16.3.2004

Alia vidpunkto

Ĉu UEA diletantas pri lingvistiko?

La diskuto instigita de la analiza artikolo de Maria Sandelin tuŝas ankaŭ lingvistikon kaj la rilaton de UEA al tiu fako. Laŭ Jens S. Larsen la argumentoj de José Antonio Vergara montras amatoran sintenon al lingvistiko. Pri simila sinteno li akuzas ankaŭ UEA-n.

Unu el la celoj de UEA laŭstatute estas "agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj", kaj la Komitato estas organo kiu "difinas la ĝeneralan agadon de UEA". Oni do atendus sufiĉe altan lingvistan kompetentecon en la Komitato, sed neniu ofendiĝos se oni nomas ĝin sufiĉe amatora tiurilate. En la nuna estraro, la prezidanto kaj vicprezidanto havas edukojn iel rilatantajn al lingvistiko, kaj oni do atendus ke ili ofte aperigus lingvistikajn artikolojn en la membrorevuo. Tamen ŝajnas ke ili tion lasas al Claude Piron, kiu malgraŭ sia granda populareco nete rifuzas komitataniĝi.

Iom ĝenas min ke el 16 kandidatoj por B-estraraneco nur du estas virinoj; sed ege ĝenas min ke neniu el ili ŝajnas lingvistike kompetentaj. Tiuj kiujn intervjuis Libera Folio plejparte estus (kaj kelkaj estis) bonegaj kunlaborantoj en la CO, kaj ili ankaŭ povas ludi pozitivan rolon en la Komitato. Sed mi vidas en neniu el ili estraranon kiu kapablus konduki UEA el la lingvistika diletantismo kiun ĝi praktikas ĝis nun.

Por iom klarigi pri kio temas mia tiel akra kritiko, mi prenu José Antonio Vergara, eble la plej simpatian el la kandidatanta dekseso. En sia reago al komentario de Maria Sandelin en Libera Folio, li deklaris: "Unu el la punktoj de miaj kandidataj celoj estas kontribui al aktiva lingvopolitiko, i.a. por la evoluigo de Esperanto, por fari ĝin pli demokratia, vere aŭtonoma planlingvo, libera de la tradiciaj aŭtomataĵoj spegulantaj malegalecon." Do, se la spegulo montras ion malbelan, ni plibeligu la spegulon, ĉu?! Eble Vergara nur elektis maltrafan metaforon, sed jam tio ne estas malgrava - se oni pretendas scii tiom pri lingvo, ke oni povas labori por komuna dua lingvo de ĉiuj, oni prefere povu montri ke oni regas kaj tiun lingvon, kaj sian gepatran lingvon, kaj la regulojn kiuj validas por ĉiuj lingvoj.

Plue Vergara: "Ekzemple mi ĉiam emas uzi la pronomon 'ŝi/li' kiam temas pri sekse nedeterminita iu, ĉar mi opinias tion pliboniga kompare al la 19-jarcenta seksisma nura uzo de 'li'." Nu, efektive la plimulto de lingvoj ne havas la distingon li/ŝi - la plej multaj hindeŭropaj havas, sed ekzemple la finna ne. Sed ĉu tio spegulas pli grandan seksan egalecon en la finna socio ol en la sveda? Absolute ne, prefere male, se iel! La havo aŭ nehavo de pronoma seksdistingo diras nenion pri la reala rilato inter la seksoj en la socio kie la lingvo estas parolata.

Alia afero estas ke paroli pri la seksdistingoj en la lingvo povas helpi al novaj pensmanieroj pri la seksdistingoj en la realo. Sed por atingi tiun celon oni ja ne bezonas paroli sence pri la lingva flanko de la afero; se venas io reala el la diskuto, ĝi venas rekte el la diskuto mem, ne el reformo de la lingvouzo. Cetere, ĉu iu iam aŭdis pri propono reformi la Svedan, ĉeflingvon de la aktuale plej feminisma ŝtato de la tero, tiel ke ĝi ne plu distingos "han" de "hon"...? Sendube iu iam proponis tion, sed signife estas ke tio nenie eĥis.

Tial oni ankaŭ ne povas "trankvile kaj racie esplori la ĉi-koncernan proponon de la riistoj", kiel proponas Vergara. Unue, por entute komenci tian diskuton, oni devas preni lingvon serioze. Malmultaj faras tion en la nuna socio, sed la esperantistoj estas inter ili. Due, se ni deziras fidindajn rezultojn el la diskuto, ni devas preni la lingvistikon serioze. Kiel ni vidis, ĉi tie jam ne sekvas nin Vergara (kiu pardonige tamen estas kuracisto, ne lingvisto).

