Lasta ĝisdatigo: 21.5.2003
Kiam oni ekvolas kabei
Post 16 jaroj kiel entuziasma esperantisto, kaj post pluraj jaroj kiel
UEA-delegito kaj kiel loka kaj landa estrarano, mi subite kaj neatendite
spertis fortan kabeemon, kaj sentis korpan naŭzon je la tri literoj UEA.
Mi provos analizi kial.
Meze de aprilo 2003 mi aliĝis al la retpoŝta listo <uea-membroj>. Laŭ
la regularo en ĝia hejmpaĝo tiu listo «ekzistas por ebligi diskutojn pri
ĉio rilata al la agado de tiu asocio». Kompreneble oni tamen ne rajtas
fari personajn insultojn.
Mankoj de demokratio
Aliĝinte mi tuj rimarkis strangaĵojn. La lista administranto, Renato
Corsetti, forbaris homojn el la listo, pro kialoj kiuj ne kongruis kun la
oficiala regularo. Unu el la forbaritoj estis Nikola Rasic, laŭdire pro
persona atako.
Sed kiam mi legis lian lastan mesaĝon al la listo, mi trovis nur, ke li
kritikis UEA-n pro mankoj de demokratio. Li donis konkretajn kialojn por sia
kritiko, kaj atakis eĉ ne unu personon. Precipe li kritikis ke «iuj
ekster la estraro kaj la oficistaro scias pri la plej gravaj aferoj de UEA
pli ol scias la membroj de ties gvidaj kaj plenumaj organoj».
En posta intervjuo kun Libera Folio Corsetti klarigis ke se oni kritikas
UEA-n pro demokratiaj mankoj, tio estas eĉ pli severa atako ol persona
atako. Tial Rasic estis forbarata el la listo.
Mi demandas min: En kiaj reĝimoj oni forbaras homojn kiuj petas
demokration? En kiaj reĝimoj homoj servu al La Organizo (aŭ La Partio),
kaj ne inverse? En kiaj kulturoj eblas «insulti» La Organizon pli ol eblas
insulti homon?
Ĝis nun Corsetti forbaris almenaŭ tiujn personojn: Vladimir Minin, Neil
MacKilligin, Nikola Rasic, István Ertl kaj Roy McCoy.
Sekretaj reguloj
Dum la periodo de aprilomezo ĝis majomezo apenaŭ pasis tri sinsekvaj
tagoj sen minacoj pri forbaro flanke de Corsetti. Corsetti eĉ malpermesis
diskuti la forbarojn. Tiuj kiuj petis lin reenlasi la forbaritojn, ricevis
respondon similan al tiu kiun ricevis la petinta Nikolao Grishin la 4an de
majo: «Kara Nikolao, bonvolu ne plu relevi ĉi tiun temon, kiu jam esti
deklarita "fermita", ĉar alikaze vi riskas mem esti forigita dum tri
monatoj.»
Kaj kiu decidis ke la temo estis «fermita»? Kompreneble neniu alia ol
Corsetti mem. La popolo de la listo ja evidente volis diskuti la aferon.
En mia lando ni havas ĉefministron. La ĉefministro ne ĉiam faras laŭ
la volo de sia popolo, sed li almenaŭ ne punas tiujn kiuj deklaras
oficiale ke ili malkonsentas kun li. Male, li ŝatas scii kion la popolo
opinias. En la listo <uea-membroj> la listestro malpermesis eĉ tian
apertan malkonsenton.
En mia kulturo oni difinas «demokration» kiel sistemon kie neniu
politikisto aù ĉefo rajtas «fermi» diskutojn kiujn la popolo daŭre volas
diskuti. Verŝajne pro tio mi nun eksentis naŭzon.
Sekto
Do, la listo evidente ekhavis Kafka-ecajn kaj sekretajn regulojn kiuj ne
konformis al la oficiala regularo de la listo.
Pri tiuj reguloj (do, pri kialoj por forbaroj) oni ankaŭ ne rajtis
demandi publike. Tio evidentiĝis kiam Corsetti skribis la 27an de aprilo
en respondo al Osmo Buller, kiu kontraŭe al la sekretaj reguloj petis
reenlasigon de la forbaritoj: «Tiuj, kiuj ne respektos la admonon, estos
forbaritaj sen plia informo. Se oni volas pliajn klarigojn oni skribu al
mi persone, ne en la listo.»
Pro tio kaj pro la multaj sufokaj forbaroj homoj ekmigris al alia listo.
Sed kiam iu plusendis al <uea-membroj> informon de forbarito pri tiu
listo, Corsetti denove minacis per forbaro.
Estas tipa konduto de religiaj sektoj ke oni forbaras homojn kiuj donas
informojn kies fonto estas forbarito. Estas ankaŭ tipa konduto de
religiaj sektoj havi severajn kaj eĉ sekretajn regulojn kiuj malebligas
liberan diskuton.
Ĉu do UEA estas sekto? Por respondi tiun demandon mi devos unue difini
kio aŭ kiuj estas UEA.
Analizo
Renato Corsetti kiel lista administranto ekhavis potencon. Per tiu potenco
li enkondukis sekretajn regulojn pri forbarado, kontraŭe al la oficiala
regularo de la listo, kaj li malpermesis (per minacoj pri pliaj forbaroj)
diskutojn pri tiu politiko.
