Lasta ĝisdatigo: 16.9.2003

Birthe Lapenna:

"Komplotintoj plu gvidas UEA-n"

S-ino Birthe Lapenna afable disponigis al Libera Folio la artikolon de sia forpasinta edzo Ivo Lapenna kun la titolo "Esencaj kaŭzoj de mia eksiĝo". Jen ŝia enkonduko al la teksto. Komentoj al la artikolo de Ivo Lapenna kaj la enkonduko de Birthe Lapenna estas bonvenaj retpoŝte.

La krizo de UEA komenciĝis jam komence de la 70'aj kun la kulmino dum la Hamburga Universala Kongreso de Esperanto, 1974. Estas rimarkinde, ke la tiamaj komplotintoj tuj troviĝis inter la gvidantoj de UEA, kaj ke ili ankoraŭ estas gvidantoj de ĝi. Restas ankaŭ la sama censurado de la revuo "Esperanto", kiel ili tiam enkondukis. Pro tio la Adiaŭa Parolado de Ivo Lapenna, mia edzo, "Esencaj Kaŭzoj de mia Eksiĝo", neniam estas publikigita krom en la hispana bulteno "Boletin", kiu restis lojala kaj plene subtenis Ivo Lapenna.

Estas klare, ke la nuna krizo de UEA estas rekta sekvo de 1974. Tial mi sentas, ke venis la momento publikigi tiun gravegan historian kaj informriĉan artikolon, esenca kaj por la tiamaj kaj por la pli novaj esperantistoj.

La plej bona pruvo de la unikeco de Ivo Lapenna estas, ke 29 jarojn post 1974 kaj 16 jarojn post lia forpaso la gvidantoj de UEA ankoraŭ klopodas bremsi kiun ajn pozitivan mencion pri li, sed volonte disvastigas falsaĵojn, kiel ekzemple en pamfleto, kiu aludas esti kvazaŭ "historio" de UEA, kaj en la "nekrologo" de Ulrich Lins en la revuo "Esperanto", 1988. Tiun artikolon la relative novbakita esperantisto, Ziko M. Sikosek, permesas al si nomumi "biografio pri Ivo Lapenna", "Esperanto", Julio-aŭgusto 2003, "Persone", p. 163. La sama Sikosek aliloke negative kritikas ne nur Ivo Lapenna, sed fakte ĉiujn forpasintajn signifoplenajn gravulojn. Nuntempe li trovis okupon en la C.O. de UEA.

En 2001 aperis la monumenta libro "Memore al Ivo Lapenna", red. Prof. D-ro Carlo Minnaja. Kontribuoj de 29 konataj esperantistoj. La malfrua recenzo en la revuo Esperanto" ne estis pozitiva. La recenzisto trovis la unuopajn kontruaĵojn tro laŭdaj.

Ĵus aperis du kompaktdiskoj kun paroladoj/prelego de Ivo Lapenna. En UEA troviĝas bobenoj, profesie faritaj dum la UK-oj, interalie kun ĉiuj Festparoladoj de Ivo Lapenna. Antaŭ longe kaj multfoje mi petis, ke UEA mem produktu kompaktdiskojn kun tiuj Festparoladoj, aŭ ke ĝi pruntu al mi la koncernajn bobenojn. Ĝis nun nenio okazis, kaj - la tempo pasas.

Birthe Lapenna

Legu la artikolon "Esencaj Kaŭzoj de mia Eksiĝo".

Foto: Biblioteko Hector Hodler


reen al la ĉefpaĝo