Lasta ĝisdatigo: 4.11.2003

Maciej Wnuk:

”La konkurso devas okazi publike”

Maciej Wnuk estas membro de la urba konsilantaro en Varsovio. Precipe la grandaj konstru-entreprenoj de la pola ĉefurbo konas lin kiel batalanton por demokratio kaj malfermeco, kontraŭ kabinetaj interkonsentoj kaj korupto. Ni petis lin komenti la situacion post la demisio de la Ĝenerala Direktoro de UEA, Trevor Steele. Laŭ Macej Wnuk, por eviti novajn konfliktojn estus ekstreme grave ke la organiza strukturo de UEA estu klara kaj la decidprocedoj travideblaj.

Libera Folio:Kia laŭ via opinio devas esti la rolo de dungita direktoro en organizaĵo simila al UEA??

Maciej Wnuk: Principe la rolo de la prezidanto estas gvidi kaj la rolo de la oficistoj estas servi. Do la elektita prezidanto devus disdoni kaj kontroli taskojn, kiujn plenumas oficistoj gvidataj de la Ĝenerala Direktoro.

Sed ekzistas konata fenomeno rilate al organizaĵoj, kiujn estras volontulaj aŭ portempaj ĉefoj. Tiu fenomeno rilatas same al tiom diversaj organizaĵoj kiel komunista partio, ministerio en demokrata ŝtato aŭ sociaj organizaĵoj. Nome: realan povon kaj influon transprenas konstantaj dungitoj (nomataj foje aparato aŭ burokratio).

Kiel ili sukcesas tion fari?

Ekzistas du ĉefaj faktoroj.

La unua estas lerteco en teknika plenumado de diversaj konstantaj taskoj. Se la prezidanto ne estas spertulo en iu fako estas facile konvinki lin, ke oni devas plenumi la taskojn same kiel antaŭe. Pro tio ni ofte spektas fenomenon de reformistoj, kiuj post iom da luktado cedas, kaj la organizaĵo (partio, ŝtato, asocio) revenas al antaŭaj agad-kutimoj.

La dua faktoro, kiu estas eĉ pli grava, estas kontrolado de informfluo. Por fari iun ajn decidon necesas informoj. Unuflankaj informoj provokas malĝustajn decidojn. Manko de informoj gvidas al manko de decidoj. Oni ne reagas al problemoj pri kiuj oni ne estas informitaj. Problemoj graviĝas ĝis eksplodo.

Kiu disponas pri informoj en organizaĵo? Kompreneble konstantaj kaj longdaŭraj oficistoj. Persono, kiu kontrolas la informfluon estas kutime iu ĝenerala direktoro aŭ ĝenerala sekretario, estranta oficistaron. Li povas do manipuli prezidanton, ministron aŭ alian elektotan estron. Ekzemploj abundas en historio.

La ebloj de manipulado estas des pli grandaj, ju pli malklara estas la strukturo de la organizaĵo. Nebulaj rilatoj inter ĝiaj eroj, nedifinitaj taskoj, devoj kaj respondecoj, manko de agaj proceduroj - tio estas invito al ĉiaspeca intrigismo.

Pro tio tiom grava estas interna klareco de organizaĵoj. Oni devas klare difini kiu havas kiajn taskojn kaj pri kio respondecas. Difini procedurojn de agado en diversaj situacioj. Difini la fluon de informoj. Kaj procedurojn de interna kontrolado.

En sociaj organizaĵoj - kiel UEA - al tio aldoniĝas malfermiteco, minimume al ĝia membraro kaj komitato.

Kiel oni disigu la taskojn de la (espereble) demokratie elektata prezidanto, kiu tamen okupiĝas pri sia prezidado nur en la libera tempo, kaj de la dungita Ĝenerala Direktoro?

La taskojn oni dividu absolute klare. Pri detaloj mi ne kompetentas. Sed malbonas ne nur, kiam direktoro manipulas prezidanton. Same, kiam prezidanto "stiras" la direktoron aŭ rekte unuopajn oficistojn.