Estas tamen mia impreso ke li tion faris por sekurigi unuecon kaj eviti
problemojn. Kiel scias ĉiuj, tia strategio povas nur konduki al pliaj
problemoj, al pliaj kvereloj kaj al dissplitiĝo. La dissplitiĝo jam
montriĝis per la alternativa, demokratia listo.
La fundo de la misuzo de potenco tamen ne estas malvidebla. La fundo estas
la malsamaj respondoj al la demando: «Kio aŭ kiuj estas UEA?»
Por mi UEA estas la membroj, kaj la potenculoj estas la reprezentantoj de
la membraro, kaj la potenculoj tial servu al la membraro, ĉar ili ricevis
sian potencon ne ni.
La ĉiamaj forbaradoj, minacoj pri forbaro, la ĉiamaj novaj sed sekretaj
reguloj, la ĉiamaj «fermoj» de diskuttemoj flanke de la lista
administranto, kaj la aserto ke li rajtas tiel konduti ĉar la listo estas
oficiala listo de UEA --- ĉi ĉio indikas ke por la lista administranto
UEA ne estas la membroj, sed la estraro. Tiel ankaŭ eblas insisti ke
pravigata kaj dokumentata kritiko pro mankanta demokratio estas «insulto»
kontraŭ La Organizo, pli fia ol personatako. La membroj simple obeu la
estraron.
Do jes, ekzistas potenculoj kiuj volas ke UEA estu sekto, kvankam
verŝajne sen la sekta etikedo. Sed samtempe ne, UEA ne estas sekto, ĉar
homoj protestas kontraŭ la sekteca konduto de tiuj potenculoj.
La lasta naŭzo
Kio fine igis min eksiĝi el la listo post nur unumonata membreco, kaj kio
preskaŭ kabeigis min, estis la sektecaj, maldemokratiaj, mal-Zamenhofaj
kaj Kafka-ecaj idealoj de la lista administranto. Eblis por mi konkludi
nur jene:
La listestro, kiu koincide ankaŭ estas la prezidanto de UEA,
efektivigas ideologion ke la potenculoj ne servu la la popolo, sed ke la
popolo servu al la potenculoj kaj al La Organizo. La listestro ne simple
administras liston, kie la popolo rajtu diskuti libere. Kontraŭe la
popolo diskutu laŭ la volo kaj bontrovo de la administranto. Kaj tiuj
kiuj volas diskuti libere, forbariĝu.
Corsetti tiom klare mem konstatis tion, ke la 17an de majo li skribis:
«eĉ mi estas kontenta ke la alia listo, tute libera kaj sen forbaroj,
ekzistas, kaj tiuj, kiuj volas bonvolu aliĝi al ĝi kaj diskuti».
Suspiroj
Mi eksiĝis el la listo libervole, ĉar mi sentis ke plua restado tie
sendube kabeigus min. Mi korpe tiom naŭziĝis pri ĉio rilata al UEA kaj
ĝiaj ĉefaj reprezentantoj, ke mi ekkonsciis ke ne eblos por mi kunlabori
organize kun ili.
Dum kelka tempo post mia eksiĝo mi tamen ricevadis mesaĝojn senditajn al
la listo, i.a. unu de estrarano Andrej Grigorievskij, kiu defendis la
forbarojn, kaj insistis ke ĉiuj forbaroj okazis pro maldecaĵoj kaj tute
konforme al ĝenerala ret-etiketo.
Lia insisto estis kompreneble malvero. Ja Corsetti mem deklaris oficiale
ke li forbaras homojn se ili aŭ esprimas malkontenton pri cenzurado aŭ
mankanta demokratio. Laŭ miaj spertoj Corsetti estis tute honesta je tiuj
asertoj.
Tial min akaŭ ne vere mirigas la fakto ke la administranto preferis forbari
homojn ol demandi kial tiom da homoj malkontentas, kial tiom da homoj
forbariĝas, kaj kial tiom da homoj demisiis de la Centra Oficejo dum
ĝuste lia estraraneco kaj prezidoperiodo.
Mi tamen suspiras pro la bedaŭrinda fakto ke persono kiu bone plenumas
unu rolon povas tiom malbone plenumi alian rolon. Konkrete mi tre
respektas la fakulon Renato Corsetti, kiu plurfoje inspiris min fake, kaj
verŝajne ankaŭ en la estonteco inspiros min fake. Pro mia konscio pri la
interna diverseco de unuopaj homoj (kaj mi mem ne estas escepto) mi neniel
volas kritiki la menciitajn PERSONOJN, nur ilian plenumon de certa rolo.
Sekvoj
Kaj en la rolo de organizulo mi verkis leteron al mia Komitatano A, kopie
al mia landa estraro. Mi tie deklaris ke Renato Corsetti misuzas sian
potencon, ke Andrej Grigorievskij defendas tion, kaj ke ili ne reprezentas
la membraron, sed inverse postulas, laŭ mia kompreno, ke la membraro
simple obeu.
Mi tial konkludis en la letero al mia Komitatano A, ke mi konsilas al
li en la estonteco voĉdoni por aliaj estraranaj kandidatoj.
Jardar Eggesbø Abrahamsen
|