10.2.2004

Kandidatoj por B-komitataneco:

Jukka Pietilänen volas plibonigi komunikadon

La dua en nia serio de intervjuoj kun kandidatoj por la B-komitataneco de UEA estas Jukka Pietiläinen. Li estis la unua kandidato en la historio de UEA, kiu lanĉis sian kampanjon per publikigo de aparta retpaĝo. Li tamen ne longe restis la sola, tuj poste ankaŭ Slavik Ivanov informis pri sia kampanja paĝo. Jukka Pietiläinen opinias, ke mankanta komunikado estas problemo en UEA, kaj volas plifirmigi la Centran Oficejon.

Jukka Pietiläinen estas 37-jara doktoro pri sociaj sciencoj. Li laboras en Universitato de Tampereo en la departamento de ĵurnalistiko. Li eklernis esperanton en 1983 kaj en 1985 partoprenis siajn unuajn kongresojn. Li uzas Esperanton "plejparte legante librojn, sed ankaŭ retpoŝte kaj foje parole".

- Mi ankaŭ iomete tradukas tekstojn en Esperanton. Mi interesiĝas ankaŭ pri scienca esplorado de Esperanto el sociologia kaj sociolingvistika vidpunkto. Krome mi planas verki finnlingvan libron pri Esperanto kaj ĝia movado.

Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- Esperanto estas utila kiel neŭtrala ilo por interkompreniĝo en plurlingvaj situacioj. Malsame kiel ekzemple Interlingua, Esperanto ne estas utopio por estonteco sed realo kiu funkcias jam nun. Se Esperanto iam fariĝus populara, estas eble ke ĝi povus minaci la ekziston de naciaj lingvoj, sed parto de la esperanta idearo estas tio ke la mondo devas ŝanĝiĝi antaŭ ol Esperanto povas fariĝi populara.

- La organizita movado devas utiligi kaj evoluigi la lingvon, proponi ĝin por utiligado, disvastigi la ĝustajn informojn pri Esperanto kaj pri egalecaj lingvaj solvoj en intergentaj kontaktoj.

Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?

- Mi estis en la estraro de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) de 1988 ĝis 1999, interalie kiel prezidanto de 1994 ĝis 1998. En 1989 mi volontulis du monatojn en CO, plejparte en la libroservo. Krome mi estis en la estraroj de du lokaj kluboj kaj FEJO (Finnlanda Esperanto-Junularo). La sola tasko kiun mi fakte ne plenumis en iu ajn organizo estas tiu de kasisto. Nuntempe mi prizorgas retpaĝojn de EAF, estas revizoro de du kluboj kaj membras en historia laborgrupo de EAF.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- Mi kandidatas ĉar mi opinias la nunan ordon en la komitato kaj estraro malbone funkcianta. Mi sekvis la komitatkunsidon en Gotenburgo kaj rimarkis ke multaj komitatanoj ŝajne ne havis ideon pri kio temas en la kunsido. Necesus havi pli bonajn komitatanojn (kaj sekve elekti pli bonajn estraranojn). Necesus elekti estraron kiu kapablus pli bone kunlabori kun la CO. Necesus plibonigi la komunikadon, interalie per gazetaraj komunikoj. Ĉu ne estas strange ke la Esperanta civito eldonas sian regulan "Heroldo Komunikas", dum UEA kun pagitaj laborantoj sukcesas fari tion multe malpli regule?

Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Nu, mi faris miajn proprajn retpaĝojn, kie mi pretas respondi al demandoj de la membroj. Mi ne volas krei iajn dividajn frakciojn ene de la asocio, sed esperas ke tiuj membroj kiuj esprimis siajn kritikojn kontraŭ la nuna estraro subtenos min (kaj se konkludi el la rezultoj de la Gotenburga kongreso, ne temis pri marĝena grupo). Mi ricevis ankaŭ tre grandan subtenon inter finnaj esperantistoj: kiam mi petis unuopulojn sendi al mi subtenleterojn, alvenis fasko da ili, kolektitaj en klubvespero.

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Jes, tio estas problemo, speciale en la gvidaj organoj. Tamen la problemo jam komencis korektiĝi ĉar lastatempe la nombro da virinoj en la estraro kreskis kaj same la nombro de ekstereŭropanoj. Mi pretas subteni tiun evoluon. En la membraro la problemo estas malpli facile solvebla. Mi fakte ne certas kiom da virinoj membras en UEA (inter finnlandaj membroj ili estas plimulto) sed la nombro de ekstereŭropanoj estas tro malgranda. Necesus trovi solvojn kiel ebligi al nepagipovuloj fariĝi membroj kaj samtempe konservi la sekuran financadon de UEA. Tio estas malfacile solvebla.

