Komentas Trevor Steele kaj Nikola Rašić

Ni petis la ĝeneralan direktoron de la Centra Oficejo komenti la demision de Nikola Rašić. Poste ni petis s-ron Rašić komenti la eldiraĵojn de la ĝenerala direktoro.

Libera Folio: S-ro Steele, kiel vi komentus la demision de la Konstanta Kongresa Sekretario Nikola Rašić?

Trevor Steele: Nikola jam volis foriri dum jaroj.

Nikola Rašić: Jes, tio estas konata. La vera demando tekstas: Kial? Kaj la preciza tempumo estas dum la lastaj du jaroj. Kun la tempo tiu deziro nur kreskis. Estis ankaŭ motivoj kaj homoj kiuj konvinkadis min resti. Ne facilas fari tian decidon, kaj oni ofte hezitas.

Trevor Steele: Lia foriro tute ne surprizas.

Nikola Rašić: La ĝenerala direktoro estas unu el nemultaj nesurprizitaj. Mi ne miras. Mi nur miras ke la prezidanto estis ŝokita, vicprezidanto same kaj la ĝenerala sekretario ne malpli. Mi ankau miras ke en la cirkulero al oficistoj li skribis ekzakte la malon. Mi citas Trevor Steele: "Multo okazas. Unuavice estas la demisio de Nikola, kiu certe surprizis ankau min. Ni ĉiuj deziru al li feliĉon kaj sukceson en ĉio, kion li estonte faros." (Dato: la 7-a de aprilo). Intertempe li ŝajne malsurpriziĝis.

Kial Trevor ne diru kiel okazis ke li estis la lasta kiu eksciis pri mia demisio, kvankam li estis unua informita? Li eĉ ne legis mian demision! Tio klarigas ke li estis surprizita nur post ĝia legado. Sed tio ŝajne estas iom lieska rilato al la poŝto ĝenerale.

Trevor Steele: Li eĉ petis maldungon antaŭ nelonge. Sendube la temo "eventuala translokiĝo de la CO" maltrankviligis lin.

Nikola Rašić: Kio "maltrankviligis" min, kaj ĉiujn oficistojn, estis personaj intervjuoj kun la ĝenerala direktoro dum kiuj li informis nin ke la translokiĝo al alia urbo kaj lando jam estas praktike decidita, kaj li enketis ĉu mi pretus translokiĝi. En tia kazo mi rajtas rifuzi kaj ricevi privilegiojn de senlaboruloj. Tial mi petis ke li prefere maldungu min tuj, por ke mi havu tempon reorganizi mian propran vivon. Li rifuzis tion kaj komentis ke mi rajtas maldungiĝi kiam ajn. Mi komentis ke tio povas havi seriozajn konsekvencojn ĉar tiam mi povus foriri vere kiam ajn, eĉ en momento kiam tio tute ne konvenas al la Asocio. Li ripetis sian frazon tiam.

Tial li, do, ne estas surprizita, sed verŝajne kontenta pri mia demisio. Se estas iaj laborkonsekvencoj de mia demisio, ili kuŝas ce la direktoro, kaj li certe havas planojn kiel solvi tion. Tio trankviligas min ĉe mia foriro.

Libera Folio: Multaj membroj certe supozos, ke temas pri laŭvica persona konflikto. Kiu estas via impreso pri la kialo de la ripetaj demisioj?

Trevor Steele: Mi ne konas la plej profundajn kialojn de la sola demisio, kiu okazis dum mia periodo ĉi tie (la aktuala).

Nikola Rašić: Mi ne komprenas kion signifus "plej profundaj kialoj". Ili ja estas tre simplaj kaj konkretaj, kaj mi kredas ke tiujn Trevor tute bone konas, sen neceso supozi ion pri ili.

Trevor Steele: Mi havas supozojn, sed tiuj estas konfidencaj inter Nikola kaj mi.

Nikola Rašić: Mi ankaŭ ne konsciis ke inter ni estas ajnaj konfidencaĵoj. Mi traktis kun li nur pri la funkciado de la oficejo kaj kongreso, do publikajn temojn de publika intereso. Estas absolute neniu konversacio au dokumento au mesaĝo kiun mi konsideras konfidenca en niaj rilatoj. Kaj ekzistas absolute nenio kion mi devus kaŝi. Estas ankaŭ tre malmultaj aferoj kiujn aliaj kolegoj ne povus konfirmi, se ili atestis aŭ konis la fonon.

