24.2.2004

Diplomatio

Flagoj vekas pasiojn

Same kiel UN, ankaŭ UEA malfacile povas kontentigi ĉiujn. Kiam esperantistoj el kontinenta Ĉinio plendis pri la mencio pri Tajvano kiel aparta lando en la oficiala retejo de UEA, la estraro de UEA unue reagis senkomprene, sed finfine decidis provizore forigi ĉiun mencion de Tajvano en la retejo. Tio tamen vekis fortajn reagojn inter eksterlandanoj, eĉ se tajvananoj silentas. Lunde Tajvano denove reaperis en la retejo, sen flago.

Komence de februaro ĉinaj esperantistoj turnis sin al UEA por demandi, kial en la oficiala retejo de UEA en la listo de aziaj landoj troviĝas ankaŭ Tajvano, kiun UN ne rekonas kiel sendependan ŝtaton. Precipe agacis la ĉinajn esperantistojn, ke en la retejo de UEA ankaŭ aperis la flago de Tajvano. La flago kiun nun uzas la tajvana registaro estis la flago de la naciisma registaro de Ĉinio en 1928-1949.

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kaj Andrej Grigorjevskij, estrarano pri informado, unue respondis al la ĉinaj plendoj kun nekompreno. Tamen post kelkaj tagoj malaperis el la retejo de UEA la flago de Tajvano, kaj post pliaj du tagoj Tajvano ne plu estis listigita kiel aparta lando en la retejo.

Jiayou Cui el Harbino, la ĉina esperantisto kiu publike plendis pri la miso en la retejo de UEA, tuj esprimis sian dankon al la estraro de UEA:

- Por Ĉinio vi faris grandan aferon, kiu certe estos registrita en la historion. Ni ĉinaj esperantistoj dankas ĉiujn, kiuj donis al ni subtenon.

Poste tamen aperis plendoj pri tio, ke la informoj pri Tajvano estis metitaj sub la flago de Popola Respubliko Ĉinio, kaj ke tio povas kaŭzi riskojn por tajvanaj esperantistoj. La 19-an de februaro la informoj pri la tajvana Esperanto-movado plene malaperis el la retejo de UEA. Laŭ Andrej Grigorjevskij temas pri provizora solvo de la tikla demando.

Joachim Werdin, kiu antaŭ jardeko loĝis en Tajvano kaj edziĝis al la tiama prezidanto de Tajvana Esperantista Asocio, Wang Chung-yi, opinias ke la provizora decido estis ĝusta. Dum kelkaj tagoj Tajvana Esperantista Asocio estis listigita sub la flago de Ĉina Popola Respubliko, sed tio povus laŭ Werdin esti rekte danĝera por tajvanaj esperantistoj.

- Kio plej gravas, estas la reala danĝero, ke tiun paĝon legus iu, kiu farus denuncon al la polico. Tio jam sufiĉus, por ke la Tajvana polico komencu serĉi esperantistojn kaj eble, se la afero evolus, taksu la Esperantan movadon (kun UEA unuavice) tia, kiu favoras kaj diskonigas la ideon (malamatan kaj batatan en Tajvano), ke Tajvano devas rezigni pri la nuna registaro kaj subiĝi sub la registaron de ĈPR.

Laŭ Werdin, listigi iun ajn organizaĵon Tajvanan sub flago de Ĉina Popola Respubliko aŭ sub la nomo ĈPR estas en Tajvano kontraŭleĝa. Laŭ la Tajvana leĝo uzi nomon aŭ simbolon de ĈPR en iu ajn agado, kiu sugestas, ke Tajvano estas sub regado de la registaro de ĈPR, estas persekutata.

Libera Folio turnis sin al pluraj esperantistoj en Tajvano por ekscii ilian opinion pri la listigo de Tajvana Esperanto-Asocio en la retpaĝaro de UEA, sed ĝis nun ni ne ricevis eĉ unu respondon rekte el Tajvano. Joachim Werdin ne miras pri tio.

- Ankoraŭ ĝis la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento oni persekutis, plej ofte mortigis en Tajvano ĉiujn, kiuj iel ajn esprimos tian ideon [ke Tajvano rezignu pri sia propra registaro]. Mi mem vidis tion, kiam mi estis en Tajvano en 1990. Do, ne miru, ke tajvanaj esperantistoj timas.

Wang Chung-yi, la unua prezidanto de Tajvana Esperantista Asocio, samopinias kun sia edzo.

