Lasta ĝisdatigo: 20.11.2003

Malĝustaj kotizoj en revuo Esperanto

En la oktobra numero de la oficiala organo de UEA devis aperi la kotizoj de la asocio por la venonta jaro. Laŭ estrarano Andrej Grigorjevskij, la fideluloj kiuj tuj rapidis pagi sian membrokotizon laŭ la nova tabelo ricevos rabatitan membrecon. Anstataŭ la ĉi-jara tabelo la revuo reaperigis la kotizojn por la jaro 2003.

En mardo, la 11-a de novembro, la Centra Oficejo de UEA dissendis al ĉiuj perantoj retpoŝtan averton, laŭ kiu la kotiztabelo en la ĵus aperinta oktobra numero estas malĝusta. Ĝustigita tabelo aperos en la novembra numero de la revuo, informas la Centra Oficejo.

La perantoj de UEA ja jam pli frue ricevis la validan kotiztabelon rekte de la Centra Oficejo, sed sendube la apero de malĝusta kotiztabelo en la oficiala revuo de la asocio konfuzos multajn membrojn kaj perantojn. Ne ĉiuj perantoj kaj precipe ne ĉiuj membroj havas aliron al interreto, kaj ne ĉiujn la informo pri la katastrofa eraro atingos ĝustatempe. Oni povas antaŭvidi, ke la jam granda laborŝarĝo de la Centra Oficejo kaj de la perantoj pliiĝos pro la multaj mispagoj, kiujn kaŭzos la publikigo de malĝusta tabelo.

La redaktoro de revuo Esperanto, Stano Marček, konfirmas ke en la oktobra numero li aperigis la pasintjaran liston de kotizoj:

- Ĉar mi ne ricevis novan kotiztabelon, mi represis la lastan. Tia estas la kutimo: la redaktoro ĉiam prenas la lastajn kotizojn, prezojn, datojn kaj tiel plu, ĝis li ricevas la novajn...

Tamen estas iom mirinde, ke la redaktoro ne rimarkis la mankon de aktualaj informoj. Ja li ĉeestis la estrarkunsidon, kie oni diskutis la nepran neceson altigi la kotizojn. Same li ĉeestis la kunsidon de la komitato en Gotenburgo, kie estis farita la fina decido pri la altigo de la baza kotizo de UEA.

Sendube la malĉeesto de la redaktoro en la Centra Oficejo ĝenas la interŝanĝon de informoj, sed laŭ Stano Marček pri la eraro kunkulpas ankaŭ aliaj:

- La oktobran revuon provlegis en Roterdamo nia tre atenta kaj sperta multjara provleganto, la provlegaĵon (kun tiu tabelo) ricevis pluraj homoj en la CO kaj la estraro. Bedaŭrinde neniu rimarkis la eraron. La novan kotiztabelon mi ricevis nur fine de oktobro, kiam la oktobra numero estis jam ĉe la legantoj. Mi sincere bedaŭras tion.

Krom la letero sendita al la perantoj, UEA ĝis nun silentis pri la publikigo de la erara tabelo. Tamen, post kiam Libera Folio levis la demandon, estrarano Andrej Grigorjevskij anoncis, ke fruaj pagantoj "kiel kutime" ne devos krompagi "kaze de kotizŝanĝoj". Laŭ li UEA momente havas 94 membrojn, kiuj pagis laŭ la malnova kotiztabelo.

Ni turnis nin al Andrej Grigorjevskij por ekscii, kiam ekvalidos la ĝusta kotiztabelo. Laŭ li, eblas rapide pagi kaj ankoraŭ ricevi rabatitan membrecon.

- Temas pli-malpli pri la ĝenerale akceptita normo, ke novaj kotizoj (leĝoj, regularoj kaj simile) ekvalidas ekde la momento de la publikigo (sed ne ekde la momento de la akcepto de la interna decido pri ili). La nova kotiztabelo aperis en la novembra numero de la revuo Esperanto. Tio signifas, ke proksimume ekde ĝia liveriĝo al la abonantoj validas la novaj kotizoj. Tia traktado de la demando estis akceptita de la estraro, ne estas nur mia opinio.

Ĉar la novembra revuo ankoraŭ dum longa tempo ne atingos ĉiujn membrojn, oni supozeble povos aliĝi laŭ la malnova kotizo almenaŭ ĝis la mezo de decembro. Ni turnis nin al la plej bona fakulo pri la kotiza sistemo de UEA, la antaŭa ĝenerala direktoro Osmo Buller, por ekscii, ĉu tia aranĝo vere estas "kiel kutime".

- Estas "kiel kutime", ke la CO akceptas venontjaran kotizon laŭ la aktuala tarifo, se la nova ankoraŭ ne estas anoncita. Estas ankaŭ silenta kutimo akcepti kotizojn laŭ la tarifo de la kuranta jaro ĝis la jarfino, ĉar ebla plialtigo normale estas malpli granda ol la kostoj pro ekstraj korespondado kaj administrado, diras Osmo Buller.

