30.12.2003

Osmo Buller:

”Trevor Steele konvinkis min kandidati”

La financa situacio de la asocio estas malfacila, kaj neniaj novaj dungoj aktualas en la Centra Oficejo, opinias la ĵus elektita ĝenerala direktoro de UEA. Laŭ Osmo Buller necesas restarigi ekvilibron inter kostoj kaj rimedoj per singarda politiko. ”Mia preteco reveni unuavice signifas deziron servi asocion, kiu estas kara al mi ekde mia membriĝo antaŭ 35 jaroj”, diras Osmo Buller en nia intervjuo.

Libera Folio: Antaŭ du kaj duona jaroj vi demisiis de la posteno de ĝenerala direktoro proteste kontraŭ la konsisto de la nova estraro de UEA. Tuj post via demisio vi iĝis direktoro de konata literatura instituto en norda Finnlando. Nun vi pretas forlasi tiun prestiĝan postenon, reveni al la Centra Oficejo kaj ricevante malpli altan salajron labori kun la sama estraro kontraŭ kiu vi protestis en 2001. Kial?

Osmo Buller: Mia demisio sekvis el epizodo, kiun nek mi nek estraranoj iniciatis, sed oni trudis ĝin de ekstere kaj ni fariĝis ĝiaj viktimoj. Mi devis tiam apude sekvi koŝmaron de mia bona amiko kaj brila kolego pro kruelaj akuzoj, kio fine elĉerpis min. El tio fontis ankaŭ iuj miaj tiamaj komentoj, per kiuj maliculoj ekster UEA ankoraŭ volonte svingas. Mia preteco reveni unuavice signifas deziron servi asocion, kiu estas kara al mi ekde mia membriĝo antaŭ 35 jaroj, sed mi tre ĝojas, ke aldone al tio mi kaj la estraranoj, precipe Renato Corsetti kaj Michela Lipari, samtempe povas montri, ke ni sciis superi pasintajn malagrablaĵojn. Kolizioj povas okazi en homa agado, sed se oni ne restas ilia kaptito, ili fariĝas valora, eĉ se dolora leciono.

Post via demisio vi sufiĉe akre kritikis la sintenon de la estraro de UEA al la oficistoj en la Centra Oficejo. Vi parolis pri ”serĝenta alirmaniero”. Ĉu vi havas la impreson, ke tiu sinteno nun ŝanĝiĝos?

El miaj kontaktoj kun estraranoj kaj oficistoj mi konkludis, ke jam okazis pozitiva evoluo. Ekzemple, estraranino Ans Bakker, kiu aparte respondecas ĉi-rilate, renkontiĝas kun la stabo ĉiusemajne. Ambaŭflanke la streĉoj kaj iritiĝoj ofte rezultis el mankoj en la informfluo. La estraro evidente donas multan atenton al tio.

Antaŭ ol vi kandidatis por la posteno de ĝenerala direktoro, vi havis longajn diskutojn kun reprezentantoj de la estraro. Ĉu la estraro klopodis konvinki vin kandidati, aŭ ĉu vi klopodis konvinki la estraron akcepti vin?

Nek nek! La estraro ne bezonis konvinki min, ĉar ĝi jam havis antaŭ si mian kandidatiĝon. Verdire, estis Trevor Steele, kiu konvinkis min. Kiam mi diskutis kun Renato Corsetti kaj Ans Bakker, mi ne celis persvadi ilin elekti min, sed mi klopodis bildigi pere de ili al la estraro, kion ĝi povos atendi, se ĝi elektos min. Mi estis tute preta reveni, sed havante bonan postenon en Finnlando mi ne intencis ”lukti” por esti elektita. Mi ja povus servi al UEA ankaŭ en aliaj manieroj kaj roloj.

Ĉu vi scias ion pri eventualaj aliaj kandidatoj por la posteno?

Mi scias nur, ke ja estis kelkaj aliaj.

Ĉu vi scias, ĉu la tuta estraro subtenis vian elektiĝon?

