Lasta ĝisdatigo: 4.8.2003

Multaj demandoj pri demisioj

La demisioj de la lastaj du jaroj, problemoj en la funkciado de la Centra Oficejo kaj la rilatoj de UEA kun TEJO estis centraj temoj, kiam estraranoj de UEA respondis al demandoj de kongresanoj en Gotenburgo. La estraranoj ankaŭ multe parolis pri Libera Folio.

En plenŝtopita salono Langlet ne troviĝis sidlokoj por ĉiuj dezirantoj, kiam je la 9-a horo matene komenciĝis la programero "Estraro respondas". Sur la podio sidis la tuta estraro de UEA krom Gbeglo Koffi.

La programero komenciĝis malbone por la estraro, ĉar tuj aperis la demando, kion la estraro intencas fari por eviti ke denove okazu demisioj de oficistoj. La sama demando mulfoje ripetiĝis dum la programero, kaj pluraj estraranoj videble iritiĝis pro tio.

Tuj komence leviĝis ankaŭ demando pri la sinteno de la estraro al Libera Folio. Komitatano Bruno Graf el Svisio demandis, ĉu eventuale estas signo de forteco de UEA, ke oni tamen ne malpermesis la vendadon de Libera Folio en la kongresa libroservo. Pluraj estraranoj volonte konsentis kun Graf.

Ans Bakker aldonis, evidente komentante la enhavon de Libera Folio:

- Se oni informas kaj havas malsamajn opiniojn, bone, sed bonvolu lasi personajn insultojn.

Laŭ Bakker, neaferecaj artikoloj en la reto "damaĝas nian movadon".

Ivo Osibov daŭrigis pri la sama temo kaj asertis, ke Libera Folio false kulpigas la nunan estraron pri la falo en la membronombro.

Poste denove leviĝis la demando pri la demisioj de oficistoj kaj de la TEJO-estraranoj. Osibov denove akuzis Liberan Folion pri falsaj informoj.

- Oni multe manipulas pri la demisio de Nikola. Por tiu demisio estis aliaj motivoj, pri kiuj scias la estraro, sed mi ne volas precizigi.

Laŭ Osibov Nikola Rašić do ne indikis la verajn kaŭzojn de la demisio en sia demisia letero.

La rusia komitatano Georgij Kokolija atentigis, ke okazis jam trifoje demisioj pro la agadmaniero de la estraro. Pri tio ne konsentis Renato Corsetti.

- Pri TEJO la problemo ne estas tio, kio ĝi ŝajnas. Vere temas pri malkonsento pri la insisto de TEJO ke UEA uzu parton de sia kapitalo por financi plentempan TEJO-oficiston.

Tiun tezon de Corsetti tamen la demisiintoj jam plurfoje refutis, interalie en nia bulteno.

Ivo Osibov konstatis, ke temas pri tri diversaj demisioj, kies motivoj estis malsamaj.

- Malkontento pri la estraro ne povis esti la vera motivo de la demisioj (de Osmo Buller, Pasquale Zapelli kaj István Ertl) en 2001, asertis Osibov.

- La motivoj de la TEJO-demisio estis strangaj, kaj la demisiintoj lasis la aliajn estraranojn, aŭ estraraninojn, en kaĉo kiun ili mem kunkuiris.

- Mi plene konsentas kun Ivo Osibov, diris vicprezidanto Huphrey Tonkin. Se la oficistoj kiuj demisiis volis puni UEA-n ili plene sukcesis, ĉar ni daŭre suferas de la postsekvoj.

En sia repliko Tonkin donis grandan signifon al Libera Folio.

- Libera Folio kritikas, ke UEA ne sekvas la principojn kiujn devis sekvi asocioj antaŭ kelkaj jardekoj, sed kion faras Libera Folio por ŝanĝi la situacion, demandis Tonkin.

Kiam kongresanoj forte kritikis la mankon de la kutima laŭlanda indekso en la Kongresa Libro, Tonkin konsentis, sed aldonis ion surprizan:

- La vera miraklo tamen estas, ke ni entute havas Kongresan Libron, ĉar ĝi alvenis nur tri tagojn antaŭ la kongreso. Kaj nun mi jam vidas antaŭ mi la ĉefrubrikon de Libera Folio...

Georgij Kokolija ankoraŭfoje petis respondon al la demando, ĉu ĉio laŭ la estraro funkcias glate en la asocio, aŭ ĉu necesas ion ŝanĝi. Al tia demando Humphrey Tonkin ne volis respondi.

- Tio similas al la demando "Ĉu vi ĉesis bati la edzinon", li komentis.

- Estas multaj problemoj, kiujn ni klopodas solvi, diris Ivo Osibov.

Estrarano kaj eksprezidanto Lee Chong-Yeong volis konvinki la ĉeestantojn, ke la prezidanto de UEA havas multe da diversaj informoj, kiujn ne havas ordinaraj membroj aŭ eĉ ordinaraj estraranoj, kaj tial sendube faras la ĝustajn decidojn.

- Tial estus pli bone ke anstataŭ kritikaj demandoj vi donu al ni bonajn konsilojn, opiniis Lee Chong-Yeong.


reen al la ĉefpaĝo