3.2.2004

La elektoj en UEA:

Corsetti pretas rekandidati

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, principe pretas rekandidati por prezidanteco aŭ ajna alia posteno en la estraro de UEA, precipe nun kiam Osmo Buller revenos al sia posteno en Roterdamo, li diras en nia ekskluziva intervjuo. Li tamen miras, kial tiaj "flankaj aferoj" kiel la estraro tiom interesas Liberan Folion. Li aliflanke ne kandidatos por B-komitataneco en la baldaŭaj elektoj.

Proksimiĝas la limdato por kandidatiĝo en la elekto de komitatanoj B. Ni petis la prezidanton de UEA rakonti, kion li opinias pri demokratio en UEA kaj la rolo de la nunaj elektoj en tiu demokratio. Renato Corsetti ne sentas gravan diferencon inter la Esperanto-movado kiel tuto kaj Universala Esperanto-Asocio:

- La Esperanto-movado, aŭ UEA se vi volas, estas aro da tre malsamspecaj homoj disigitaj inter si en la tuta mondo. Do, ĉe ni demokratio verŝajne signifas ke oni devas doni al ĉiu el ili la eblecon influi la ĝeneralajn decidojn, esti reprezentataj en la suverena komitato. En tiu senco la elekto de B-komitatanoj estas unu parto de la ĝenerala procedo, kiu formas la komitaton. B-komitatanoj reprezentas la individuajn membrojn. Aliaj reprezentas la asociajn membrojn.

Laŭ Corsetti UEA faras ĉion necesan por kuraĝigi membrojn kandidati kaj voĉdoni en la elektoj.

- Ni faras tion, kio estis ĉiam farita. Ni anoncas en la revuo, kaj nuntempe ankaŭ rete. Post la sendo de la voĉdoniloj oni ankoraŭ anoncos en la revuo kaj rete.

Tamen UEA fakte ĝis nun ne faris gazetaran komunikon pri la nomumado de la B-kandidatoj. Pri reta diskonigo de la afero okupiĝis aliaj, interalie Libera Folio.

Antaŭ la pasintaj elektoj okazis en la komitata retpoŝta listo granda diskuto pri la signifo kaj rolo de la individuaj membroj, landaj asocioj kaj nemembroj en UEA. Renato Corsetti tiam akcentis la rolon de la landaj asocioj kaj opiniis la individuajn membrojn malpli gravaj el la vidpunkto de la movado. Jen kion skribis Corsetti tiam:

- Mi ne havas fortan opinion pri la problemo de la B-komitatanoj, kaj mi pretas akcepti tion, kion la komitato decidos. Aliflanke, mia manko de forta opinio ĉefe fontas el la manko de kompreno pri la rolo de B-komitatanoj kaj ankoraŭ pli grave de la individuaj membroj. La landaj asocioj, laŭ mi, bone aŭ malbone estas la instancoj, kiuj certigas la pluvivon de la esperantlingva komunumo. Ili estas la portantoj de Esperanto al la mondo. La individuaj membroj estas homoj, kiuj finance subtenas la asocion, pagas siajn kotizojn kaj ricevas servojn pli multekostajn ol tio, kion ili pagas.

En la tiamaj diskutoj li ĝenerale estis sufiĉe eksplicita pri la pligraveco de landaj asocioj kaj aligitaj membroj super individuaj membroj. Nun kiel prezidanto li pro ofico estas malpli kategoria en siaj eldiroj:

- Ne estas vero, laŭ mia memoro, ke mi iam ajn opiniis la individuajn membrojn malpli gravaj. Tio verŝajne estis redirita de homoj, kiuj intence volis misinterpreti min. Mi diru klare: laŭ mi en nia movado oni povas okupiĝi pri tri (iom tro skeme) aferoj: produkti esperantistojn (informado kaj instruado), produkti servojn (inkluzive de literaturo) por esperantistoj (utiligado), uzi la servojn ekzistantajn.