Tion mi ne scias kaj mi eĉ ne intencas demandi.

Kiaj estos viaj unuaj paŝoj kiel ĝenerala direktoro de UEA?

Unue mi devos fari ĝeneralan inventaron pri la funkciado de la Centra Oficejo por decidiĝi pri prioritataj taskoj por reatingi ĝian kiel eble plej normalan kaj efikan funkciadon. Tuj mi devos okupiĝi ankaŭ pri buĝetpropono por 2005, por ke la estraro povu trakti ĝin en sia kunveno fine de aprilo. Restas tamen tri monatoj ĝis mia ekdeĵoro kaj intertempe povos okazi aferoj, kiuj grave difinos miajn unuajn paŝojn, sed ĉiel ajn, mi certe vringos al mi la kapon por eltrovi manierojn rekreskigi la membraron.

Ĉu vi prezentis viajn planojn al la estraro antaŭ ol vi kandidatis, kaj ricevis aprobon?

Ne nur ke mi prezentis ilin, sed pri multaj ŝlosilaj aferoj miaj kunparolantoj dum la Roterdama intervjuo jam havis samajn ideojn kaj celojn kiel mi. Al mi persone estis ĝojige konstati, ke Corsetti kaj Bakker akiris tre bonan konon pri la funkciado de la CO. Cetere, ĉiuj miaj planoj kompreneble sekvos el la aktuala laborplano de UEA, al kies preparado mi siatempe kontribuis.

Kiajn kontaktojn vi havis kun la estraro kaj la nunaj oficistoj post kiam via elektiĝo estis anoncita?

Pro la festotagoj ne eblis havi substancajn kontaktojn. Praktike ili estis unudirektaj, nome ke mi estis superŝutata per gratuloj kaj bondeziroj, kiuj iom amase plu venas ankaŭ de komitatanoj kaj aliaj membroj. Mi mem sendis dankleteron al la estraranoj, emfazante ankaŭ, ke Trevor Steele plu estas nia ĝenerala direktoro kaj bezonas apogon de ni ĉiuj ĝis la fino de lia deĵoro.

En aprilo vi karakterizis la nunan situacion de UEA kiel pli seriozan ol la krizo post la eventoj en Hamburgo 1974. Ĉu via opinio ŝanĝiĝis?

Mi ricevis unikan ŝancon influi, ke mia opinio ŝanĝiĝu.

Kia estas la financa situacio de UEA? Kion vi proponas ke oni faru por plibonigi la situacion?

La situacio estas malfacila. Necesas restarigi ekvilibron inter kostoj kaj rimedoj per singarda politiko, kiu gardas la kapitalon, evitas novajn agadojn sen certigita financado kaj tranĉas ankaŭ buĝetitajn elspezojn, se la enspezoj ne evoluas laŭ la buĝeto. Necesas recertigi kaj evoluigi la servojn de UEA kaj ekigi novajn, ĉar ili firmigas la asocion krom finance ankaŭ organize. Mi ne konsentas, ke UEA bazu sian ekonomion je subvencioj de ekstere. Nia fundamento ankaŭ ĉi-rilate estu la membraro kaj esperantistoj ĝenerale, sed ja ni aldone serĉu ankaŭ subvenciojn pli aktive.

La dungitaro en la CO malpliiĝis dum la lastaj du jaroj. Interalie vakas la posteno kiel direktoro de la Centra Oficejo. Ĉu vi planas ŝanĝojn tiurilate?

La financa situacio ne permesos ŝanĝojn en antaŭvidebla estonteco.

Revuo Esperanto estas nun produktata ekster la Centra Oficejo. Ĉu vi vidas tion kiel problemon, aŭ ĉu la financaj avantaĝoj superpezas? Ĉu vi supozas, ke la situacio povos ŝanĝiĝi en la proksima estonteco?