Tamen laŭ Buller ĝuste en la nuna jaro estus aparte maltaŭge doni multajn rabatojn. Aparte malfeliĉa estas laŭ li la apero de malĝusta kotiztabelo en revuo Esperanto, ĉar tio kreas grandan konfuzon.

- Ĉi-foje la plialtigo de la kotizo estas nekutime alta. La baza kotizo, t.e. MA por Nederlando, laŭ kiu oni kalkulas la aliajn kotizojn, plialtiĝis de 50 al 54 eŭroj, ĉar por la nuna jaro la Komitato ne aplikis sian malnovan decidon ĝustigi ĉiujare la kotizojn laŭ la inflacio en Nederlando. Oni esperis haltigi la membrofalon, sed tio ne okazis kaj rezultis la neceso enkalkuli en la kotizojn por 2004 inflacion de du jaroj.

- Kio tamen estas ĉio krom kutimo, estas apero de malĝusta kotiztabelo en la oktobra "Esperanto" kaj de ĝusta en la novembra. Tio kreas grandan konfuzon. La CO ricevos pli da nesufiĉaj kotizpagoj ol kutime. Antaŭe ekz. MJ-membro povis en decembro pagi laŭ malnova tarifo, kiun li trovis en la Jarlibro, ĉar kiel MJ li ja ne ricevis la revuon. Tiaj kazoj tamen ĉiam estis neglektinde malmultaj. Ĉi-jare la CO estos antaŭ dilemo, kiam ĉi-jara Membro-Abonanto rekotizos laŭ ĉi-jara tarifo, eĉ kiam li estos ricevinta ankaŭ la novembran revuon kun la ĝusta tarifo. Diferenco de 4 eŭroj ne estas neglektinda. La konfuzo, kiun mi menciis, kompreneble ĝenos ankaŭ la perantojn de UEA-kotizoj.

Silenti pri la eraro laŭ Buller ne forigas ĝin, sed male pliigas la kaoson.

- Por minimumigi la sekvojn de la problemo, necesas fari kiel eble plej grandan bruon pri ĝi, eĉ se tio estas iom embarasa. Ne sufiĉas publikigi la ĝustan kotiztabelon, sed necesas laŭte kaj grandlitere anonci, ke la oktobra tabelo estas erara kaj malvalida. Mi ĝojas, ke Libera Folio jam faris sian parton. Mi mem antaŭe ne konsciis pri la erareco de la oktobra tabelo, ĉar kiel dumviva membro mi ne bezonis studi ĝin.

Ĉi-sube ni publikigas la ĝustan kotiztabelon de UEA por la jaro 2004.


KOTIZTABELO DE UEA POR 2004

Lando/valuto MG MJ(-T) MA(-T) SA Kto SZ
Aŭstralio/dolaro 15 37 92 55 33 184
Aŭstrio/eŭro 9 22 54 34 20 108
Belgio/eŭro 9 22 54 34 20 108
Brazilo/eŭro 5 11 27 16 10 54
Britio/pundo 6 14 36 23 14 72
Bulgario/eŭro 5 11 27 16 10 54
Ĉeĥio/krono 190 480 1200 720 430 2400
Danio/krono 65 160 400 255 155 800
Finnlando/eŭro 9 22 54 34 20 108
Francio/eŭro 9 22 54 34 20 108
Germanio/eŭro 9 22 54 34 20 108
Greklando/eŭro 9 22 54 34 20 108
Hispanio/eŭro 9 22 54 34 20 108
Hungario/forinto 1400 3600 9000 5400 3200 18000
Irlando/eŭro 9 22 54 34 20 108
Islando/eŭro 9 22 54 32 19 108
Israelo/eŭro 7 17 43 26 16 86
Italio/eŭro 9 22 54 34 20 108
Japanio/eno 1100 2800 7000 4200 2500 14000
Kanado/dolaro 13 33 82 49 29 164
Nederlando/eŭro 9 22 54 34 20 108
Norvegio/krono 70 180 450 270 160 900
Nov-Zelando/dolaro 17 44 109 65 39 218
Pollando/eŭro 5 11 27 16 10 54
Portugalio/eŭro 9 22 54 34 20 108
Rusio/eŭro 5 11 27 16 10 54
Slovakio/krono 220 540 1350 810 490 2700
Svedio/krono 80 200 490 310 185 980
Svislando/franko 13 32 85 50 30 168
Usono/dolaro 10 24 60 36 22 120
TARIFO A/eŭro 6 14 36 22 13 72
TARIFO B/eŭro 5 11 27 16 10 54
ALIAJ LANDOJ: Luksemburgio laŭ Belgio, San-Marino laŭ Italio, Liĥtenŝtejno laŭ Svislando.
TARIFO A: Honkongo, Korea Resp., Malto, Singapuro, Sud-Afriko, Tajvano.
TARIFO B: Ĉiuj ceteraj landoj ne jam menciitaj.

reen al la ĉefpaĝo