Sed trie, la lingvistiko mem estas en neekvilibra stato. Ne nur estas malfacile preni lingvistikon serioze ĉar ĝia temo, la lingvo, ĝenerale ne estas konsiderata serioza temo por modernaj homoj, sed ankaŭ ĉar tiuj kiuj fine profesiiĝas pri lingvistiko, dividiĝas en grupojn kiuj ŝajne ne prenas unu la alian tre serioze. Tio estas la kialo ke neniu rimarkas kiom diletanta estas la lingvistika pensado en UEA: Oni ne havas unuecan sciencan praktikon kun kiu kompari ĝin.

Do, se ni volas preni Esperanton serioze, ni devas preni lingvon serioze - kaj se ni volas preni lingvon serioze, ni devas preni lingvistikon serioze. Sed kiel ni do prenos lingvistikon serioze, se ĝi estas en tia malunueca stato? Estas neniu alia vojo ol serĉi la plej progresintan lingvistikan skolon kaj bazi la laboron sur ties ideoj, pli-malpli ignorante la ceterajn. UEA devas esti asocio neŭtrala pri nacieco, religio, politiko, sekso kaj tiel plu - sed ĝi ne povas esti neŭtrala pri scienco. La individuaj membroj povas havi siajn preferojn pri nacieco, religio, politiko kaj sekso, kaj esti indiferentaj pri scienco; sed UEA kiel tuto devas agi male!

Oni povas distingi tri ĉefajn tendencojn en la hodiaŭa lingvistiko:

  1. Iuj lingvistoj ankoraŭ restas ĉe la ideo de lingvo kiel natura organismo. Tiu vidpunkto ĝenerale ne trovas favoron ĉe esperantistoj, ne nur ĉar ĝi ŝajnas eksdata, sed ankaŭ ĉar ĝi necesigas tute alian sciencon por (principe ĉiam modifeblaj) planlingvoj ol por "ordinaraj" lingvoj, laŭsupoze ne influeblaj de la parolantoj mem, sed evoluantaj sendepende.
  2. Alia grupo de lingvistoj, eble ankoraŭ la plej granda, vidas la lingvon kiel socian mekanismon. Tio estas la vidpunkto adoptita en la grava verko "Esperanto en Perspektivo". Ĝi estas bona por Esperanto, se oni povas pruvi ke la Internacia lingvo ekestis pro socia bezono. La malbona flanko estas, ke se Esperanto estas pli bona lingvo ol la naciaj, tiam iuj naciaj lingvoj ankaŭ povas esti pli bonaj ol aliaj naciaj - kaj tio estas klara ekzemplo de rasismo! Malgraŭ tio ĝi restas ĝis nun la lingvoidea bazo de la laboro de UEA (kaj de Claude Piron).
  3. La plej nova kaj disvastiĝanta vidpunkto, iniciatita de la fama usona lingvisto Noam Chomsky, estas ke la lingvo estas individua organo, analogie al hepato aŭ mano. Ne vere ekzistas malsamaj lingvoj; nur ekzistas dialektoj de la homa lingvo, same kiel ekzistas nur unu speco de homa hepato, diverse influata de la elekstera nutraĵo. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, Esperanto do estas nur unu plia dialekto de la homa lingvo, precize samvalora kun la naciaj dialektoj, kaj studebla per precize la samaj metodoj. La plej granda avantaĝo de ĉi tiu vidpunkto eble estas ke ĝi harmoniigas la t.n. politikan korektecon kun scienca korekteco.
Do, se oni volas ke Esperanto prezentiĝu kiel io normala, ni ne povas sufiĉe rapide forĵeti la lingvistikajn ideojn de Esperanto en Perspektivo (alirilate tre valora manlibro), kaj reformuli niajn celojn laŭ la vidpunkto de la lingvo kiel homa organo kaj de Esperanto kiel dialekto de la homa lingvo. Oni eble volos argumenti ke lingvistiko estas tro malfacila, ke ni devas atendi pliklariĝon de la scienca situacio ktp., sed kial UEA ne devus esti avangarda en la apliko de lingvistiko? Kiu finfine bezonas sciencan lingvistikon, se ne la Esperanto-movado? Naciistoj kaj imperiistoj kompreneble ne deziras aŭdi ke ilia lingvo ne estas supera al aliaj - sed ankaŭ en feminista agado la lingva scienco povas esti pli ĝena ol helpa, kiel ni vidis. Eĉ specialistoj pri la surdulaj manaj lingvoj preferas imagi manan lingvon kiel la originan lingvon de la homaro, anstataŭ vidi ilin simple kiel dialektojn de la homa lingvo apud la voĉaj lingvoj de aŭdantoj.

Estas diabla cirklo: ni malatentas pri la lingvistiko, ĉar la mondo malatentas pri ĝi, kaj ĝi ĝin malatentas, ĉar ni, kiuj solaj praktike bezonas ĝin, malatentas! Ĉu ne jam estas tempo rompi tiun cirklon?

Jens S. Larsen


Reen al la ĉefpaĝo