- Mi juĝas esperantistojn nur laŭ ilia kontribuo al la movado kaj neniam laŭ tio, ĉu ili estas individuaj membroj, asociaj membroj aŭ eĉ nemembroj. Ĉiutage mi traktas kun dekoj da esperantistoj en la tuta mondo pri konkretaj aferoj farendaj, sed mi neniam eĉ scias al kiu kategorio ili apartenas. Ekzemple en la lastaj tagoj mi kontaktis kun du esperantistinoj, kiuj estas farantaj mirindan laboron por Esperanto en Paragvajo. Mi pensas ke unu el la du estas asocia membro kaj la alia eĉ nemembro. Kaj do? Hodiaŭ mi ricevis mesaĝon de irana esperantisto, kiu instruas Esperanton en taĝika universitato. Povus esti ke li estas membro pro fondaĵo Canuto, sed eĉ ne venis al mia kapo la ideo demandi min pri tio. Gravas ke lia kurso estu sukcesa.

- Same kiel la individuo ankaŭ la landaj asocioj varias inter si: kelkaj estas tre aktivaj kaj tre bonaj, kelkaj estas malaktivaj. Ĝenerala juĝo estas tre malfacila. Cetere la individuaj membroj, ĝenerale, estas la bazo ankaŭ de la landaj asocioj (almenaŭ en pagopovaj landoj. En la 7-kapa estraro de Itala Esperanto-Federacio, kiun mi konas persone, ŝajnas al mi, ke ĉiuj estas individuaj membroj.). Iu ajn provo kontraŭstarigi unu grupon al la alia estas artefarita ekzerco de homoj, kiuj ne havas ion pli urĝan por fari.

Renato Corsetti mem ne intencas mezuri sian popularecon inter la individuaj membroj kandidatante por la posteno de komitatano B.

- Nu, vidu, en mia tuta Esperanto-kariero mi neniam estis B-komitatano, sed ĉiam A aŭ C, alivorte mi estis elektita de mia landa asocio aŭ de la komitato mem. Mi ne vere vidas la kialon ŝanĝi nun. Cetere, kandidati por B-komitataneco kiel prezidanto de UEA estus eĉ nedemokratie, ĉar oni havas tiom da spaco en la revuo, ke efektive oni iĝas tre konata. Ĉiukaze, preter la ŝerco, miaj ĉefaj zorgoj estas ne tiom la elektoj, tio estas la kvanto de homoj, kiuj volas iĝi komitatanoj, kiom la kvanto de homoj pretaj iĝi komisiitoj, alivorte labori por la internacia movado. Certe mi daŭre trovas ilin, sed ĉiam pli nur ekster Eŭropo.

Renato Corsetti principe pretas rekandidati por prezidanteco aŭ ajna alia posteno en la estraro de UEA, precipe nun kiam Osmo Buller revenos al sia posteno en Roterdamo:

- Mi povas konsideri rekandidati por iu ajn posteno en la estraro, kvankam estas tro frue por decidi ĉu vere mi rekandidatos, kaj tio dependas ankoraŭ de tro multaj faktoroj. Unu el la pozitivaj faktoroj estas certe la ebleco renovigi la kunlaboron kun la nova-malnova Ĝenerala Direktoro, kun kiu mi samopinias pri vere multaj aspektoj de la movado, malgraŭ tio, kion kelkaj pensas.

- Aliflanke mi demandas min, kial Libera Folio tiom interesiĝas pri tiel flankaj aferoj, ekzemple pri kiuj estos la estraranoj de UEA? Mi scias ke vi nun donos al la tuta afero la titolon: "Renato Corsetti opinias la estraron de UEA flanka afero", sed mi vere demandas min, kial vi ne intervjuas min kaj aliajn pri pli fundamentaj demandoj, ekzemple: kial preskaŭ neniu volas okupiĝi pri varbado de membroj?, kial dum jaroj ni vane serĉas volontulon por kunordigi la kampanjon "Esperanto en aviado"?, kial la membronombro falas en Danlando kaj Nederlando?, kial ne aperas novaj ideoj pri tio, kion oni faru por ligi al la movado la nepagopovajn membrojn, kiuj estas ĉiam pli kaj pli kaj ne nur en la iam nomata tria mondo? kial la plej brilaj aktivuloj ne volas okupiĝi pri disvastigo de Esperanto en, ekzemple, Svedujo kaj Luksemburgo?


Reen al la ĉefpaĝo