Mi pensas, ke la estraro kaj oficistaro de UEA okupiĝas paralele pri tri taskoj. La unuan mi nomu politika. Temas pri varbado por Esperanto kiel solvo de lingva problemo: en interŝtataj, internaciaj aŭ interhomaj rilatoj. La dua tasko estas asocia. Temas pri servoj al membroj. Ili pagas siajn kotizojn kaj atendas servojn por si, kiel jarlibron aŭ delegitan reton. Parto de la membroj subtenas asocion, atendante pli efikan agadon en la "politika" kampo. La tria tasko estas komerca. Temas pri servoj kiel libroservo, gazetoj aŭ UK, kiuj principe estas oferataj al ĉiuj pagantoj.

Ĉiu el la tri kampoj bezonas iom aliajn rilatojn inter prezidanto kaj sekretario. Principe prezidanto devus esti "idealisto", en la senco, ke li havas iujn ideojn pri agado de la asocio, do kion UEA devas fari. Direktoro, kontraste, devus esti "pragmatulo", en la senco, ke li scias kiel fari kaj kio estas farebla. Ideale estas, se la prezidanto havas en si iun dozon de pragmateco (por ne starigadi absolute nerealismajn taskojn), kaj la direktoro havas iom da idealismo (por esti malfermita al novaj ideoj).

En la unua kampo, la "politika", pli influa devus esti prezidanto, en la kampo "komerca" pli influa devus esti la direktoro, kaj en la kampo "asocia" ili devus veni al komuna konsento.

Kiel devas laŭ via opinio okazi la elekto de nova Ĝenerala Direktoro? Kiamaniere oni konsideru la opiniojn de la oficistoj, kiujn estros la nova direktoro?

Mi pensas, ke unue oni devas fari la liston de la necesaj organizaj taskoj, kiujn devos plenumi la direktoro. Poste oni serĉu la homon, kiu ŝajnas plej sperta por plenumi ilin. Tia vico (unue taskoj, poste homo) ebligos ne nur klarecon de elektado sed ankaŭ postan kontrolon de lia laboro. Al la listo sugestojn devus fari membroj, komitatanoj, estraranoj kaj oficistoj. Tamen ne la oficistoj elektu la direktoron - oficistoj devas servi al la direktoro - kaj ne inverse. Memkompreneble unu el la ecoj de la ĉefo devas esti sperto pri gvidado kaj kunlaborado kun subuloj.

Konante la taskojn kaj sekve do ankaŭ ecojn, sciojn kaj spertojn de dungota direktoro oni preparu konkurson kun klara regularo. Pri tiu regularo oni minimume konsultiĝu kun la komitato. Se malfacilus trovi iun ajn kandidaton - oni serĉu, ĝis kiam proponiĝos sufiĉe kompetenta.

Ĉu la nomoj de la kandidatoj devus esti publikaj?

Mi pensas, ke la tuta konkurso devus esti publika. UEA ne havas negocajn sekretojn.

Ĉu post la elekto la estraro devus iel klarigi, kiel estis elektita ĝuste tiu homo?

La konkurson devus fari konkursa komisiono, ne nepre identa kun la estraro. La estraro devus prepari la kondiĉojn kaj nomumi la membrojn de la komisiono.

Ĉu la kandidatoj rajtu starigi kondiĉojn por sia elektiĝo, ekzemple rilate la labordividon inter la estraro kaj la direktoro?

Kial ne?

Kian direktoron lau vi (nun au ĝenerale) bezonus UEA?

Tian, kiu unue zorgas pri bona plenumado de ĝisnunaj taskoj, sed estas malfermita por novaj ideoj.

Kian prezidanton? Estraron?

Vidu supre.

Kion oni povus fari por pliigi la demokratiecon kaj travideblecon en UEA?

Necesas pli da klaraj internaj proceduroj kaj pli da publikeco.


reen al la ĉefpaĝo