Lasta ĝisdatigo: 7.10.2003

TEJO kaj UEA

De Coster: ”Neniu signo pri boniĝintaj rilatoj”

Kiam la nova estraro de TEJO kunsidis en la Centra Oficejo de UEA la 13-an kaj 14-an de septembro, oni raportis pri nekutime amikecaj rilatoj inter TEJO kaj UEA. Laŭ Ilja De Coster, demisiinta estrarano de TEJO, okazis nenio nova. ”La frustriĝo de la antaŭ demisiintaj TEJO-estraranoj ĵuste kuŝis en tio ke la afero nur restis ĉe tiaj belaj vortoj”, diras De Coster.

En la retpoŝta listo de la komitato de TEJO, komitatanoj demandis, kio staras malantaŭ la aludoj pri mirinde boniĝintaj rilatoj inter UEA kaj TEJO. Ilja De Coster respondis jene:

-Mi bonege komprenas la demandojn pri la ŝajne boniĝintaj rilatoj inter TEJO kaj UEA. Baze de miaj spertoj kaj kion mi aŭdis kadre de la lasta TEJO-estrarkunsido, mi ne jam vidas iun ajn signon por paroli pri pliboniĝintaj rilatoj inter TEJO kaj UEA.

- La sola kiu ĝis nun estis, estis ĝentilaj kaj bonkomprenemaj vortoj de iuj UEA-estraranoj al la novaj TEJO-estraranoj. Nu, tiuj jam delonge estis. La frustriĝo de la antaŭe demisiintaj TEJO-estraranoj ĝuste kuŝis en tio ke la afero nur restis ĉe tiaj belaj vortoj. Kiam ni sia tempe estis freŝaj TEJO-estraranoj, ni ankaŭ ankoraŭ kredis je tiaj belaj vortoj... Kiel ajn mi deziras multe da kuraĝo al la nova estrara teamo.

Laŭ aliaj fontoj, la eventuale pliboniĝinta atmosfero ŝuldiĝas al la fakto, ke TEJO rezignis pri sia postulo pri propra TEJO-oficisto en la Centra Oficejo.

Grava temo en la unua kunsido de la nova TEJO-estraro estis la limdatoj de raportoj pri ricevitaj subvencioj. TEJO daŭre riskas perdi 15.000 eŭrojn, ĉar raportoj ne estis senditaj ĝustatempe. Tamen la klare esprimita intenco de la nova estraro "ne plu maltrafi iujn limdatojn" ne tre konvinkas la antaŭan kasiston de TEJO.

- Tiu intenco ankaŭ jam ekzistis en 1999, kiam estis laste pli serioza sed simila krizo de malrespektitaj limdatoj. La tiama TEJO-estraro provis trovi strukturajn solvojn por estonte eviti tiajn fuŝojn, kaj estis belaj subtenaj vortoj flanke de UEA-Komitato kaj UEA-Estraro por tion realigi. Tamen entute ne eblis realigi strukturajn solvojn, pro Zamenhof sciu kiaj kialoj...

- En TEJO, sen espero pri oficisto propra, mi vidas nenian konkretan indikon ke nun jes, male ol antaŭe oni sukcesus eviti problemojn. Restas nur la demando: ĉu en nuna aŭ sekva estrara mandato estos denove problemo.

Laŭ De Coster, grava parto de la problemo kuŝas ĉe UEA, kiu laŭ li ne sufiĉe zorgas eĉ pri siaj propraj financoj:

- Kiel ano de la komisiono pri Financoj de UEA mi iom malkomforte sentas pri ĝia plena malaktiveco. Malgraŭ la malfacila financa situacio de UEA la estraro ŝajne ne vere interesiĝas pri funkcianta financa komisiono, malgraŭ ke la spertuloj en ĝi povus pli positive influi aferojn.


reen al la ĉefpaĝo