Lasta ĝisdatigo: 30.4.2003
Pri aro da estroj kaj estraro
La vortfarado en Esperanto estas tre elasta. Principe "Aro de estroj" kaj "estraro" estas la sama afero. Jes, sed ne tute en la praktiko.
Se ni provas apliki tion al la estraro de UEA (kaj tute aparte al ĝia lasta kunsido), la nesufiĉo de la teorio de vortfarado en Esperanto tuj iĝas klara.
La estraranoj de UEA estas aro de estroj, tre bonaj estroj, ĉiu en sia kampo. Kiel pridubi la kvalitojn de Humphrey Tonkin, kies fest-paroladoj eĉ ne estas malpli belaj ol tiuj de Lapenna, kaj kies atingoj sur la kultura kampo estas universale rekonataj? Kiel pridubi la afrikecon de Gbeglo Koffi, kiu estas la elstara ekzemplo en Esperantujo de kombino de afrikeco kaj esperantisteco? Ĉu vi eventuale volas dubi pri la spertoj de Ivo Osibov, Michela Lipari, Andrej Grigorievskij kaj Ans ten Hagen?
Ĉiu el ili havas malantaŭ si jardekojn da spertoj. Vi rajtas dubi nur pri mi mem. Mi estas iom stranga prezidanto. Mi ne vere interesiĝas pri UEA sed pri Esperanto. Mi ne vere interesiĝas pri la produktoj de UEA ol pri la esperantistoj en UEA kaj en ĝiaj landaj asocioj. Mi ne vere interesiĝas pri la esperantistoj, kiuj ne okupiĝas pri informado kaj instruado kaj kiuj komprenas "utiligado"-n en la senco de uzado de Esperanto kiel celo en si mem. Mi estas tia, kaj mi estas sufiĉe maljuna por ŝanĝiĝi.
Kion ni faris en aprilo?
Mallonge:
- ni decidis ne decidi pri peto de TEJO por nova oficisto, ĉar tio postulas uzon de la kapitalo en nekutima maniero. Tion oni ne povas fari sen aprobo de la komitato;
- ni decidis, ke la revuo daŭrigu kia ĝi estas;
- ni decidis, ke oni pluesploru pri ĉiuj eblecoj rilate al nova sidejo. Bonŝance, malgraŭ kontraŭaj asertoj dum jardekoj, la sidejo en Roterdamo ŝajnas ankoraŭ tre solida. Tio donas novan perspektivon al la esploroj;
- oni longe ekzamenis la financajn dokumentojn, kaj nun atendas la juĝon de la Komisiono pri Financo;
- oni faris amason da decidoj tute praktikaj pri universalaj kongresoj;
- oni renkontis la oficistojn kaj aŭdis ilian opinion pri ĉio, pri kio ili volis opinii.
Kiel vi vidas, temis pri trankvila labora estrar-kunsido. Sed, por reveni al la titolo, mi volas diri, ke oni juĝu la agadon de la estraranoj el tio, kion ili faras, ne el tio, kion oni diras, ke ili eble faros. Se vi volas juĝi el tio, vi ataku per demandoj kaj akuzoj nur min, ĉar mi estas la plej stranga el ili, malgraŭ tio, ke la grupo estas sufiĉe kohera kiam temas pri gravaj decidoj.
Renato Corsetti
|