16.3.2004
Kandidatoj por B-komitataneco:
Ivo Osibov pri virinoj kaj ekstereŭropanoj
Ivo Osibov estas estrarano kaj ĝenerala sekretario de UEA. En la estraro li respondecas pri faka agado, rilatoj kun la komitato, kongresoj, kaj la kampanjo por kandidatigi UEA-n por la nobelpremio pri paco. Post la apero, en la internacia tago de la virinoj, de la analiza artikolo de Maria Sandelin, li afable konsentis respondi al la koncerna demando. Ni esperas baldaŭ ricevi liajn respondojn ankaŭ al niaj aliaj demandoj.
Libera Folio:
En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?
- Unue, la faktoj: En la membraro mi ne scias kiom partoprenas la virinoj. Ili konsistigas
29% de la Komitato. La pocentaĵo estas plej alta inter la komitatanoj B, malpli alta inter la komitatanoj C kaj malplej alta inter la komitatanoj A. La virinoj faras unu kvaronon de la Estraro.
- Ekstereŭropanoj estas proksimume 38% en la membraro de UEA. Inter la
komitatanoj estas 33% ekstereŭropaj. Komitatanoj A estas 29%,
komitatanoj B 43% kaj komitatanoj C 46% el ekster Eŭropo. Iom pli ol
triono de la estraranoj venas el neeŭropaj landoj.
- Due, interpreto. Ne eblas al mi diri ĉu la seksa strukturo de la Komitato respegulas
tiun de la membraro, ĉar ĝin mi ne konas. Partopreno de la virinoj en
la Estraro estas nur iomete malpli granda ol en la Komitato, el kiu la
Estraro estas elektita. Do, oni povas diri ke laŭ tiu kriterio la
proporcioj pli-malpli kongruas.
- La pocentaĵo de ekstereŭropaj komitatanoj iom postrestas la pocentaĵon
de ekstereŭropaj membroj. Rimarkindas ke la strukturo de unuopaj
komitatanaj kategorioj ne estas egala. Proporcie plej malmultaj estas
ekstereŭropaj komitatanoj inter la komitatanoj A, dum ili faras preskaŭ
duonon de komitatanoj C kaj iom malpli de komitatanoj B.
- El tio ni povus
konkludi ke la individuaj membroj relative bone pritaksis la kontribuon
de ekstereŭropaj aktivuloj proponante ilin kandidatoj kaj voĉdonante
por ili kiel komitatanoj B. La samon eblas diri ankaŭ por la Elekta
Komisiono, kiu proponis kandidatojn por komitatanoj C kaj por la
komitatanoj A+B kiuj elektis la komitatanojn C.
- La pocentaĵo de
ekstereŭropaj komitatanoj A povus esti rezulto de la fakto ke en pluraj
ekstereŭropaj landoj estas individuaj membroj, sed ne ekzistas LA, kiuj
delegas la komitatanojn A. La proporcio de ekstereŭropaj estraranoj
proksimume respondas al la proporcio de la komitatanoj, eĉ estas iom
pli favora.
- Trie, ĉu estas problemo kaj kion entrepreni por ŝanĝi la situacion? Pri eventuala problemo oni povus paroli nur rilate la virinojn, se ilia
partopreno en la organoj de la Asocio estas malproporcia al ilia
partopreno en la membraro, kaj se oni volas altiri pli da virinoj en
tiujn organojn. Tiukaze necesus unuavice instigi la landajn asociojn
delegi pli da virinoj kiel komitatanojn A, ĉar ili faras tri kvaronojn
de la Komitato.
- Duavice la individuaj membroj devus kandidatigi pli da
virinoj por komitatanoj B kaj voĉdoni por ili. Fine, la Elekta
Komisiono devus trovi pli da virinoj kapablaj kaj pretaj plenumi la
taskojn en la organoj de la Asocio kaj proponi ilin kiel kandidatojn por
komitatanoj C kaj estraranoj.
- Surbaze de la supre eksplikita statistiko mi opinias ke ne ekzistas
problemo pri la ekstereŭropanoj en la gvidaj organoj de la Asocio.
- Ni ne forgesu ke la Komitato kaj la Estraro ne estas la solaj lokoj kie
niaj membroj plenumas gravajn taskojn kaj laborojn por la Asocio. Ni
memoru ekz. diversajn komisionojn, komisiitojn k.s. Sed studi kaj
prezenti tiun situacion, ne estas nun eble.
- Kompreneble en la respondo mi realisme ekiris de la ekzistanta situacio
- la ekzistanta membraro. Tute alia, sed certe pli grava problemo, estas
kiel entute pligrandigi la nombron de la virinoj kaj ekstereŭropanoj
(kaj ne nur ili) en nia membraro. Tion devas celi nia agado Por pli
vasta komunumo, inkluzive de landa kaj regiona agadoj.
|