- Fondante Tajvanan Esperantistan Asocion ni konsidris ankaŭ la politikan situacion inter kontinenta Ĉinio kaj Tajvano. Tial mi ankaŭ miras, kiu kaj kial ŝanĝis la nomon de la asocio. La ĝusta nomo (de la fondo en 1990) estas Tajvana Esperantista Asocio, ne Tajvana Esperanto-Asocio (tiu neniam ekzisitis). Ni, fondante la asocion, konsideris ambaŭ nomojn kaj konscie elektis Esperantista, ankaŭ por emfazi, ke ĝi estas regiona (tajvana), ne tutlanda (ĉinia).

Wang Chung-yi proponas, ke UEA unuavice forigu ambaŭ flagojn, kaj poste listigu ankaŭ Tajvanon sub la komuna nomo Ĉinio.

- Tio ja respegulus la veran, nun ekzistantan staton politikan, geografian kaj turisman.

Se tio ne eblas, ŝi proponas ke oni listigu Tajvanon aparte, sed sen la flago.

Tute malan opinion havas Bradio V. Moro III, usonano kiu dek kvar jarojn loĝis en Tajvano. En letero adresita al la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, li postulas ke Tajvano denove estu listigita aparte, kaj kun la flago. La sinteno de Pekino kaj de la esperantistoj en kontinenta Ĉinio laŭ li ne gravas.

- Tute eblas mekanike diri, ke oni devas sekvi la Unuiĝintajn Naciojn por esti neŭtrala, kaj do nei la ŝtatecon de la vere ekzistanta Tajvana ŝtato - sed tia "neŭtraleco", kiu fakte estas subigita al la deziro de unu agresema lando ekregi alian landon, ŝajnas al mi ne plu esti neŭtrala en morale vera senco. Mi do petas, ke UEA daŭre menciu la Tajvanan Esperanto-movadon aparte de tiu de Ĉinujo, rete kaj en la Jarlibro, kaj permesu al niaj tajvananaj samideanojn mem elekti la flagon sub kiu ili deziras stari, kiel liberaj homoj. Nur tio decas.

Simile opinias la konata verkisto Jorge Camacho, kiu bone konas Tajvanon pro oftaj vizitoj.

- Bedaŭrinde UEA ŝajnas subiĝi al la deziroj de diktatura reĝimo, ĈPR, ignorante la solan ĉinan demokration en la mondo, nome tiun de Ĉina Respubliko sur la insulo Tajvano. Sed la forto de pravo iam venkos la pravon de forto. Cetere, estas skandale ke revuo Esperanto reklamas por la pekina UK per foto de Tibeto, opinias Camacho.

Pluraj debatantoj en la retpoŝta listo [uea-membroj] kaj aliloke esprimis la opinion, ke plej bone estus tute rezigni pri ŝtataj flagoj en la retpaĝaro de UEA, ĉar la plej multaj Esperanto-organizaĵoj fakte ne estas ŝtataj instancoj, kaj ĉar la flagoj nur kreas nenecesajn konfliktojn. La opinion de la tajvanaj esperantistoj pri tiu tikla demando ni bedaŭrinde ne konas. La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, tamen diras, ke UEA nun esploras la opiniojn de lokaj esperantistoj.

- La estraro de UEA jes konsultis kaj plukonsultas ĉiujn koncernatajn organizaĵojn. Naciaj flagoj aperas, ĉar en la komencaj tempoj de la starigo de tiuj paĝoj oni pensis, ke flagoj estas simpatie kolora maniero por ornami ret-paĝojn aŭ por indiki lingvojn. Nenio plia estis la signifo, kaj efektive flagoj ne aperas por la landoj por kiuj ili ne estis haveblaj en jam preta bilda formo en la reto.

Laŭ Corsetti UEA nun laboras por igi la retejon de la asocio kongrui kun la informoj en la Jarlibro.

- La estraro opinias, ke la parto pri landoj de la retejo de UEA ĝenerale devas respeguli tion, kio estas en la Jarlibro. La Jarlibro siavice estas kongrua kun la praktiko en internaciaj organizaĵoj. Kompreneble la Jarlibro kaj la retejo naskiĝis aparte sed nun oni provas rekongruigi ilin. En la teknika procedo por fari tion, povas aperi pluraj provizoraj dumtempaj situacioj, sed la fina celo de la ŝanĝoj estas klara, komentas Corsetti.


Reen al la ĉefpaĝo