Lasta ĝisdatigo: 2.10.2003
Literatura Nobel-premio al Coetzee
La literatura Nobel-premio en 2003 estis aljuĝita al la sud-afrika verkisto John Maxwell Coetzee
kiu laŭ la motivigo de la Sveda akademio "en multnombraj kamufloj portretas la surprizan implikiĝon de la eksterulo". La decido estis diskonigita ĵaŭde la 2-an de oktobro.
La nomon de la premiito anoncis, kiel ĉiam, la konstanta sekretario de la Sveda akademio, Horace Engdahl. La motivigon de la Sveda akademio Engdahl ripetis en kvin lingvoj. Inter la lingvoj tamen ne estis Esperanto, kvankam la Sveda akademio ĉi-jare subvenciis gravan, ĉefe esperantlingvan sciencan simpozion, okazintan en Gotenburgo post la Universala kongreso.
Tuj post la anonco de la nomo en rekta televida elsendo, unu el la ĉeestintaj ĵurnalistoj (kiel kutime) laŭte kriegadis "äntligen" - "finfine", kio (kiel kutime) iom iritis s-ron Engdahl. Dum kelkaj jaroj la kriadon faradis la konata ĵurnalisto Gert Fylking, ĝis pasintjare Engdahl anticipe malpermesis al li eniri la salonon. Fylking tiam tamen eniris, maskita ĝis nerekonebleco.
Poste Engdahl kaj Fylking faris pacon kaj vespermanĝis kune. Fylking promesis al la konstanta sekretario ne plu krii "finfine", kaj ĉi-jare li povis ĉeesti la diskonigon de la premio sen kamuflo. Tamen iu alia nun transprenis la jam tradician kriadon.
- Amatorece, komentas Fylking.
- Li malbone tempumis sian krion kaj li staris tro flanke. Krome li kriis dufoje!
Jen kiel la Sveda akademio motivigas sian decidon doni la premion al Coetzee:
La romanojn de J.M. Coetzee karakterizas bone ĉarpentita kompozicio, densaj
dialogoj kaj brila analizkapablo. Sed samtempe li estas skrupula dubanto,
senkompata kritikanto de la kruela raciismo kaj kosmetika moralo de la okcidenta
civilizo. Lia intelekta honesto detruas ĉian bazon por konsolo kaj distanciĝas
de la strasa dramo de rimorso kaj konfeso. Eĉ kiam ekvidebliĝas liaj propraj
konvinkoj, kiel en lia defendo de bestaj rajtoj, li malpli argumentas ol
klarige elmetas la fundamentojn de la konvinkoj.
Coetzee plej interesiĝas pri situacioj kie la distingo inter bono kaj malbono,
kvankam kristalklara, montriĝas utila por nenio. Kiel la homo en fama pentraĵo
de Magritte, kiu vidas sian kolon en spegulo, la figuroj de Coetzee en la
decida momento staras malantaŭ si mem, senmovaj, nekapablaj partopreni siajn
proprajn agojn. Sed pasiveco estas ne nur la malhelo kiu englutas la personecon,
ĝi estas ankaŭ la lasta rimedo kiun homoj disponas por defii ordon subpreman,
igante sin neatingeblaj por ties intencoj. Coetzee kaptas kaj montras la
dian sparkon en la homo esplorante malfortojn kaj malvenkojn.
Jam lia unua romano, Dusklands ("Landoj krepuskaj") ekzemplis tiun empatian
kapablon kiu ĉiam denove ebligis al Coetzee enimagi sin en l'on fremdan
kaj repuŝan. Viro laboranta por la usona admininstracio dum la vjetnama
milito revas krei nevenkeblan militsistemon psikologian, dum samtempe lia
privata vivo disfalas ĉirkaŭ li. Liajn pripensojn apudas raporto pri ekspedicio
esploranta la landojn de afrikaj indiĝenoj, supoze verkita de bura pioniro
el la 18-a jarcento. Interspeguliĝas du formoj de hommalamo: unu intelekta
kaj megalomania, la alia vitala kaj barbara.
