16.2.2004

Diplomatio

UEA hezitas pri Tajvano en la retejo

Universala Esperanto-Asocio havas oficialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj, kaj tial devas en pluraj rilatoj sekvi la oficialan politikon de UN. Tial UEA ekzemple ne povas havi alian opinion ol UN pri tio, kiujn teritoriojn ĝi rekonas kiel sendependajn landojn. Tamen, kiam ĉinaj esperantistoj protestis pri la apero de la flago de Tajvano en la oficiala retejo de UEA, Andrej Grigorjevskij deklaris ke UEA deziras resti neŭtrala en tia "politika konflikto".

La demando pri la internacia jura statuso de Tajvano montriĝis ŝtono de puŝfaliĝo ankaŭ por multaj internaciaj agantoj de pli alta nivelo ol la estraro de UEA. Pluraj novelektitaj prezidentoj de Usono dum sia unua ofic-tempo publike deklaradis, ke ili volas proksimigi la rilatojn inter Usono kaj Tajvano, kaj aludis ke Usono povus rekoni Tajvanon kiel sendependan ŝtaton. Tamen, post kelkaj monatoj ĉiuj novaj usonaj prezidentoj senescepte komprenis la enormajn problemojn, kiujn tia politiko kreus, kaj rapide ŝanĝis la opinion, aliĝante al la oficiala politiko de UN, nome ke ekzistas nur unu Ĉinio, kies registaro sidas en Pekino.

Similajn problemojn havis siatempe la regantoj de la nove sendependiĝinta eksjugoslavia respubliko Makedonio, kiuj volis esti "neŭtralaj", afablaj al ĉiuj, kaj rekonis Tajvanon. Tio siavice signifis ne nur ĉesigon de diplomatiaj kontaktoj kun Pekino, sed ankaŭ grandajn malfacilaĵojn por la pac-operacio de Unuiĝintaj Nacioj en Makedonio. Ĉinio ja estas ne nur grandpotenco, sed ankaŭ konstanta membro de la Sekurec-konsilio de UN, kun granda influo en la agado de la monda organizaĵo.

En la dua semajno de februaro ĉinaj esperantistoj turnis sin al UEA por demandi, kial en la oficiala retejo de UEA en la listo de aziaj landoj troviĝas ankaŭ Tajvano, kiun UN ne rekonas kiel sendependan ŝtaton. Precipe agacis la ĉinajn esperantistojn, ke en la retejo de UEA ankaŭ aperis la flago de Tajvano. La flago kiun nun uzas la tajvana registaro estis la flago de la naciisma registaro de Ĉinio en 1928-1949.

Ĉar dum pluraj tagoj la ĉinaj esperantistoj ne ricevis respondon al sia urĝa demando, Cui Jiayou el la urbo Harbino en nordorienta Ĉinio finfine decidis publike plendi pri la miso la 15-an de februaro. (Lia publika protesto troviĝas ĉi tie.)

- Multaj elstaraj esperantistoj esprimis siajn vidpunktojn pri tio kaj skribis al s-ro Renato por ke li povu solvi la aferon. Samtempe ni sciigis pri tio Ĉinan Esperanto-Ligon, kiu ankaŭ atendas la klarigon oficialan el UEA same kiel ni diversaj esperantistoj. Sed ĝis nun nenion ni ricevis. Multe da samideanoj forte postulis min elstariĝi por protesti al UEA,tial mi urĝe faris la Proteston, kiu jam dissendiĝis en iuj listoj, komentas Cui Jiayou al Libera Folio.

Cui Jiayou, laŭprofesie lingvoinstruisto, estas elstara esperantisto jam de dudeko da jaroj kaj funkciigis kursojn en diversaj urboj de Ĉinio. Li ne havas oficialan pozicion en la gvidantaro de Ĉina Esperanto-Ligo kaj tial protestas kiel privata persono. Li opinias ekstreme grava, ke UEA laŭeble rapide korektu la eraron en la retpaĝaro, ĉar la apero de Tajvano en la retejo de UEA kiel aparta lando povas doni eraran impreson pri la politiko de la asocio, kaj eĉ kaŭzi riskojn pri la ĉi-jara Pekina Universala Kongreso.

