Lasta ĝisdatigo: 26.6.2003

La demisia letero de la TEJO-estraranoj

Karaj komitatanoj de TEJO,

per tiu ĉi letero ni anoncas al vi nian demision el la Estraro de TEJO. Post preskaŭ du jaroj de estraraneco, kaj post pluraj provoj funkciigi la asocian agadon, ni venis al la konkludo ke en la nunaj cirkonstancoj nia demisio estas la sola ankoraŭ ebla paŝo. Ne estas la unua fojo ke ni, aŭ aliaj estraranoj, pripensis demisii, ĉar estri organizon kiel TEJO en cirkonstancoj de administraj problemoj, malmoderna Centra Oficejo, malkomprenemaj UEA-respondeculoj, ne facilas. Tamen, la pordon fermis lastatempaj senbazaj akuzoj el UEA pri laŭdira subvencia mismastrumado de TEJO.

Kvankam unuavice senhalta kritiko kontraŭ la financa fako de TEJO, ni kvar perceptas tion kiel malfidon al la Estraro de TEJO, en kiu ni membras. Ni opinias ne plu ebla prospera kunlaboro inter la nuntempa UEA-estraro kaj ni. Senbaza kritiko, ĉar ŝajne kelkaj UEA-estraranoj havas elekteman memoron, forgesinte serion de helpkrioj kiujn disvastigis respondecemaj TEJO-aktivuloj pro la mizera stato de TEJO kaj ĝia neadekvata kaj malprofesia traktado far UEA. Ni aliĝas ankaŭ al la motivoj, kiuj igis nian iaman kolegon Hokan Lundberg demisii. Li diris i.a. en sia klarigo, ke "la kialo estas ke mi laciĝis je la sinteno de UEA al TEJO. Miasente ili ne fidas je ni kaj ne volas doni al ni sufiĉe da respondeco kaj rimedoj por ke ni povu fari bonan laboron." (Legu lian plenan demisian leteron ĉe: http://groups.yahoo.com/group/tejo/message/162).

Laŭ ni la Estraro de UEA montris grandan mankon de politika gvidado kaj decidemo. Proponoj kaj avertoj de TEJO trovis ofte malkonfidon. Apenaŭ eblis enhave diskuti proponojn, ĉar pluraj UEA-estraranoj ne volis aŭ misinterpretis interkonsentitajn punktojn. ĉio chi estis tre senesperiga kaj malĝojiga por ni. Tia traktado paralizas kaj esence ankaŭ senmotivigas nunan kaj ontan TEJO-aktivularon.

Ni ne plu sukcesas kredi ke TEJO nuntempe povas kalkuli je UEA kiel strategia aliancano por antaŭenigi la junularan movadon. Malmultesperaj ni estas ankaŭ pri la situacio por UEA mem, ĉar niasente la gvidorganoj de UEA ne kapablas konkludi la necesajn paŝojn por stiri kontraŭ la falo de membraro kaj kvalito. Akumuliĝas ankaŭ en aliaj kampoj malbonaj tendencoj kaj miskonkludoj, ĉu en la financpolitiko, kie ekzemple pormomenta respondo al la krizo estas redukto de la posteno 'Movada Evoluigo' de 39.700 (2003) al 10.000 eŭroj en 2004, ĉu en la Centra Oficejo, kiu anstataŭ esti motoro de la movado, estas de multaj perceptita kiel problemo. ĉio ĉi rezultas ke ni perdis esperon ke en la proksima estonto estas videblaj profundaj progresoj. Ni bedaŭras ke ni devis post dujara aktivado en tiu ĉirkauaĵo veni al tiu doloriga konkludo.

Lerninte de aliaj organizoj, ni venis al konkludo ke ni bezonas strukturan solvon por venki la asociajn problemojn estonte. Ni venis al konkludo - same kiel la Estraro kaj Komitato de TEJO - ke estas necesa forpreni serion da administraj taskoj el la manoj de niaj volontule kaj libertempe agantaj aktivuloj, kaj transdoni ilin al funkcianta profesia strukturo. TEJO prezentis ellaboritan proponon pri tio, kiu estas legebla ĉe: . Kiam en 1999 la krizo en TEJO estis granda, la Komitato de UEA bone komprenis la problemon, kaj sekve akceptis la Berlinan Rezolucion kiu alvokas la Estraron de UEA "trovi adekvatajn solvojn administrajn kaj aliajn kadre de la Centra Oficejo kaj en la aliaj UEA-strukturoj por praktike subteni la agadon de TEJO."

Malgraŭ pluraj konversacioj, kunsidoj kaj tekstoj, malgraŭ pluraj provoj flanke de TEJO, UEA neniam serioze ekokupiĝis pri konkretigo de ĉi rezolucio. Nek la antaŭa estraro kaj ĝenerala direktoro, nek la nuna estraro kaj ĝenerala direktoro, faris adekvatan paŝon por serioze pripensi - en konstruktiva dialogo kun TEJO - eblajn strukturajn solvojn. Malofte laŭ ni TEJO tiom klopodis en dialogo kun UEA okupiĝi pri la serioza malbonfarto de la junulara struktura movado. Ni bedaŭras ke ni ne sukcesis konvinki aliajn pri la utilo de niaj sugestoj.

Pardonu ke ni eble sennuance kritikas UEA-gvidpersonaron. Ankaŭ ni kaj TEJO faris erarojn. Evidente ne la tuta asocio UEA respondecas. Estas tie ankaŭ homoj, kiuj laboras efike kaj pensas celkonscie, sed ili bedaŭrinde estas en minoritata pozicio. Almenaŭ ili pretis dialogi kun ni kaj sincere trovi solvojn. Tiujn kolegojn, kaj en UEA kaj en TEJO, kun kiuj ni bone kunlaboris, ni ŝatus sincere danki pro tio.

Per sendo de tiu ĉi letero finiĝas nia respondeco kiel TEJO-estraranoj.

Ni deziras al TEJO kaj UEA plenan sukceson en ĝiaj estontoj.

Amike

Holger Boos, prezidanto
Ilja De Coster, kasisto
Marko Naoki Lins, estrarano sen agadkampo
Federico Breda, estrarano pri eksteraj rilatoj


reen al la ĉefpaĝo