Kiuj estas laŭ vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?

- La ĉefa problemo estis manko de komunikado inter la CO kaj estraro kaj ankaŭ komunikado pli ĝenerale. La estraro devus pli malferme informi pri sia agado, estu preta respondi, aŭskulti la laborantojn kaj la membrojn.

- Necesus firmigi la Centran Oficejon. La estraro estus devinta tre frue haltigi la onidirojn pri la transigo de la CO en alian urbon. La decido ke la redaktoro laboras ekster la CO estis ne bona. Mi ne volas diri ion kontraŭ la redaktoro, Stano Marček, kiu relative bone laboras, sed ĉu vere ne estus trovebla redaktoro kiu pretus transloĝiĝi al Roterdamo.

- Necesus akiri pli da individuaj membroj, do necesus pli da servoj. Oni devus fari esploron pri la veraj kialoj por la membro-malapero. Mi havas la impreson ke la ĉefa problemo de la Esperanto-movado ne estas kiel trovi novajn membrojn, sed kiel teni la malnovajn. Necesus scii kial iuj restas membroj dum aliaj malaperas.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn?

- La lastatempaj evoluoj en Biblioteko Hodler impresas min. Ankaŭ la evoluo de la retpaĝoj de UEA kaj, malgraŭ problemoj, la relative bona funkciado de Centra Oficejo. Krome la reelekto de Osmo Buller kiel ĝenerala direktoro estas tre esperiga. Ankaŭ la elekto de novaj profesiaj laborantoj en la kongresa administrado kaj libroservo. Mi pretas subteni la politikon de la Centra Oficejo.

Ĉu vi antaŭe membris en la komitato? Kiajn spertojn aŭ ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la komitato?

- Mi neniam membris, sed ja observis parton de la kunsido en Gotenburgo, kaj tio donis al mi la impreson ke multaj komitatanoj simple ne komprenas kion ili faras. Eble necesus kurso por unuafojaj komitatanoj. Ĝenerale necesus pli da diskuto kaj iel oni devus malhelpi la nunan, tro facilan haltigon de la diskuto (fakte per plimulto da voĉoj, sed tamen...). Necesus eble pli mallongaj parolvicoj (ekzemple unu-minutaj).

- Eventuale utilus neformala kunsido de komitatanoj antaŭ, aŭ inter, la oficiala kunsido. Ne estas bone ke la unua tasko de la ĵus elektita komitato estas elekti la novan estraron. Iel oni devus lasi tempon por diskutado pri la kandidatoj antaŭ ol la elekto estus farita, per tio oni eventuale estus povinta eviti la katastrofon de Zagreb en 2001. La nuna sistemo lasas tro da potenco por la elekta komisiono.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- Mi estas por pli da potenco por individuaj membroj. La nuna sistemo fakte diskriminacias la individuajn membrojn, kiuj estas kvazaŭ unu landa asocio. Ekzemple, tri landaj asocioj kun 200-400 membroj ricevas po unu komitatanon, dum 900 individuaj membroj havas nur unu.

Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

- La nova estraro de UEA devus esti pli bona ol la nuna. Tamen mi ne volus ŝanĝi samtempe ĉiujn ĉar ankaŭ la nuna estraro jam komencis lerni sian metion. Osmo Buller estus la plej taŭga, sed li eĉ pli utilas en la CO. Mark Fettes estus brila, se li nur pretus kandidatiĝi, ankaŭ pluraj aliaj eksaj laborantoj de CO, kiel Nikola Rašić kaj István Ertl estus bonaj.

- Mi mem ne kalkulas min inter la unuavicaj kandidatoj por la estraro. Tamen, ĉar mi opinias ke la nuna estraro malbone laboras, mia devosento fakte devigus min akcepti la taskon por provi fari tion pli bone. Mi kompetentas pri informado kaj iom pri kulturo, do tiuj povus esti miaj taskoj. Sed kiel jam dirite, mi ne kalkulas min inter la kandidatoj, sed en certaj cirkonstancoj certe pretus akcepti iun postenon.

Kiun aŭ kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vin mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?

El la nunaj kandidatoj István Ertl estas mia preferato, la aliajn mi konas malpli bone.

La retpaĝo de Jukka Pietiläinen


Reen al la ĉefpaĝo