Lasta ĝisdatigo: 12.6.2003

Oni komentas pri Libera Folio

Aperis multaj diversaj komentoj pri Libera Folio en la reto kaj en la gazetaro. Tiajn komentojn ni volonte aperigos ĉi tie.

Heroldo de Esperanto mencias nian bultenon divers-amplekse en ne malpli ol tri tekstoj sur la frontpaĝo de sia numero por 16 aprilo-6 majo.

Laŭ la editorialo de Perla Martinelli, Libera Folio estas "organo de la eksaj burokratoj de UEA kaj de iliaj amikoj, kiuj kraĉas sur la teleron, kie ĝis hieraŭ ili manĝis dank' al la donacemo de miloj da boncelaj E-istoj." Anstataŭ la du redaktorojn, Martinelli laŭnome mencias Osmo Buller, István Ertl kaj - plej strange se konsideri lian apenaŭan ĉeeston en nia bulteno - Jorge Camacho. Laŭ ŝi, ĉi tiuj homoj "nun ĵetas koton sur UEA, kiel ili faris kontraŭ ĉiuj, kiuj ne estis al ili servutermaj dum regis ilia povo." Kun ĉi tio kontrastas, laŭ Martinelli, la Esperanta Civito, kiu konstruas tiun "Esperantion, por kiu Zamenhof donis sian vivon."

Sub larĝa komuna titolo "Osmo Buller gvidas la atakon kontraŭ la UEA-estraro" aperas tri tekstoj. En la unua, nur-iniciala aŭtoro NW (Giorgio Silfer?) kvalifikas Liberan Folion "nova informilo de la eksCO-opozicio". Apude publikiĝas la demisia letero de Nikola Raŝiĉ. Trie, aperas teksto de Heroldo Komunikas, kiu flate sed erare supozas, "laŭ supraĵa takso de la dimensio de /nia/ retejo" ke "la atako estis zorgeme preparita dum longa tempo".

Parto de la komentoj estas legeblaj ankaŭ en numero 191 de HEROLDO KOMUNIKAS, "la retagentejo de la establoj en la Pakto por la Esperanta Civito". En pli frua numero 189 HeKo ne nur informas pri la lanĉo de nia bulteno, sed uzas la okazon por liveri propran, tre originalan analizon pri la krizo de UEA.

Estrarano pri informado de UEA Andrej Grigorjevskij komentante nian bultenon en la retlisto uea-membroj skribis jene: "[M]i, leginte la materialojn de la "Folio", ekpensis, ĉu eble mi preferinde legu pri io malpli timiga, ekz. pri la Iraka milito aŭ pri honkongaj malsanoj... /.../ Jes, la situacio en UEA daŭre estas kriza. Sed, feliĉe, en la reala vivo, diference de la 'gazetara vidpunkto' ekzistas pli da koloroj ol nur la nigra aŭ nur la blanka."

Anonimulo komentanta al la retejo Ĝangalo skribis jene: "Oni atentu, ke la kritikoj de la estraro en Libera Folio venas de eksuloj: la eksa cefredaktisto, eksa estrarano kaj la eksa generala direktoro. Ambaŭ la tono kaj la enhavo de iliaj kritikoj estas foje tre akraj kaj subjektivaj. Oni eĉ alvokis, ke la estraro demisiu."
La sama anonimulo daŭrigas: "Kompreneble estas mankoj en la nuna estraro. Ĝi ŝajnas ne havi planojn por la estonteco kaj ne faras necesajn decidojn pri la Centra Oficejo nek pri ties stabo. Tamen kelkaj decidoj estis bonaj."
Legu pli ĉe Ĝangalo.

(Noto de la redakcio: Libera Folio ne alvokis nek alvokos al demisioj, ni simple volas doni al la legantoj pli multfacetan bildon de la okazaĵoj en la movado, inkluzive de demisioj fakte okazintaj.)


reen al la ĉefpaĝo