Lasta ĝisdatigo: 2.7.2003

Kvar estraranoj de TEJO demisiis

Kiel protesto kontraŭ la estraro de UEA demisiis la prezidanto de TEJO Holger Boos, la kasisto Ilja De Coster, la estrarano pri eksteraj rilatoj Federico Breda, kaj Marko Naoki Lins, estrarano sen agadkampo. Tio sekvas la demision de iama kolego Hokan Lundberg pro similaj kialoj.

"La Estraro de Universala Esperanto-Asocio montris grandan mankon de politika gvidado kaj decidemo", deklaras la demisiintoj en letero al la komitato de TEJO.

Lau la eksiĝinta kasisto Ilja De Coster estas facile klarigi, kial ĝuste tiuj kvar demisiis.

- Estas ili kiuj pro siaj eksaj oficoj rilatis plej kun UEA-gvidantoj. Al ili la TEJO-estraro taskis konkretigi la TEJO-proponojn kaj diskuti kun la UEA-estraro. Aldone, la demisiintoj havas jam ege pli longan karieron en TEJO, kaj do pli longe spertis problemojn kaj provis solvi solvi ilin. Sekve ĝuste ili plej seniluziiĝis, skribas De Coster en la retlisto uea-membroj.

La kvar demisiintoj venis al la konkludo ke en la nunaj cirkonstancoj foriri estis la sola ankoraŭ ebla paŝo. Laŭ la demisiintoj, la lasta guto estis "lastatempaj senbazaj akuzoj el UEA pri laŭdira subvencia mismastrumado de TEJO. " "Ŝajne kelkaj UEA-estraranoj havas elekteman memoron, forgesinte serion de helpkrioj kiujn disvastigis respondecemaj TEJO-aktivuloj pro la mizera stato de TEJO kaj ĝia neadekvata kaj malprofesia traktado far UEA", skribas la demisiintoj.

La eksiĝinta prezidanto de TEJO, Holger Boos, ne ŝparas vortojn kiam li klarigas la kaŭzojn de la demisio al Libera Folio.

-La naiveco kaj amatoreco de kelkaj UEA-estraranoj estas simple laciga. Ŝajnas al mi logike ke por profesia agado (vidu la UEA-laborplanon, "profesiiĝo") oni havu unue rimedojn, infrastrukturon kiu subtenu la agadon kaj zorgu por ĝia teknika flanko. Por la gviduloj de UEA tio estas evidente duaranga afero. Ili preferas malŝpari monon kaj fortojn per lanĉo de iaj kampanjoj. Koncize, tiuj homoj agadas laŭ la moto: "Ni unue konstruu la tegmenton de nia domo kaj nur poste la fundamenton!" Mi persone ne volas ŝajnigi ke mi pretas plu kunlabori kun tiaj dinosaŭroj, diras Boos.

- Nia demisio estas protesto kontraŭ la agado de la UEA-estraro ĝenerale, kaj aparte rilate al la traktado de TEJO. Dum du jaroj ni aŭdis multajn belajn vortojn, verkis multajn konceptojn por ili pri nia stato, niaj bezonoj kaj la ebla profito por la Esperanto-movado entute se oni agas laŭ niaj ideoj, kaj ricevis kiel reagojn fakte - eĉ se ne malferme - ne-interesiĝon aŭ kaŝitan rifuzon, plendas Boos.

Ni demandis al Ilja De Coster, la demisiinta kasisto de TEJO, kion devintus fari la estraro de UEA por eviti la demision. Li aparte atentigas ke ne temas nur pri konflikto kun la nuna estraro de UEA.

- Problemoj pri la manko de politika gvidado kaj profesia mastrumado de UEA pli ĝenerale ege pli aĝas ol la nuna estraro. Sed por respondi al via demando: tion kion la nuna estraro ne faras estas unuavice ENHAVE dialogi kaj diskuti kun ni. Ni volis konkretaĵojn, ne iujn belajn dankvortojn.

- Unuavice la demisio estas atentigo kaj diskrio ke TEJO konfrontiĝas kun kelkaj seriozaj problemoj kiuj malebligas normalan funkciadon.Sed, post rekta atako al mia persono kiel TEJO-kasisto, mia demisio ankaŭ estas redono de mia kasista respondeco al la juraj respondeculoj. Oni konsciu malgraŭ tio ke TEJO-estraranoj havas la faktan respondecon pri la organizo, la jura respondeco kuŝas ĉe UEA, kaj en diskutoj ankaŭ evidentiĝis ke ĝi ne emis ĝin lasi al TEJO. Ni trafis en situacio en kiu UEA realece rifuzas preni respondecon subteni TEJOn, kaj samtempe nin kritikas ke ni ne prenis niajn respondecojn, diras De Coster.

La nuna estraro de TEJO estis elektita somere 2001. De la komenco en ĝi membris naŭ personoj el sep landoj, el ili kvar inoj. Nun, unu monaton antaŭ la elektiĝo de nova estraro, restas nur la inoj.