Neniuj situacioj estas eternaj, sed mi ricevis informojn, ke la nuna aranĝo donas senteblan ŝparon. Ŝajnas tamen, ke troviĝas breĉoj en la informĉeno inter la CO kaj la redaktoro, kio povas kaŭzi problemojn kiel ekz. ĵus la aperigo de malĝusta kotiztabelo. Tio postulas atenton.

Laŭ la planoj de la estraro, la tuta negranda informa buĝeto de UEA dum 2004 iros rekte en la kason de BKC, kiu formale havas nenian ligon kun UEA. Ĉu vi opinias tion strategie ĝusta decido? Kiel vi taksas la rezultojn de la monkolekta kampanjo subtene al BKC, kampanjo, kiun apogis UEA? Kiaj laŭ vi devus esti la rilatoj de UEA kaj BKC?

Laŭ mia kompreno la estraro ankoraŭ ne decidis pri la uzo de la informa buĝeto kaj parte tio ankaŭ apartenos al la nova estraro. Dependos krome de la efektiva financa evoluo, ĉu necesos etendi ŝparojn ankaŭ al tiu buĝetero. Por taksi la rezultojn de la kampanjo por BKC mi ne havas sufiĉe da informoj. Ĉiukaze BKC estas oficejo de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu do respondecas pri ĝi. Kiam UEA havos bezonon kaj la necesan monon, ĝi povos mendi ĝiajn servojn, sed ne temas pri aŭtomata devo.

En Gotenburgo la komitato akceptis investon de granda monsumo en la riparoj de la konstruaĵo ĉe Nieŭwe Binnenweg. Ĉu vi scias, kio okazis pri la ripar-planoj post tio? Ĉu tiuj planoj signifas, ke la Centra Oficejo nun restos en sia nuna loko dum la antaŭvidebla estonteco?

Estas intensaj kontaktoj kun konstrufirmao por konkretigi la planojn. Oni faris saĝan decidon, ĉar la domo situas en urboparto, kie dum venontaj jaroj okazos grava evoluo kaj la valoro de la tieaj domoj jam komencis plialtiĝi. En 2005 ni festos la 50-jariĝon de Roterdamo kiel la urbo de la CO. Mi kredas, ke ankaŭ en 2008, kiam UEA 100-jariĝos, tiu nia lumturo estos tie kaj sekve Roterdamo estos konvena urbo por la jubilea UK tiujare.

Kiel oficisto vi ne rajtos kandidati por la posteno de B-komitatano, kiel vi antaŭe planis. Kion vi esperas de la komitataj elektoj, kaj la elekto de nova estraro por la asocio?

Mi esperas, ke ĉiuj elektoj estos veraj, aktivaj kaj viglaj, aŭ kiel mi ŝatas diri, ke ekestu vera elekta etoso. Ĝuste nun estas aktuale certigi kiel eble plej multe da kandidatoj por elekti ses komitatanojn B. Mi esperas, ke ĝis la fino de februaro aperos almenaŭ duobla nombro da kandidatoj, sed prefere eĉ pli.

Kiel vi vidas la rolon de Libera Folio el la vidpunkto de UEA? La sinteno en la estraro ŝajnas tre miksa, ekzemple Renato Corsetti volonte kunlaboras por intervjuoj, sed almenaŭ unu estrarano rifuzas ĉian kontakton.

Mi taksas la rolon de Libera Folio pozitiva kaj konstrua. Malgraŭ foje draŝaj komentoj kaj akraj titoloj eblas senti, ke la redakcion ne pelas facilanima skandalemo sed sincera deziro atentigi per ĵurnalismaj rimedoj pri problemoj kaj mankoj por katalizi ilian solvadon. En la ekstera mondo ĵurnalistoj kiel ”gardohundoj” estas normala afero, sed en nia movado temas pri nova fenomeno, kiu postulas ankoraŭ alkutimiĝon. Jam nun eblas tamen diri, ke Libera Folio signas aperon de malferma etoso en la UEA-medio, kio en si mem estas pruvo pri ia juneca forto de nia asocio.


reen al la ĉefpaĝo