Tamen en sia publika respondo al s-ro Cui Jiayou la estrarano de UEA pri informado, Andrej Grigorjevskij, opiniis la formalajn regulojn ne tiom gravaj.

- UEA klopodas esti neŭtrala pri ajnaj politikaj kontraŭdiroj, kreantaj pliajn barilojn inter homoj. Tio estas malfacila sporto simila al akrobatiko kaj en ĉiu konkreta situacio oni agas konsiderante ne tiom formalajn regulojn, kiom realan situacion, diris Grigorjevskij.

- Kio koncernas Tajvanan Esperanto-Asocion en la retejo www.uea.org ĝia kontaktadreso aperas sur aparta paĝo jam dum kvar-kvin jaroj. Dum la pasintjara rekonstruo la informoj pri ĝi aperis paralele sub la landnomo Ĉinio - sed samtempe restis aparta ligilo pro la supozo, ke eble tiel oni povus pli facile trovi kontaktinformojn pri la tajvanaj e-istoj. La E-movado en la insulo estas juna kaj subteninda.

- Ekzistis neniuj aliaj kaŭzoj por fari tion, nek intencoj ofendi ĉiniajn esperantistojn, kiuj tiom admirinde kaj altnivele laboras por la celoj de Esperanto.

La 15-an de februaro Grigorjevskij, kiu rekte respondecas pri la retejo, ankoraŭ opiniis, ke la flago kredeble restos ĝis iu respondeca organo de UEA faros alian decidon, aŭ almenaŭ ĝis majo, kiam okazos laŭvica rearanĝo de la tuta paĝaro de UEA. Tamen la sekvan tagon la flago jam estis forprenita, sed restis la indiko pri Tajvano kiel aparta lando.

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, respondis al la ĉinaj plendoj kun nekompreno. La sinteno de Unuiĝintaj Nacioj al Tajvano evidente estas plene nekonata al Renato Corsetti, kvankam li vizitis Pekinon dum ses tagoj kaj renkontis gravajn reprezentantojn de la ĉina registaro en 2001.

- La unuan informon pri ĉi tiu situacio mi ricevis antaŭ ne pli ol tri aŭ kvar tagoj. Mi tuj informis niajn fakulojn pri internacia juro kaj nun konsultas ankaŭ Ĉinan Esperanto-Ligon. Mi ne kredas, ke ni havos apartajn problemojn sekvi la rekomendojn de UN, sed unue ni devas almenaŭ legi ilin kaj ricevi la opinion de Ĉina Esperanto-Ligo.

La ĝenerala direktoro de UEA, Trevor Steele, ne volas tuj entrepreni paŝojn por forigi la problemon.

- Mi korespondas kun la estraro pri ĝi, kaj listigas la konsilojn el diversaj direktoj. La afero estas sufiĉe grava, ke la decido venu de la tuta estraro.

Osmo Buller, la elektita posteulo de Trevor Steele, opinias, ke nepras tuj forigi la indikon pri Tajvano kiel aparta lando el la retejo, ne nur ĉar ĝi ĝenas la rilatojn de UEA kun ĉinaj esperantistoj, sed ankaŭ ĉar ĝi povus endanĝerigi la oficialajn rilatojn de UEA kun UN.

- La NRO-sekcio de UN efektive kontrolas de tempo al tempo, ke la neregistaraj organizaĵoj (NRO-j), kiuj havas oficialan statuson ĉe UN, sekvas tiun politikon. Dum mi estis ĝenerala direktoro, venis du leteroj de UN pri tiu temo. Vere necesas atenti pri korekta praktiko ĉi-rilate, diras Osmo Buller.


Reen al la ĉefpaĝo