Lasta ĝisdatigo: 19.8.2003
Belartaj konkursoj revenis al Svedio
Multaj premioj estis kiel kutime disdonitaj en la solena fermo de la Universala Kongreso. En la Belartaj Konkursoj de UEA Finnlando kaj Usono ricevis po tri premiojn. Premio Deguchi estis dividita inter Don Harlow kaj Franciska Reisel. Plej sukcesa landa asocio de UEA dum la pasintaj du jaroj estis Litova Esperanto-Asocio, kiu krome ricevis premion de Fondaĵo Grabowski pro sia eldona agado.
La Belartaj Konkursoj de UEA estas la plej prestiĝa literatura konkurso de la Esperanto-movado. La konkurso estis fondita dum la 33-a Universala Kongreso en Malmö, Svedio, en la jaro 1948. Tiam la komitato de UEA principe decidis okazigi literaturan konkurson kadre de la Universalaj Kongresoj. La unua aljuĝado de premioj okazis en la 35-a Universala Kongreso en Parizo, en la jaro 1950.
Komence oni konkursis ankaŭ pri traduk-arto, sed nuntempe en la Belartaj Konkursoj oni premias nur originalajn verkojn. Aliflanke dum la jaroj pliiĝis la branĉoj. En la Belartaj Konkursoj povas partopreni nur verkoj antaŭe nenie publikigitaj. Pli detale pri la Belartaj Konkursoj rakontas Sten Johansson en sia premiita eseo. Listo de ĉiuj premiitoj dum la historio de la konkurso troveblas en alia retpaĝo de Sten Johansson.
En la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj po tri premiojn ricevis Finnlando kaj Usono. Iom nekutime estas, ke en branĉo "kanto" ĉiuj tri premioj iris ne nur al Usono, sed al la sama persono, nome s-ino Nargis Mondjazib. S-ino Mondjazib ne estas konata al la centraj oficejoj de UEA aŭ ELNA.
- La aŭtoro estas nekonata al ĉiuj homoj, kiujn mi demandis, diras ĝenerala direktoro Trevor Steele.
- Se mi sukcesos kontakti ŝin, mi petos klarigon pri
la titoloj de la kantoj, kiuj estas neesperantaj, kaj nedeĉifreblaj.
Rapida serĉo en la reto rivelas, ke s-ino Mondjadib estas konata bahaa kantistino, kiu koncertis en multaj landoj kaj eldonis diskojn, ankaŭ kun esperantaj kantoj.
Nargis Mondjazib devenas el Uzbekio, ekstudis muzikon en la muzika lernejo de Samarkando kaj poste daŭrigis siajn studojn en la Samarkanda universitato. Krom Uzbekio kaj Usono, kie ŝi nun studas, Nargis Mondjazib koncertis ankaŭ en Kirgizio, Kazaĥio, Taĝikio kaj Hindio. Ĉi-somere ŝi koncertas en Eŭropo.
Pli pri ŝi vi povas legi anglalingve jen. Sur la sama paĝo eblas ankaŭ aŭdi unu ŝian esperantlingvan kanton, "Tuko/The Scarf". Tiu kanto efektive estas komponita laŭ la
teksto de alia verko premiita en la
Belartaj konkursoj - la poemo Tuko de Eli Urbanová, kiu ricevis duan
premion en 1966. Ĝian tekston oni povas legi jen.
Premio Deguchi estis ĉi-jare dividita inter Don Harlow (Usono), kiu estas premiita pro sia pionira laboro por Esperanto en interreto, kaj Franciska Reisel (Germanio) pro apogado de la Esperanto-movado en Nepalo. Premion Deguchi, kiu rekompencas "kontribuon al plifirmigo de internacia amikeco", financas la religia movado Oomoto, kaj aljuĝas la estraro de UEA. La premia sumo estas 2.000 eŭroj. Kelkaj kongresanoj kritikis, ke oni jam la duan jaron dividis premion Deguchi. Laŭ la kritikintoj, tio minacas subfosi la prestiĝon de tiu esperantista pacpremio.
Trofeo Fyne, donata ĉiun duan jaron al la plej sukcesa landa asocio de UEA, ĉi-foje iris al Litova Esperanto-Asocio pro multaj meritoj, interalie lastjara amasa instruado de Esperanto, bonegaj rilatoj kun oficialaj instancoj, konstanta kaj riĉa informado pri la agado de litovaj esperantistoj pere de interreto, serioza prepariĝo por UK en Vilnius en 2005. Trofeo Fyne estas starigita memore al Adam kaj Erica Fyne el Kanado.
Subvencio Cigno estis aljuĝita al Armena Esperanto-Asocio por eldono de nova vortaro armena-esperanto, kaj al Federacio Esperanto de Barato. En la solena fermo de la Universala Kongreso estrarano Michela Lipari fakte anoncis ricevintojn de "premio Cigno", sed efektive temas ne pri premio, sed subvencio por estonta agado. Subvencio Cigno valoras proksimume 4.500 eŭrojn kaj estas jam de deko da jaroj grava helpo al valoraj Esperanto-projektoj en la tria mondo kaj en la eksaj socialismaj landoj.
Fondaĵo Grabowski premiis la ĉinan esperantiston Li
Shijun, alinome Laŭlum, pro tio, ke li kulturis esperantistojn de pluraj
generacioj, multe laboris por "El Popola Ĉinio" kaj tradukis multajn
ĉinajn literaturaĵojn. Premion pro sia eldona agado ricevis Litova Esperanto-Asocio, kiu lastatempe eldonis multajn librojn pri Esperanto en la litova lingvo. Simile pro aperigo de gravaj nacilingvaj verkoj pri Esperanto kaj la lingva problemo Fondaĵo Grabowski premiis SAT-Amikaron. Krome estis premiita eldonejo Bero, kies plej nova eldonaĵo estas la satira romano "La Postdomo" de István Ertl, kaj la konata ruslanda bardo kaj poeto Mikaelo Bronŝtejn.
|