18.2.2004

Elektoj en UEA

”Estas tempo por nova generacio”

Nia aŭtoro Zlatko Tišljar estis komitatano de UEA dum dudek jaroj. Li opinias, ke la esperantistoj fariĝas ĉiam pli malkontentaj pri sia gvidantaro. ”Kial niaj estraroj daŭre ripetas la samajn planojn, kiujn ili uzis antaŭ kelkdeko da jaroj?”, li demandas, kaj proponas ke Renato Corsetti transdonu la gvidan pozicion en UEA al pli juna generacio.

Lastatempe ĉiam pli oftas la diskutoj pri la neceso iom alidirekti la politikon kaj strategion de UEA, kiuj evidente malkontentigas ĉiam pli da membroj.

Kiel delonga esperantisto kaj homo kiu membris en la UEA-komitato dum 20 jaroj, samgeneraciano de la nunaj ĉefoj en la UEA-estraro, mi klopodos doni kelkajn sugestojn por eventuale plivigligi la nunan argumentadon.

Mi mem plene konscias, ke nun ĉirkaŭas nin tute novaj cirkonstancoj – la erao de elektronikaj medioj. Tiu erao ne nur materie ŝanĝas nian vivon sed evidente influos al socia revolucio en la mondo (nepre devos ŝanĝiĝi en baldaŭa estonto la rilato al laboro kaj la kompleta interna strukturo de ŝtatoj).

La situacio efektive estas ege konvena por nia popolo, kiu ja vivas virtuale kaj trovis idealan manieron por esti kunligita per la reto. La E-popolo (tiu ĝia pli juna parto, kiu ja en ĉiuj popoloj portas la socian vivon kaj la efektivan funkcitaskojn) jam escepte bone adaptiĝis al tiuj novaj kondiĉoj, kaj en la reto ni viglas pli ol iu ajn popolo (se oni rigardas ĉiujn servojn kiujn ni jam havas, ĉiujn forumojn, eĉ baldaŭ televidon – kompare kun la nombro de niaj loĝantoj).

Sed la rolo de tiu popolo en la mondo malpligrandiĝas pro la ŝajne nekontraŭstarebla ofensivo de la angla, antaŭ kiu jam kapitulacis preskaŭ ĉiuj ŝtatoj de la mondo. La popolanoj fariĝas ĉiam pli malkontentaj pri sia gvidantaro, ĉar ĉiu el ni sentas ĉiam pli la premon de la ekstero: ”Kial vi okupiĝas pri tiu afero kondamnita al malsukceso?”. Kial niaj estraroj daŭre ripetas la samajn planojn, kiujn ili uzis antaŭ kelkdeko da jaroj?

Mi persone vidas novajn celojn tre klare por la E-movado, sed mi ne trudas tiujn ideojn al aliaj. Kaj mi scias ke troviĝas novaj iniciatoj kaj eĉ submovadoj kiuj prezentas aliajn celojn kaj iniciatojn. Por trovi novan vojon inter la tradiciaj kaj novaj ofertoj estas necesaj novaj homoj. Tial mi sugestas al mia kara kaj estimata amiko Renato, ke li pripensu transdoni la gvidpozicion en UEA al pli juna generacio.

En la generacio de tridekkelk-jaruloj, homoj kiuj aktivis en TEJO aŭ ankoraŭ aktivas, certe troviĝas sufiĉaj homoj, kiuj transprenus la taskon estraraniĝi en UEA. Tamen, kondiĉe ke la plimulto en la estraro estu iliaj samaĝaj kolegoj. Samkiel la generacio de Renato kaj Humprey havis historian signifon por Esperanto en la sepdekaj jaroj, tiel la generacio de la nunaj tridekkelk-jaruloj ekhavu la respondecon por la unua jardeko de la 21-a jarcento.

Mi sugestas al la UEA-estraro kaj la CO komenci konsultadojn kun la Brusela Komunikadcentro, kun TEJO kaj eventuale kun iuj konataj gejunuloj nun sen funkcioj. Estraro en kiu estus 5 junaj kaj 2-3 pli aĝaj estraranoj signifus esperon por la nuna jardeko.

Zlatko Tišljar


Reen al la ĉefpaĝo