Lasta ĝisdatigo: 25.11.2003

Ilja de Coster:

"Nova direktoro devas modernigi la asocion"

Ni petis Ilja de Coster, antaŭan kasiston de TEJO, anon de la financa komisiono de UEA, komenti la demision de Trevor Steele kaj rakonti pri siaj pensoj rilate la estontecon de la asocio. Laŭ li, novan direktoron prefere dungu la nova estraro. Mem li ne kandidatos kiel ĝenerala direktoro, sed laŭ li eĉ ne nepras, ke la ĝenerala direktoro de UEA parolu Esperanton. Li promesas esti je la dispono de la nova ĝenerala direktoro por konkretigi ties laboron.

Ilja de Coster: -Min ne surprizis la demisio de Trevor Steele. Kiel multaj kiuj proksime rilatis kun la ĝenerala direktoro, mi jam frue sentis ke gvida administra laboro ne estas lia fako. Trevor estas agrabla homo dum iuj malformalaj babiloj en trinkejo aŭ restoracio, amuza homo kaj klera pri diversaj temoj. Sed li estas artisto, ne manaĝero. Same kiel verkado estas aparta fako, manaĝado ankaŭ estas.

-Ni devas agnoski simple ke la estraro dunginte Trevor faris eraran decidon. Kiel ĝeneralan direktoron oni dungu nur homon kiu havas sufiĉe da sperto pri mastrumado de ne komercaj organizoj, kaj prefere trapasis kursojn pri tio. Eblas nur esperi ke la estraro sekvafoje tion konsideros. Ne sufiĉas dungi la "malplej maltaŭgan" inter kandidatoj.

Kiu laŭ vi do estu la nova ĝenerala direktoro?

- Mi ne interesiĝas pri la demando "kiu" estu la nova ĝenerala direktoro. Esence tio estas nur detalo. Min interesas la demando "kia" estu ŝli. Tiun demandon oni ne povas respondi, se oni tro fokusiĝas je iuj nomoj. Fakte oni devas unue fokusi je la taskoj kiujn ŝli faru, poste je la ecoj kiujn ŝli havu por povi realigi tiujn taskojn. Nur post tio oni pensu pri nomoj.

Sed kiujn taskojn ĝenerala direktoro plenumu?

- Mi referencas al tio kion mi antaŭe diris en Libera Folio. Ĝenerala direktoro estu manaĝero kiu konkrete gvidas la organizon. En momenta situacio tio estas modernigi UEAn por ke ĝi reprenu sian lokon inter aliaj internaciaj neregistaraj organizoj, por ke ĝi povu labori konkrete pri plenumo de ĝiaj movadaj celoj.

- Manaĝero baze de organiza vizio klare fiksu organizajn prioritatojn, klare definu la rimedojn (homajn, materialajn kaj financajn) bezonatajn por realigi tiujn prioritatojn kaj stiru la oficejon por ke ĝi iĝu vera subtenanto de la volontulaj aktivuloj en la kampo. Dunganta estraro donu klaran mandaton kaj klaran buĝeton al nova manaĝero, kaj li havu kernan subtenan grupon de spertaj aktivuloj kiuj kaj en la movado kaj ekster la movado spertiĝis pri mastrumado de (ne komercaj) organizoj. Gravegas laŭ mi ke la nova direktoro simbolu kaj prilaboru ŝanĝon kaj modernigon de nia organizo. Teni la aferon stabile kiel ĝi estis entute ne sufiĉas.

Kie UEA povas trovi tian homon? - Jen interesa problemo, mi ne certas. Eble dise en la movado troviĝas taŭgaj homoj. Endas aktive serĉi, ne pasive atendi. En la mondo de ne profitdonaj internaciaj organizoj ekzistas reto de kontaktoj kaj oficejoj kiuj helpas trovi taŭgajn homojn. Gvidaj oficistoj de internaciaj organizoj foje interŝanĝiĝas kaj kunportas siajn spertojn kaj reton de kontaktoj. Eble tiu vojo por UEA estus ebla, sed estas lingva barilo. Eble indas aktive serĉi ekster la Esperanto-mondo ĉe homoj kun organizaj spertoj. Tiukaze iu kondiĉo pri 'preteco lerni esperanton' sufiĉas. Nu tiam ni en la movado principe pretu almenaŭ iomete uzi la anglan... mi jam antaŭvidas reagojn de iuj ĝisostaj esperantistoj.