Unu el la restantaj estraranoj estas Sonja Petrović. Ŝin la demisio ne surprizis.

- Mi tre bone komprenas la kialojn por la demisio de miaj kolegoj, kaj mem tro ofte sentis similan frustriĝon kaj malesperon en rilatoj kun la UEA-estraro pro miskomprenoj, manko de reagoj, neestimado de interkonsentoj, forgesado de promesoj, nekohera agado, problemoj en la Centra Oficejo kaj simile. Ĉi tio certe ne signifas ke mi tute ne havis pozitivajn spertojn kun UEA kaj la CO, sed la malbonaj bedaŭrinde tro multis, diras Petrović.

Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, nomas la demision "simbola gesto".

- Mi bedaŭras, ke kelkaj estraranoj de TEJO volis fari lastan publikan geston tute simbolan - la TEJO-kongreso en kiu oni elektos novan estraron okazos post malpli ol unu monato. Mi emfazas, ke mi mem persone ĉiam rilatis tute bone kun la demisiintoj kaj mi reciprokas al ili la bondezirojn pri sukcesa estonto.

Corsetti kredas ke li komprenas la kaŭzon de la demisio:

-Ili estas ege malkontentaj pro tio, ke la estraro de UEA ne volis rekomendi al la Komitato aprobon de ilia propono, kiu interalie antaŭvidas uzon de 105 000 eŭroj el la kapitalo por parte pagi la salajron de oficisto, kiu ĉefe serĉu subvenciojn por TEJO, diras Corsetti al Libera Folio.

Pri tio ne konsentas Ilja De Coster.

- Renato malpravas pri la esenca kialo de nia malkontento, kaj li mem scias tion. Esence, almenaŭ por mi, ne temas pri tio ĉu UEA pretas fari la investon de 105 000 eŭroj por ekfunkciigi TEJO-oficiston. Esence temas pri tio ke UEA-gvidantoj neniam enhave eniris la diskuton kun ni pri tio, kiel solvi problemojn, neniam eniris la diskuton pri bezono je moderna mastrumado, diras la demisiinta kasisto de TEJO.

Ni demandis al Corsetti, kiel li vidas la estontecon de TEJO.

- Tre bona demando. Mi kredas, ke oni devus komenci sisteme kunligi rete la junajn homojn, kiuj amasete lernas Esperanton rete, sed neniel pretas pagi kotizojn al iu ajn.

Corsetti opinias, ke la nuna TEJO estas tro okcident-eŭropa.

- Laŭ mi, oni devus ankaŭ kompreni, ke la mondo estas pli vasta kaj pli varia ol Okcidenta Eŭropo, kaj sekve sudamerikaj gejunuloj havas alian rilaton, malpli nepre-kontraŭstaran, al la plenkreskaj organizaĵoj. La afrikaj gejunuloj estas tiuj organizaĵoj, ktp.

- Mi, kompreneble, estas persone tre seniluziiĝinta pro tio, ke TEJO ne plu estas la TEJO de mia junaĝo, kiam ni ĉefe okupiĝis pri plibonigo de la mondo, sed tion mi pretas kompreni kaj mi pretas akcepti la nunan situacion: la nuntempaj eŭropaj gejunuloj ne volas plibonigi la mondon per Esperanto, sed ili volas utiligi Esperanton por siaj praktikaj celoj. Kun tia Esperanto, kompreneble, mi volas havi nenion komunan, laŭ la fama elkrio de Zamenhof, sed mi tamen pretas. Tamen mi ŝatus atentigi, ke ne ĉie en la mondo kaj ne por ĉiuj la afero estas tia.

La nova estraro de TEJO estos elektita dum la IJK en Lesjöfors, Svedio (19-26 julio), kaj ĝia oficperiodo daŭros ĝis la IJK 2005. Ĝis nun 9 homoj interesiĝis pri kandidatiĝo kiel TEJO-estraranoj, kaj inter ili estas ankaŭ Sonja Petrović.

- Jes, kaj mi tre esperas ke mi ne estos sola en la malnova estraro kiu pretos. Ni devas transdoni kaj pozitivajn kaj negativajn spertojn al novaj estraranoj kaj aktivuloj. Ŝajne nur danke al tiuj spertoj novaj homoj povus fari pli ol antaŭuloj, kaj la movado bezonas iri antaŭen!

- Mi ankaŭ esperas ke iuj el la demisiintaj estraranoj reaktiviĝos kiel estraranoj de UEA post jaro aŭ kvar, kaj tiel havos eblecon pli kreive kontribui al ŝanĝoj en TEJO kaj UEA ol ili faris nun. Sed por tio bezonatas ankaŭ malfermeco de UEA mem al novaj, freŝaj homoj. Ni vidos.


Legu la demisian leteron ĉi tie.

Legu la TEJO-proponon pri modernigo ĉi tie.


reen al la ĉefpaĝo