La insinuo pri kvazaŭ konfidencaj kialoj estas ke li scius ion kion li ne rajtus malkaŝi, kvazaŭ pro mia propra intereso, do tamen ia sekreta fono. Li bone scias ke mi alergias je sekreteco en publikaj funkcioj en publika organizo. Oni ne forgesu ke la unua elestrara komento pri mia demisio estis simpla mensogo, verŝajne ne tute malintence farita, aŭ rezulto de manipulado per misinformoj. Post kontrolo la koncerna estrarano retiris siajn vortojn kaj dementis sin mem. Insinuo pri kvazaŭa konfidenceco estas nur plia provo en tiu direkto.

Ĉiuj scias ke mi estas persono rekta ĝis indiskreteco, pri mi mem kaj pri la aliaj.

Trevor Steele: Pri tiuj antaŭaj (de Osmo, Pasquale, István) la kialoj estas publike konataj.

Nikola Rašić: Mi deziras nenion malpli pri miaj motivoj.

Libera Folio: La antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, karakterizis la nunan situacion de UEA kiel pli seriozan ol la krizo post la eventoj en Hamburgo 1973. Kion vi opinias?

Trevor Steele: Tute ne. La situacio estas multe pli trankvila ĉi tie, ol eksteruloj probable supozas.

Nikola Rašić: Interese ĉar la internuloj neniel supozus ke tio veras. Al mi ŝajnis ke ili scias tion kaj ke Trevor tre bone scias tion. Tie kuŝas la fono de mia demisio. Au ni simple havas malsamajn ideojn pri trankvilo.

Trevor Steele: La oficistoj, kiuj demisiis antaŭ kelka tempo, ne povis kunlabori kun la estraro pro kialoj, kiujn mi konas. Mi mem ne estis rolanto en tio, kaj mi ne havas problemojn kun la nuna estraro. Kvankam mi tre alte estimas Osmon kaj la foririntajn, mi ne kredas, ke estas sencohave daŭre "analizi" la bedaŭrindajn eventojn de antaŭ kelka tempo. Ni metu ilin malantaŭ nin. Oni ja kritikas min pri tio, sed mi ne heredis tiun batalon, kaj ne intencas permesi al ĝi stumbligi nian provon konstrui novan oficistaron ne plu bruligitan de la pasintaĵo.

Nikola Rašić: Mi audis similan juĝon de aliaj movadaj gvidantoj kaj mi konsentas [kun Osmo Buller]. Post Hamburgo venis forta estraro kiu havis klaran celon kion ili volas kaj havis plenan subtenon de la Centra Oficejo. Estis tiam iom da turbulenco ĉe la membraro sed baldaŭ la fido estis grandparte regajnita. Nun ĉio estas praktike inverse kaj do pli malfacile.

Mi neniel komprenas kion la foririntaj kolegoj havas por fari ĉi tie. Tiu temo neniel rolas en tiu ĉi rakonto pri la nunaj problemoj. La vero estas ke ili lasis perfektan ordon malantaŭ si kaj ke necesis nur daŭrigi. Kaj la vera demando estas ĉu oni tion faris? Se ne, tio ne estas kulpo de antaŭuloj sed demando por ilia posteulo. Do, vere oni lasu la pasintecon, kvankam mi persone kredas ke oni ne tauge fermis tiun ĉapitron. Sed tio estas alia temo.

Libera Folio: Kion devus laŭ vi nun entrepreni la estraro por normaligi la situacion de la asocio?

Trevor Steele: Esti pacienca.

Nikola Rašić: Anstataŭ pacienci la Estraro kaj la ĝenerala direktoro devis simple FARI.

Pacienco sencas se oni scias kion oni atendas, kiam ĝi venos, kiu ĝin faros, por kiu, kial kaj kiel. La membroj verŝsajne ŝatus scii respondojn al tiuj bazaj demandoj.

Oni versajne iam faros tian komparan analizon kaj prezentos la rezultojn.

Trevor Steele: La situacio ne estas "malnormala" malgraŭ la bruo, eĉ se ĝi foje streĉas ankaŭ miajn nervojn.

Nikola Rašić: Pri tio ni tre malsamopinias, sed mi kredas ke Trevor ne vidas la malnormalecon de la situacio. Tie ja kuŝas la problemo.

Trevor Steele: Fakte la enmiksiĝoj de eksteruloj, kiuj ne povas bone koni la situacion, estas aldona problemo.

Nikola Rašić: La demando en demokratia organizo estas la difino de eksterulo. Ekz. la komitatanoj, delegitoj, perantoj, membroj ...

Cetere, multe pli detrua estas la enmiksiĝo de internulo kiu ne konas la situacion. Des pli se oni konfidas al li gvidi la strukturon kiun li ne konas.

