Lasta ĝisdatigo: 27.7.2003

Loĝmendoj malaperis en nigran truon

Ĉi-jare la Centra Oficejo de UEA ofertis novan servon al la kongresontoj: oni povis mendi la loĝejojn rete. La servo ŝajne bone funkciis, ĉar mendintoj tuj ricevis aŭtomatan konfirmon de la komputilo de la CO. Tamen poste evidentiĝis, ke la retaj mendoj neniam atingis la respondeculojn.

- Ni eĉ ne povas scii kiuj estas la homoj kiuj mendis pere de tiu servo kaj, bedaŭrinde, nun havas problemon, skribas la aganta kongresa sekretario de UEA Clay Magalhães al kongresano Gunnar Gällmo, kiu neatendite restis sen sia rezervita kaj jam pagita loĝejo.

Gällmo faris sian retan mendon la 12-an de marto, kaj tuj ricevis aŭtomantan konfirmon.Sian loĝadon li pagis al la sveda poŝtĝira konto de UEA en la sama semajno. Fina konfirmo kaj informo pri tio, kie troviĝas la rezervita loĝejo devis veni monaton antaŭ la kongreso, sed neniam venis.

- Du semajnojn antaŭ la kongreskomenco, mi skribis kaj demandis, rakontas Gällmo.

- Neniu respondo. Post ankoraŭ kelkaj tagoj, mi skribis denove. La CO, tra Clay Magalhães, respondis ke mia mendilo ne atingis ĝin. Do mi telefaksis mian konfirmon ke ĝi ja ricevis ĝin. Sekvis iom konfuza retkorespondado, dum kiu Clay diris interalie ke "vi pruvis ke vi ricevis automatan konfirmon de viaj mendoj. Kiel mi jam klarigis al vi" (tion li fakte ne faris, sed tio estas detalo), "la retaj mendoj havis teknikajn problemojn kaj ili ne atingis la retpoŝton de la kongresa fako, kaj sekve, ili perdiĝis.

Ne estas klare, kiom da mendoj tiamaniere malaperis en nigran truon. Multaj mendintoj espereble tamen ricevos loĝejon tra la loĝiga servo, sed Gunnar Gällmo miras, ĉu UEA ne povis iel informi la kongresontojn pri la teknikaj problemoj.

- Kiu respondecas por la plenumo de la servoj de la CO, ĉu homaj ĉu maŝinaj? Ĉu eble la CO, demandas Gällmo.


reen al la ĉefpaĝo