Lasta ĝisdatigo: 22.9.2003

Estraro de TEJO en la CO

La nova estraro de TEJO kunsidis en la Centra Oficejo de UEA la 13-an kaj 14-an de septembro. Laŭ ĉeestintoj la diskutoj pri la rilatoj de TEJO kun UEA okazis en konstrua spirito kaj la etoso de la kunsido estis amikeca. Tamen neniuj novaj decidoj estis faritaj. En diskutoj pri subvencioj la novaj estraranoj forte akcentis, ke TEJO ne plu maltrafu limdatojn kaj tiel ne risku perdi grandajn monsumojn.

La nova estraro de TEJO, elektita dum IJK 2003 en Svedio en julio, kunvenis fizike unuafoje la 13-an kaj 14-an de septembro en la Centra Oficejo en Roterdamo. Laŭ la partoprenintoj, la kunveno okazis ĝuste en la Centra Oficejo ne nur pro praktikaj, sed ankaŭ simbolaj kialoj.

Kiel reprezentantoj de UEA partoprenis la kunsidon Trevor Steele, Direktoro de la CO, kaj Ans Bakker-Ten Hagen, estrarano de UEA pri financo kaj administrado.

- Laŭ diroj de homoj kiuj partoprenis kelkajn antaŭajn renkontiĝojn inter UEA- kaj TEJO-estraranoj kaj de la reprezentantoj de UEA, la etoso inter UEA kaj TEJO mirinde bonis. Ĝenerale la etoso de la kunveno montriĝis ege bona, senstreĉa, amikeca,diras Aleks Kadar, la ĝenerala sekretario de TEJO.

La tagordo estis tre ampleksa. La kunsidoj daŭris entute 12 horojn, kaj la ĉefaj temoj estis la celoj de la agado, rilatoj de TEJO kun UEA, financaj rimedoj kaj strategiaj prioritatoj.

Rilate la celojn de la agado oni konstatis, ke strategia laborplano estos ellaborita kune kun la komitato de TEJO, ĝis la komenco de 2004.

Se temas pri la rilatoj kun UEA, oni diskutis la akiradon de jura personeco kaj la bezonon de CO-oficisto kiu respondecos ankaŭ pri TEJO-aferoj. Laŭ Aleks Kadar la diskuto okazis en konstrua spirito.

Multe da tempo estis dediĉita al la temo de subvencioj. Daŭre ne estas klare, ĉu TEJO estos devigita repagi ion el la subvencioj ricevitaj dum la lasta tempo.

Pli frue oni menciis, ke TEJO povus perdi pli ol 20.000 eŭrojn, sed intertempe la perdebla sumo verŝajne malgrandiĝis al 12 000 - 15 000 eŭroj, ĉar TEJO ricevis parton de novaj subvencioj kiu antaŭ sendado de la malfruaj raportoj estis endanĝerigita.

Intertempe ĉiuj bezonataj raportoj finfine estis senditaj al Eŭropa Junulara Fonduso. La fonduso tamen ankoraŭ ne decidis, ĉu ĝi akceptos la raportojn, kvankam ili ne alvenis ĝustatempe.

- En la diskutoj ni montris nian decidemon ne plu maltrafi limdatojn kaj prioritatigi minimuman nombron de indaj projektoj, diras Aleks Kadar.


reen al la ĉefpaĝo