Lasta ĝisdatigo: 30.9.2003

Grigorjevskij: "La estraro estas duonsimbola"

Ni petis kelkajn el la nunaj estraranoj de UEA komenti la baldaŭajn elektojn. Renato Corsetti kaj Humphrey Tonkin ne volas malkaŝi sian sintenon. Pli malferme sintenas la estrarano pri informado, Andrej Grigorjevskij, kiu pretas kandidati en certaj cirkonstancoj, sed tamen "ne atendas iujn interesajn rezultojn" de la sekvaj elektoj.

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, jene respondis al nia demando pri tio, ĉu li estos disponebla por nova periodo en la estraro, eventuale kiel prezidanto:

- Fakte nun mi estas tro okupata pro la lanĉo de la ĉi-labor-jaraj laboroj, kaj mi komentos pri tiuj temoj ĉirkaŭ la fino de la jaro.

Vicprezidanto Humphrey Tonkin ĝis nun ne respondis al niaj mesaĝoj.

Des pli amplekse respondis Andrej Grigorjevskij, estrarano pri informado.

- Mi jes intencas esti disponebla en du kazoj: se kolektiĝos laborkapabla teamo, ene de kiu mi povus esti utila por la movado, aŭ se la balotoj denove riskos esti senalternativaj kaj necesos pli da kandidatoj. Tiukaze mi eĉ pretas laŭbezone proponiĝi kiel alternativa kandidato por la prezidanta posteno.

- Cetere, ŝajne tiu fakto restis nerimarkita en E-gazetaro, sed la ĉi-jaraj prezidantaj elektoj en TEJO ja estis alternativaj kaj konkurencis du personoj. Unuafoje dum almenaŭ dek jaroj (sed eble dudek, tridek...).

Ĉu vi volus cetere iel komenti la venontajn elektojn kaj kion alfrontos la nova estraro de UEA ktp?

- Antaŭ mia elektiĝo en la estraron de UEA mi malmulte atentis la internan politikon de la Asocio. Mi okupiĝis pri E-kursoj, trejnadis E-instruistojn kaj aktivulojn, organizis Lingvajn Festivalojn kaj Festivalojn de Interesoj, gvidis retajn E-kursojn por 6 mil personoj... (parenteza lamento: nun mi ne plu havas tempon por tiu agado).

- Do, kiel nespertulo pri tiu kampo mi eble eraras, sed mi ne vere atendas iujn interesajn rezultojn de la estontaj elektoj. La estraro en UEA estas io duonsimbola kaj reprezenteca. La homoj estas elektataj en ĝin pro sia imponeco, graveco, pro aŭtoritato en iuj movadaj rondoj. Sekve ĝi ne taŭgas por ellaboro kaj efektivigo de iuj strategiaj planoj. Maksimume ĝi povas servi kiel publika kontrolo super la Centra Oficejo.

- Parolante pri interesaĵoj mi temis pri pozitivaj aspektoj. Sed samtempe mi esperas, ke ne okazos negativaj "interesaĵoj", per kiuj plenis la antaŭaj kvar jaroj.

El Rusio ni ricevis ankaŭ alian komenton, de Garik Kokolija, kiu jam en dum la Gotenburga kongreso proponis ke Osmo Buller estu elektita prezidanto de UEA:

- Mi opinias, ke la ĉefa kaŭzo de nuna krizo en UEA estas jena eraro de la Estraro: ĝi iom neglektas "rutinajn" funkciojn (Libroservo, kontosistemo, UK, Esperanto, Jarlibro) de la Asocio, kiujn grandparte plenumas CO. Sed mi opinias, ke nur surbaze de bona funkciado de tiuj "rutinoj" eblas plani pluan evoluon de UEA (inkluzive "Informadon, Instruadon, Utiligadon"). Laŭ mia opinio ĝuste Osmo Buller estas tiu persono, kiu kapablas unue restarigi bonan funkciadon de CO kaj diversaj servoj, kaj poste, ne perdante tion, labori por plua evoluo de la Asocio. Des pli, ke li post la demisio ne perdis intereson al la movado (kiel ofte okazas).


reen al la ĉefpaĝo