16.12.2003

Elekto de ĝenerala direktoro:

Buller oficiale kandidatas, aliaj kandidatoj sekretaj

Andrej Grigorjevskij, estrarano de UEA pri informado, konfirmis ke la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kandidatas por sia malnova posteno. La nomoj de la aliaj kandidatoj por la ĉefa oficista posteno de la asocio restas sekretaj. Ans Bakker, la respondeca estrarano, eĉ ne volis rakonti, kiom da kandidatiĝoj alvenis.

La limdato por kandidati al la baldaŭ liberiĝonta posteno kiel ĝenerala direktoro de UEA estis la 30-a de novembro. La limdato povas ŝajni tre strikta, ĉar multaj membroj ĝis la limdato eĉ ne ricevis la novembran numeron de revuo Esperanto, en kiu aperis la informo pri la posteno kaj pri la limdato. La neglektinda tempospaco rezervita por kandidatiĝoj supozigas, ke la estraro jam anticipe havis siajn kandidatojn por la posteno, ĝuste kiel aludis pli frue Andrej Grigorjevskij en komentoj al Libera Folio.

La nuna ĝenerala direktoro, Trevor Steele, forlasos sian postenon fine de marto, do estas evidente, ke la elektota direktoro baldaŭ devos ekprepariĝi por siaj taskoj. Tial estas nature, ke dek tagojn post la limdato komitatanoj komencis interesiĝi pri la ricevitaj kandidatiĝoj. Tamen Andrej Grigorjevskij, la estrarano pri informado, ne povis rakonti al ili multon.

- Mi ne povas plene respondi al viaj demandoj, ĉar en la estraro estis decidite, ke nur Ans Bakker-ten-Hagen rajtas anonci iujn informojn pri la konkurso, li skribis en la retpoŝta listo de la komitato.

Kelkajn detalojn li tamen konsentis malkaŝi:

- El tio, kio miaopinie ne estas sekreta, ĉar iamaniere jam anonciĝis, eblas mencii, ke unu el la diskutataj nomoj estas sufiĉe konata: temas pri Osmo Buller. Alia afero, kiu ne anonciĝis, sed espereble ne estas sekreta, estas tio, ke la fina decido ankoraŭ ne estas akceptita. Metafore, nun estas la lasta ŝtupo de la longa ŝtuparo.

Ni turnis nin al Ans Bakker-ten-Hagen por ekscii, kiom da kandidatoj estis, kaj ĉu iuj el la kandidatoj prezentis klaran programon por la evoluigo de la funkciado de UEA. s-ino Bakker-ten-Hagen tamen ne volis malkaŝi ion ajn.

- Nomojn de kandidatoj ni ne mencias; la nomon de la elektita persono certe ni publikigos. Post decido de la estraro, kiu bezonas kaj prenas tempon pri tia grava posteno, ni unuavice komunikos al la Komitato, la organo kiu - nome de niaj membroj - gvidas la asocion 'politike' kaj kontrolas la estraron pri ĝiaj agoj. Tuj poste ni informos la stabon en la Centra Oficejo (decas, ĉu ne? Temas pri ilia ĉefo finfine!) kaj la membrojn - laŭ la eblecoj kiujn ni disponas. Kaj poste estos Gazetara Informo pere de kiu ni informas niajn 'aliĝantajn' adresojn kaj la eksteran mondon.

La sola fakto kiun Ans Bakker-ten-Hagen konsentis konfirmi estis tio, ke ŝi efektive renkontiĝis kun Osmo Buller.

- Ĉu mi renkontiĝis dum la Malferma Tago kun Osmo Buller? Certe! Je mia ĝojo li ĉeestis. Sed kun pli ol cent aliaj vizitantoj mi renkontiĝis. Kion vi konkludus?

Do, la nova ĝenerala direktoro estos elektita kiel la papo - neniu ekster la konklavo (estraro) rajtos scii, kiuj kandidatis aŭ kial oni elektis ĝuste tiun personon. Eĉ la supera organo de UEA, la komitato, ne rajtas scii la nomojn de la kandidatoj.

Maciej Wnuk, membro de la urba konsilantaro en Varsovio kaj konata pledanto por demokratio kaj malfermeco, opinias tian proceduron dubinda.

- Mi timas, ke sekreteco en elektado de la direktoro neniel helpos elekti la plej bonan personon, sed certe igos la membraron suspekti ke temas pri ia manipulado fare de la estaro. Eĉ se la elekto estos farita plej korekte, certe aperos onidiroj, ke ĝi estis kompete fuŝita. Mi miras ke en tiom tikla situacio la estraro pafas al si mem, diras Maciej Wnuk.

- Krome sekreteco ege malhelpas ligi du aferojn nepre ligindajn - nomumon de la direktoro kaj diskuton pri estonteco de la asocio. Povas do okazi, ke elektota persono nur poste estos informita pri la taskoj kaj "politiko", kiujn li devas plenumi. Nu, kaj tio tute nature povas gvidi al malakordo en CO kaj problemoj en la Asocio.

Ni turnis nin ankaŭ al Osmo Buller, la sola kandidato kies nomo estas konata. Li konfirmis, ke li kandidatas, sed li ne volis komenti, ĉu kaj kian programon de resanigo de la asocio li prezentis al la estraro de UEA.


reen al la ĉefpaĝo