" La unua devo estas alfronti realisme la situacion"

Ni petis la konatan aŭtoron kaj psikologon Claude Piron komenti la lastatempajn problemojn inter la estraro kaj la Centra Oficejo de UEA. Jen kion li skribis:

Mia sperto pri neesperantistaj internaciaj organizoj instruis al mi, ke tre ofte estas malbona laboretoso, kiam homoj el diversaj kulturoj devas kunvivi, esti kune la tutan tagon, kaj kune labori. Okazas multaj miskomprenoj. Homoj ja havas malsamajn ideojn pri tio, kio estas grava aŭ ne, deca aŭ ne, oportuna aŭ ne, ktp, aŭ pri la maniero sin teni unu rilate la alian, komuniki. Krome, la fakto vivi malproksime de la naskiĝlando kaj baza familio ofte kaŭzas frustrojn (eble nekonsciajn), kiuj negative efikas sur la etoson.

Mi travivis tion tre akre en UN, Novjorko, kiam mi estis juna kaj tie laboris. Mi neniam poste renkontis tiel malagrablan, fakte suferigan, senesperigan labor-etoson. Estas do probable, ke parto de la problemoj estas ligitaj al tiu diverskultureco kaj restado for de la hejmo.

Bedaŭrinde, mi ne vidas, kiel solvi la problemon. Necesus, ke ĉiuj havu profundan volon rebonigi la etoson, sincere paroli inter si pri la problemoj por ilin analizi konsiderante ilian sentan aspekton (sed eĉ tiurilate popoloj havas malsamajn tradiciojn, kaj tiuj diferencoj povas havi negativan influon), akcepti, ke aliaj povas reagi tre malsame, provi superi la konfliktojn evitante, ke iu venku kaj iu malvenku, ktp. Tio postulas multajn alte homajn kvalitojn, kiujn oni ne povas postuli de mezuma persono.

Laŭ mia sperto, la plej grava faktoro en tia situacio estas la personeco de la estro. Se li aŭ ŝi estas diplomata, komprenema, firma, kapabla komuniki kun respekto tamen ne tolerante fuŝojn, la situacio povas reboniĝi. Sed, statistike, kiom da homoj ekzistas kun tiuj necesaj ne tiel oftaj kvalitoj, kiuj akceptus labori por Esperanto-institucio?

Kiom koncernas la mesaĝon de Jukka Pietiläinen [kiu postulas demision de la tuta estraro], mi diros nur, ke ne eblas aprobi aŭ malaprobi sen havi precizajn detalojn pri tio, kion signifas "ne eblas kunlabori". Por povi eliri el la situacio, necesas scii ekzakte, pri kio temas.

Kunlaboro pri kiu tasko? Kiam?

Ĉu temas pri miskomprenoj en interŝanĝoj kun la estraro? Ĉu iu en la estraro aŭ oficistaro rifuzas agnoski, ke li aŭ ŝi jen kaj jen eraras kaj devas ripari? Se jes, kiu? Pri kio?

Ĉu iu sentis sin insultita, insultata? Ĉu iu havas la senton, ke oni postulas de li aŭ ŝi ion neeblan? Ĉu iu mensogis, promesis ion, kio neniam estis plenumita, aŭ rifuzas fronte aliri tiun aŭ alian malfacilaĵon, aŭ malemas diri precize, kion fari, antaŭ tiu aŭ alia problemo?

Ĉu iu aliras la taskojn neserioze, sen sento pri respondeco? Ĉu iu trudas tiel nerealismajn ideojn, ke la aliaj nur povas senkuraĝiĝi, kaj tiu unua tamen rifuzas ŝanĝi sian starpunkton?

Ĉu instrukcioj estas foje, ofte, neklaraj? Ĉu oni riproĉas al homoj, kion ili faris, kvankam oni ne precize instrukciis ilin? Kiuj ekzakte estas la kritikoj aŭ riproĉoj de la estraranoj pri la oficistoj kaj de la oficistoj pri la estraranoj?

Tiel longe, kiel ni havos nur ĝeneralajn impresojn kiel "ne eblas kunlabori", eblos nenion fari. La unua tasko estus do precizigi la streĉiĝojn per konkretaj ekzemploj. Sed tio postulus, ke oficistoj kuraĝu precize kritiki la estraranojn, kaj reciproke, kaj tian kuraĝon homoj povas ne havi, (ankaŭ fojfoje pro kulturaj kaŭzoj: mi scias nenion pri la korea kulturo - mi nun aludas al Lee, kiun, cetere, mi persone alte estimas - sed mi konas sufiĉe da azianoj por scii, ke por multaj estus ege malfacile provi diri tute malkaŝe sian opinion en tia afero).

Eble indus ankaŭ krei ian neutralan organon, al kiu la konfliktoj kaj plendoj estu submetataj.

Mi esperas, ke mi ne sonas tro senkuraĝiga, sed kion fari? La unua devo estas alfronti realisme la situacion.

Claude Piron


reen