30.12.2003

Komitatanoj gratulegas:

”Pruvita sperto, profesieco kaj sindono”

La kutime letargia diskutejo de la komitato de UEA mirinde vigliĝis post la informo pri la elektiĝo de Osmo Buller kiel ĝenerala direktoro de UEA. Amaso da komitatanoj deziris esprimi sian ĝojon pro la decido de la estraro, kaj gratuli la elektiton. Gratuloj dum la lastaj tagoj amasis ankaŭ en la diskutejo ”uea-membroj”, eĉ tiom, ke oni proponis fondi apartan retpoŝtan liston por gratuloj. Jen kelkaj citaĵoj el la komitata listo.


La plej bona novaĵo de la lastaj du jaroj! Koregajn gratulojn al Osmo! Reveno de tiom da sperto, kvalifiko kaj energio esperigas pri baldaŭa mildigo de la krizo kaj eĉ pri rekresko. Krome, kiel mi jam skribis antaŭ kelkaj tagoj, kiam la afero ankoraŭ ne estis certa, la reveno de Osmo Buller estos akceptata de plimultaj membroj de nia Asocio kiel bona signo pri repaciĝo inter niaj gviduloj, kaj Zagrebo ne lasos similan traŭmaton kiel Hamburgo, kun kiu kelkaj ŝatas kompari gin.

Bonan revenon!

Aleksander Korĵenkov


Bonan revenon Osmo kaj bonan laboron por la estonteco de UEA.

Laura Brazzabeni
komitatano A italio


Koran gratulon al Osmo pro lia elektiĝo kaj al la estraro pro la kuraĝo elekti lin. Tiu elekto certe estas bona bazo por refortigo de UEA.

Christian Darbellay
komitatano A por Germanio


Dankon koran al Osmo pro lia preteco reveni al CO.
Dankon al la estraro pro la fido reakcepti lin.
Dankon al Trevor pro grava laboro en la tempo de krizo.

Spomenka Štimec


Mi deziras gratuli la Estraron de UEA kaj la reelektitan Ĝeneralan Direktoron Osmo Buller pro la kuraĝa decido fermi la pasintan periodon de konfliktoj kaj turni sin al estonto promesanta ege bezonatan akordigitan kunagadon. Eble iuj tiel agnoskas siajn erarojn - ankaŭ tio fojfoje bezonatas ĉar eraroj ne eviteblas, sed nun tio ne plej gravas.

Specialan dankon meritas la foriranta Ĝenerala Direktoro Trevor Steele, kiu estis sufiĉe kuraĝa por okupi la malfacilan postenon en la malfacilega periodo ĝis brulantaj kapoj kaj konfliktpasioj malvarmiĝis kaj prudento venkis.

Grava estas la deklaro el la estrara komuniko, subskribita de la Estrarano pri financo kaj admistrarado kaj de la Prezidanto, pri la reciprokaj promeso kaj fido de Osmo Buller kaj Estraro rilate al harmonia organiza laboro kaj senkondiĉa antaŭenigo de UEA kaj la Esperanto-movado. Jam temp' estis! Mi volas akcepti ĝin kun plena fido, kaj mi bone memoros ĝin. Kaj mi akceptas ĝin kiel plej belan Novjaran donacon de la Estaro kaj Ĝenerala Direktoro al UEA kaj la membraro. Dankon!

Radojica Petrović


La ĵus ricevita novaĵo estas eble la plej ĝojiga el ĉiuj novaĵoj ricevitaj en la Komitata Listo ekde somero 2001! Gratulojn al ĉiuj postenuloj (Ans, Renato, Trevor kaj ĉiuj aliaj) kaj al Osmo, kiuj sukcesis superregi kaj preterlasi la konfliktojn, amarajn memorojn kaj bagatelaĵojn kaj direkti la kapojn nur antaŭen!

Josef Ŝemer
Komitatano de UEA kaj Prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo


Karaj gekomitatanoj, ankaŭ mi deziras esprimi mian ĝojon pro la bela novaĵo! Repaciĝo, toleremo, espero kaj persisto estas ingrediencoj kiuj kun bona volo povas movi montojn. Tion ni plu esperu de nia estraro kaj de Osmo Dankon al ĉiuj pro tiu ĉi decido kaj aparte al Trevor kiu tenadis la torĉon en malfacilaj cirkonstancoj.

Maritza Gutiérrez
A-komitatano
Prezidantino de Kuba E-Asocio


Gratulon kaj dankon al la Estraro, kaj al Osmo! Estos bone rehavi liajn manojn sur la stirilo de UEA.

Vilĉjo Harmon
Ĉefdelegito, Usono


Mi sendas korajn gratulojn al Osmo Buller kaj al la estraro de UEA por la saĝa decido, kaj dankon al Trevor Steele por lia ĝisnuna sindona laboro! Dana Esperanto-Asocio deziras prosperan 2004!

Ileana Schrøder


Mi aliĝas al gratuloj al Osmo BULLER pro la nomumo al la plej alta posteno de UEA-oficejo kaj dankoj al la nuna ĝenerala direktoro Trevor STEELE.Sendube, Estraro de UEA faris kuraĝan, sed tamen ĝustan decidon.

Povilas JEGOROVAS
Litova Esperanto-Asocio


Mi esprimas mian koran gratulon al s-ro Osmo Buller, kiun mi bone konas, samtempe ni ankaŭ devas sincere danki s-ron Trevor Steele pro lia faro en la CO de UEA.

Wu Guojiang
komitatano B de UEA


Prave kaj juste sekvis multaj gratulaj kaj subtenaj mesaĝoj al la estraro kaj al Osmo - ĝi estas pozitiva paŝo, kiu restarigas ĉe la stirilo de la asocio personon kun pruvita sperto, profesieco kaj sindono. Supozeble tio ne estis facila decido, nek por Osmo nek por la Estraro, sed la prefero de la bono por la asocio al personaj amaraj sentoj el la pasinteco estas gratulinda.

La kombino de profesieco, sperto kaj harmonia kunlaboro certe promesas stabiliĝon kaj progreson al la asocio, kaj estas bela donaco por la novjaraj festoj.

Amri Wandel


reen al la ĉefpaĝo