30.12.2003

Elekto de Buller novaĵo ankaŭ en Finnlando

Ne nur en Esperantujo oni rimarkis la elekton de nova ĝenerala direktoro de UEA. La ĉefa ĵurnalo de norda Finnlando, Kaleva, aperigis ampleksan intervjuon kun Osmo Buller. Krome la ĉefa finnlanda novaĵagentejo STT peris al multaj gazetoj pli koncizan informon pri la nova ĝenerala direktoro de UEA. La artikoleto de STT aperis en multaj finnlandaj gazetoj, kaj ankaŭ en la ĉefa finnlingva gazeto de Svedio, Ruotsin Sanomat.

Ni publikigas tradukon de la intervjuo, kiu aperis en la presita ĵurnalo Kaleva la 30-an de decembro 2003, kaj en la reta versio jam la 29-an de decembro. La originala finnlingva teksto de la intervjuo troviĝas ĉi tie.


De hejmaj vastejoj al la vasta mondo

Airi Railo
Kaleva

Osmo Buller, kiu printempe forlasos sian postenon kiel la direktoro de Päätalo-instituto, laboris grandan parton de sia vivo en la servo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo. Li ekinteresiĝis pri Esperanto kaj studis ĝin aŭtodidakte dum sia mezlerneja tempo en Taivalkoski. Poste ĝi iĝis lia vivkariero.

Unuafoje Buller enposteniĝis ĉe la monda Esperanto-asocio en Nederlando en la jaro 1985, tiam kiel kongresa sekretario. Post duonjaro li iĝis la direktoro de la oficejo. En 1996 li eklaboris kiel la ĝenerala direktoro de la asocio.

En 1989 Buller iĝis la kultura sekretario de la komunumo Taivalkoski. Tiufoje la kariero en la hejma regiono daŭris du jarojn, kaj dum tiu periodo Buller kunkreis la bazojn de la verkista studprogramo, kiu poste evoluis al la nuna Päätalo-instituto.

"Mi ne povis resti por vidi la komencojn de la studprogramo. Mi estis revokita por denove iĝi la direktoro de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, kiam mia posteulo sur la posteno mortis", rakontas Buller.

Post dek unu jaroj en la servo de Esperanto li opiniis, ke jam sufiĉas la laborado eksterlande.

"Mi pensis, ke post la pezaj jaroj en Roterdamo mi estu libera dum iom da tempo, por dediĉi min nur al miaj propraj interesiĝoj kaj hobioj."

Tiu deziro tamen ne realiĝis. "Kiam oni aŭdis en Taivalkoski, ke mi forlasis mian postenon, Tuomo Horsma, la prezidanto de la estraro de fonduso Kallioniemi kontaktis min kaj proponis al mi enposteniĝi kiel direktoro de Päätalo-instituto."

Buller jam konis la taskojn, la homojn kaj la regionon, do la elekto estis facila.

"Estis agrabla sento reveni, kaj mi intencis resti en mia hejma komunumo definitive, ĉar mi de ĉiam estas fascinita de la regiono, de la homoj kaj de la pejzaĝo."

Reen al Roterdamo

La posteulo de Buller sur la posteno de ĝenerala direktoro de la monda Esperanto-asocio tamen surprize demisiis, kaj oni proponis la postenon al Buller.

Post longa kaj profunda pripensado li devis elekti inter du same plaĉaj taskoj, kaj la pesilo kliniĝis favore al Roterdamo.

"Kiam mia posteulo surprize decidis forlasi sian postenon, sekvis situacio, kie la rezultoj de mia multjara laboro estis minacataj. Tio zorgigis ne nur la funkciulojn kaj oficistojn de Universala Esperanto-Asocio, sed ankaŭ min. Mi venis al la konkludo, ke Päätalo-instituto pli facile trovos alian direktoron ol ili."

Multaj laboroj en la instituto estas nefinitaj, sed ili tamen atingis fazon, kie ankaŭ nova persono povas transpreni la taskojn.

La centra tasko de la instituto, la studprogramo por verkistoj, nun atingis la planitan amplekson.

"Povas esti, ke la proporcioj inter la studprogramo kaj alia agado dum iuj periodoj ne estis ĝustaj, sed nun ni havas du trijarajn verkistajn studgrupojn, ekde la venonta aŭtuno eĉ tri. Kiam finiĝos unu trijara kurso, oni fondos novan. Neniam estis manko de studentoj, dank' al la alktlasa instruistaro", diras Buller.

Nova ejo

Eĉ tutlande la konkurso "Napero-Finlandia" ricevis agnoskon kiel grava infana literatura konkurso. Ankaŭ la projekto pri monumento al Kalle Päätalo bone progresas.

La planoj por la nova ejo de la instituto antaŭ la kristnasko atingis fazon, kie la preparlaboroj de la arkitekto estas finitaj. La nova ejo estos konstruita lige kun la kulturejo Koillismaa. Tiel la arkivo de Kalle Päätalo estos lokita taŭge, kaj estos loko ankaŭ por ekspozicioj.

Osmo Buller diras, ke li lasas siajn taskojn en Päätalo-instituto kun bona konscienco, ĉar li certas ke la agado daŭros. La instituto nun trovis sian propran direktiĝon kaj pluiros laŭ la ĝusta kurso.

La principo de Buller estas silente labori, eble eĉ kun malalta profilo. La rezultoj de la laboro parolu. Tio kreas la plej bonan kaj fortikan rezulton, kaj tian rezulton li aprezas ankaŭ en la laboro de Universala Esperanto-Asocio.


reen al la ĉefpaĝo