Sed inter la nomoj kiuj nun cirkulas, kiu laŭ vi estus la plej taŭga? Kion vi pensas pri la preteco de Osmo Buller rekandidatiĝi?

- Mi preferas momente ne havi publikan opinion pri konkretaj kandidatoj. Gravas trovi komprenon pri kio estos la taskaro de la nova ĝenerala direktoro.

Sed ĉu la liberaj lokoj, kaj en la CO kaj en la nova estraro de UEA ne donas okazon al la generacio kiu en lasta periodo forlasis la gvidajn postenojn de TEJO, parte proteste al UEA? Renato Corsetti ja plurfoje diris, ke se la aktivuloj de TEJO volas ŝanĝi UEAn, ili eniru ĝiajn gvidajn instancojn. Ĉu vi kandidatos?

- Jes, la ĉiama diraĵo... "If you can't beat them, join them" (Se vi ne povas superi ilin, aliĝu al ili. - la red). Plurfoje inter kelkaj "pensiiĝintaj" TEJO-aktivuloj ni parolis pri tio: eniri gvidajn instancojn de UEA. Kelkaj al mi persone proponis ke mi kandidatiĝu por la nova estraro, aŭ eĉ ke mi kandidatiĝu kiel nova ĝenerala direktoro.

- Mi ne scias. Kiel ajn, se la estraro pretas el ĝi fari vere subtenan komisionon, mi pretas daŭre havi aktivan rolon en la financa komisiono de UEA. Klaras ke kaj miaj spertoj kiel profesia monakiristo, kaj miaj spertoj en la movado, estas tiel je dispono de UEA.

- Kandidatiĝi kiel ĝenerala direktoro, tion mi ne faros en nuna momento. Jes, mi momente sekvas kursojn pri mastrumado de ne komercaj organzioj, sed mi havas multajn ideojn pri kion faru UEA. Sed mi havas mian laboron kiel monakiristo en la Flandra centro pri seksa sano kaj AIDoSo. Mi tie ricevis mandaton kaj buĝeton por labori, kaj mi tie prenis la respondecon profesiigi monakiradon. Mi kiel profesia monakiristo pli utilas en monakira fako ol en posteno de ĝenerala direktoro. UEA nepre bezonas profesian monakiradon, sed krom iuj vortoj, ŝajne ne konkretas pretas pensi pri tio.

- Diru ni ke mi estas je la dispono de la nova ĝenerala direktoro por konkretigi ŝlian laboron. Ni konsciu ke la laboro estas tiom granda ke unu sola homo verŝajne ne povos plenumi ĝin.

Proksimiĝas la elekto de novaj gvidantoj por UEA. Ĉu vi mem aŭ iuj aliaj iamaj TEJO-aktivuloj povus kandidati por la nova estraro de UEA?

- Tro fruas por definitive respondi pri tio. Klaras ke mi pretas havi kontribuon al konstruado de nova "postkriza" UEA. Minimume mi tion farus en la komisiono pri financoj, sed la nova estraro tiam klare pli valorigu la komisionon ol nun estas la kazo. La ĉefa demando estas kia estos la projekto pri kiu nova estrara teamo laborus. En nuna momento mi respondus nek jes nek ne je la demando ĉu mi iĝu estrarano. Pri aliaj iamaj TEJO-aktivuloj, vi turnu vin rekte al ili.

- Pluraj ideumis pri la afero, sed en nuna momento nenio konkretas por definiva respondo. La elekta komisiono havas nun la gravegan taskon paroli kun ĉiuj kaj provi kunmeti teamon. La sukceso de la nova estraro dependos ne de tio, ĉu iuj konkretaj individuoj enestos, sed de tio ĉu tiuj konkretaj individuoj formos fortan teamon kiu kapablas gvidi la organizon al estonto.

Sed kion fari por certigi bonan rilaton inter la nova ĝenerala direktoro kaj la nova estraro?

- Tiu rilato evidente estu ege bona. Ambaŭ havas siajn taskojn, sed nepre ili kongruu inter si. UEA ne povas al si permesi pliajn serĉojn inter estraro kaj oficejo. Ne malbonus tial nun ekhavi nur provizoran novan ĝeneralan direktoron ĝis la elekto de nova estraro. Tiam oni povas lasi la dungadon de nova ĝenerala direktoro al nova estraro. Ili ja devos kunlabori baze de komuna vizio.


reen al la ĉefpaĝo