Libera Folio: Kia estas la rolo de la komitato en la nuna situacio?

Trevor Steele: Same pacienci.

Nikola Rašić: Mi dirus ke la komitato ĝuste devus pli aktivi kaj roli.

Libera Folio: Kiel laŭ vi ŝanĝiĝis la direkto de la asocio dum la nuna estraro?

Trevor Steele: Mi ne scias.

Nikola Rašić: Tion mi plene kredas.

Trevor Steele: Mi neniel rilatis al la organizo antau mia alveno en 2002, kaj mi ne vidas grandajn problemojn en la nuna direkto.

Nikola Rašić: Ne konante oni ankaŭ ne povas kompari. Ankaŭ tie kuŝas unu el la kernaj klarigoj de la situacio.

Libera Folio: Kiuj estas la fortoj kaj malfortoj de la nuna UEA?

Trevor Steele: Manko de membroj, evidente, sed mi ne kredas, ke tio rilatas al la personaro de la estraro au oficistaro krom en kelkaj malmultaj kazoj.

Nikola Rašić: Ĉu mi komprenu ke manko de membroj estas nia forto?

De kie oni povas scii kial la membroj fuĝas? MI proponis al la direktoro fari enketon pri tio. Mi ankoraŭ pretas fari tion aŭ invitas la aliajn nepre plenumi tiun taskon.

Trevor Steele: Kiam mi estis "normala esperantisto", la personaro de la gvidorganoj estis same egala al mi kiel al ĉiuj miaj konataj esperantistoj. La veraj problemoj estas ligitaj al la manko de evidenta progreso en la mondo g'enerale. Ial tia situacio kontribuas al internaj kvereloj, kiuj atingas nenion pozitivan.

Nikola Rašić: Mi ne vidas kiel la situacio en la mondo kontribuus al internaj kvereloj. Kiuj kvereloj, cetere?

Kvankam oni ne scias oni aludigas ke la problemoj tamen ne havas ian internan kaŭzon. Antaŭ ol havi fidindajn informojn pri tio mi ne kurus fari konkludojn, kvankam ankau mi supozas ke la ĝeneralaj evoluoj ja certagrade influas. Sed tiu situacio ne estas nova kaj por ĝi oni devas prepari respondojn en formo de kontraŭagoj kaj strategio. Se la situacio malfavoras al Esperanto ni ne devas simple rezignacii se demandi nin kion fari kaj fine fari ion. Sed pri tio mankas analizo kaj plano.

Libera Folio: Ĉu la funkciado de la asocio suferus, se estus realigitaj la planoj de la estraro malfondi la oficejon en Roterdamo, dispartigi ĝin kaj movi la pecojn al diversaj urboj?

Trevor Steele: Ankaŭ mi pripensis ion similan, sed konkludis, ke estus fiasko. Oni dependus de amaso de volontuloj en diversaj lokoj, kiuj venus kaj irus, baldaŭ ne scius, kion faris la antaŭuloj, agus sen kunordigo inter si - kaj fine oni decidus refoje havi organizan centron - do iun version de la nuna.

Nikola Rašić: Nun estas tempo ke mi ŝokiĝu kaj ankaŭ miaj kolegoj, verŝajne. Tiu opinio estas evidente de hieraŭ. Ĉar de pli frue kelkaj el la oficistoj memoras ke la ĝenerala direktoro diris ke unu el liaj ĉefaj ambicioj estas transloki la oficejon. Li aktive enketis kaj argumentis por translokiĝo kaj splitiĝo, prezentis kelkajn ideojn al ni ĉiuj kaj kredigis ke tio estas la tre verŝajna scenaro de evoluo.

Tio kauzis sufiĉe ŝtormajn situaciojn kaj mi miras ke li parolas pri trankvila situacio. Mi nun neniel povas konjekti ĉu li parolas pri si mem, lau la nuna opinio, au kiel ĝenerala direktoro kiu prezentas sian programon. En tiu lasta kazo mi supozas ke ĝi kongruas kun la politiko de la Estraro.

Kaj mi diru fine ke la oficistoj NENIEL oponis al la translokiĝo mem, sed plendis pro svageco de planoj kaj manko de profunda analizo de la diversaj facetoj. La oficistoj reagis al tio per detala studo kie ili konsilas diversajn tute praktikajn aferojn, sed ne vere kontraŭas la translokighon. Ili povos kritiki la planon nur kiam ili vidos ĝin.

La oficistoj ja kritikis splitigon de la servoj al diversaj lokoj kaj landoj, pro pure organizaj kialoj kaj la metodon de la planado.


reen al la ĉefpaĝo