Lasta ĝisdatigo: 3.9.2003
”Se oni simple gratas la surfacon aperas veraj sensencaĵoj”
Hèctor Alòs i Font, sekretario de Kataluna Esperanto-Asocio, komentas la eldirojn de Neil Kinnock pri minoritataj kaj majoritataj lingvoj en Eŭropo.
Mi neniam ĉesas surpriziĝi kiel homoj povas tiel mirinde kontraŭdiri sin, kaj foje ne ŝajni komplete idiotaj. Politikistoj ofte tion sukcesas: ili impone lingve ĵonglas, aspektas plej kleraj kaj se oni simple gratas la surfacon aperas veraj sensencaĵoj. Ni apudigu tri asertojn de Kinnock en la intervjuo:
”Precipe tio kaŭzis multe da damaĝo al la kimra ke la homoj mem pensis: necesas lerni la anglan por plibonigi sian situacion.”
Do, li tre prave komprenas la kernon de la problemo: oni forlasas la nacian lingvon por alia, se la nova proponas pli bonajn eblecojn (aŭ oni tion kredas). Rimarkinde, kiel simile homoj kondutas pri lingvoj kaj dungo-proprono.
Sekve, lingvoflega politiko devas strebi ĝuste tion, ke oni ne sentu, ke per la lernado de la angla (respektive franca, hispana, ktp.) oni plibonigos sian situacion.
”Infanoj minoritat-lingvaj kapablas esprimi sin bonege en la landa ĉeflingvo.”
Mi scivolemas, kial, laŭ s-ro Kinnock, tio okazas, kaj ĉu tio fakte ne endaĝerigas la minoritatajn lingvojn (minoritatajn, fakte, en la perspektivo, kiun oni tre oportune deziras elekti: la angla estas minoritata en Eŭropa Unio, dum la kataluna estas plimulta en Katalunio).
Mi neniel defendas unulingvismon, sed rimarkas, ke kiam komunumo alprenas unu grandan lingvon kiel duan komunikilon, la eta forfalas. Ĝuste tio ŝajne okazas en Nederlando, sed la riskoj estus apenaŭaj se po triono de la loĝantaro scipovus la anglan, la germanan aŭ la francan (kompreneble laŭ unuforma distribuo en la tuta lando).
”Ju pli da lingvoj ni havos en Eŭropo, des pli utile estos havi kelkajn 'kernajn lingvojn'.”
Bonege, oni kreos iujn lingvojn pli utilajn ol aliajn. Mi ŝatas pragmatismon. Sed ĉio montras, ke tio simple estas plia ŝtupo por elekti unu kernan lingvon (fakte la dua: la unua jam okazis, kiam oni forbalais la t.n. 'minoritatajn' lingvojn).
Ekzistas neniu serioza lingvoflega politiko por eviti, ke ĉiuj eŭropanoj akiru la anglan kiel duan lingvon (trian, se temas pri minoritatanoj ne britaj aŭ irlandaj). Male, ĉiuj landoj lanĉis vetkuron por la angla en siaj instrusistemoj. Tiam jen ni, tre baldaŭ aŭ jam, en la situacio bonege priskribita de s-ro Kinnock en sia unua aserto. Por efektivigi la duan, simple ŝanĝu ”landa” por ”eŭropa”.
Hèctor Alòs i Font
|