Lia sekva romano, In the Heart of the Country ("En la koro de la lando")
kvazaŭ portretas psikozon. Ĉagren-trivita fraŭlino aĝiĝanta, kiu vivas
ĉe sia patro, observas kun naŭzo lian amaferon kun juna kolorhaŭtulino.
En fantazio ŝi murdas ilin ambaŭ, sed, kiel ĉio ŝajnas indiki, ŝi preferas
enŝlosi sin en perversan pakton kun la domservisto. La efektiva sinsekvo
de eventoj ne estas spurebla, ĉar la sola fonto por la leganto estas ŝiaj
notoj, en kiuj kaprice alternas, linion post linio, mensogoj kaj veroj, krudo
kaj rafino. La altfluge, Edvard-epoke beletra stilo de la virino strange
harmonias kun la ĉirkaŭa pejzaĝo afrika.
Waiting for the Barbarians ("Atende je l'barbaroj") estas politika streĉ-romano
laŭ la tradicio de Joseph Conrad, en kiu la naiva fidemo de la idealisto
malfermas la pordon al hororo. En la ludeca meta-romano Foe mistifikaĵon
pri la neinterkongruo kaj nedisigebleco de literaturo kaj vivo rakontas virino
kiu sopiras fariĝi parto de granda rakonto, sed kiu en la realo havas la
okazon esti ero nur de minora historio.
Per la verko Life and Times of Michael K ("La vivo kaj epoko de Michael K"),
kiu radikas same profunde ĉe Defoe kiel ĉe
Kafka kaj ĉe Beckett, pliklariĝas
la impreso ke Coetzee estas verkisto de soleco. La novelo temas pri la fuĝo
de sensignifa civitano el kreskanta malordo kaj minacanta milito en staton
de indiferenteco pri siaj bezonoj kaj de muteco, staton kiu nuligas la logikon
de la potenco.
The Master of Petersburg ("La majstro el Peterburgo") parafrazas la vivon
kaj fikci-mondon de Dostojevskij. La tento kiun frontas la imagitaj rolantoj
de Coetzee - mortante en sia koro, foriĝi de la mondo - montriĝas la principo
de la konscienc-nea libereco de terorismo. Ĉi-verke la lukto de la aŭtoro
kun la problemo de malbono ekhavas demonologiajn trajtojn, same kiel okazas
en lia plej freŝa libro, Elizabeth Costello.
En Disgrace ("Malhonoro") Coetzee enigas nin en la batalon de estim-perdinta
universitata profesoro, kiu volas defendi sian honoron, kaj tiun de sia filino,
en la novaj cirkonstancoj de Sud-Afriko post la kolapso de blanka supereco.
La romano traktas demandon centran en lia verkaro: Ĉu eblas eviti historion?
Lia membiografia Boyhood ("Knabaĝo") prias ĉefe humiliĝon suferitan de
lia patro kaj la psikologian breĉon kiun ĝi postlasis ĉe la filo, sed
la libro ankaŭ peras magian impreson pri la vivo en la malnovmoda sud-afrika
kamparo, kun ties eternaj konfliktoj inter buroj kaj angloj, inter blankuloj
kaj nigruloj. En la sekvo, Youth ("Junaĝo"), la aŭtoro dissekcas sin kiel
junulon, kun kruelo strange konsola por ĉiu kiu kapablas identiĝi kun li.
La verkoj de Coetzee elmontras grandan variecon. Neniam du libroj liaj sekvas
saman recepton. Persista legado ja rivelas unu ripetaĵon, la suben spiralantajn
vojaĝojn kiujn li opinias necesaj por la saviĝo de liaj figuroj. Liajn
heroojn superfortas la deziro sinki, sed, paradokse, ili ĉerpas forton el
la forpreniĝo de ĉia ekstera digno.
La sveda akademio
(Trad. István Ertl)
|