Lasta ĝisdatigo: 2.12.2003
Ziko Sikosek pri prezidantoj de UEA:
”Nur unu fojon oni havis elekton”
Ziko M Sikosek, la aŭtoro de la verko "Esperanto sen mitoj" kaj la bibliotekisto de UEA, konsentis respondi al demandoj de Libera Folio pri diversaj prezidantoj dum la historio de UEA.
Libera Folio:
Komence tute simpla demando: kiu estis laŭ vi la plej bona prezidanto en la historio de UEA?
Mi ne konas ĉiujn prezidantojn same bone, sed eble Harold Bolingbroke Mudie estas kandidato, la unua (1908-1916). Posteulo de li nomis lin "naskita prezidanto", jam vicprezidanto de la brita asocio kaj kunorganizinto de la tria UK. Al la kvalitoj de Mudie apartenas ne nur retorikaj, sed ankaŭ financaj. Kiam UEA antaŭ la unua mondomilito enkondukis Garantian Kapitalon, Mudie, Hodler kaj Stettler (liaj du posteuloj) estis la unuaj enpagintoj, kun po 2.500 svisaj frankoj. Tio en tempo, kiam Membro-Jarlibro pagis kotizon de 2,50.
Interesa vidpunkto, do bona prezidanto devas havi ankaŭ grandan monujon?
Ne povas damaĝi. Alia prezidinto tute supre sur mia listo estas Edmond Privat. Li ne venis el nepre malriĉa familio, sed tamen ne estis riĉulido kiel Hodler aŭ Stettler, kiuj povis permesi al si dum jaroj labori sensalajre kvazaŭ oficistoj. Sekve, li bezonis kompenson por sia Esperanto-laboro, kaj tio kaŭzis riproĉojn de ekstere.
Kion vi ŝatas je Privat?
Edmond Privat kombinis plurajn gravajn kapablojn. Li ne nur povis per paroladoj konvinki kaj entuziasmigi homojn (manko de Hodler), sed ankaŭ praktike gvidi ilin al difinita celo. Cetere li estis malkverelemulo, ligilo de la movado. Ĉar li ne aktive partoprenis la militon komencitan de aliaj svisoj (1936), sed provis malakrigi kaj poste helpis al kunfandiĝo post la dua mondomilito, li estis nomumita Honora Prezidanto. Dume, la aliaj svisoj kiel Eduard Stettler estas nun preskaŭ forgesitaj. Mi okupiĝis pri li iomete, ĉar li estis la unua bibliotekisto de Svisa Esperanto-Biblioteko, la fundamento de Biblioteko Hector Hodler.
Kial Stettler forgesiĝis?
La svisoj interne ne vere kontentiĝis kun la aliĝo de la naciaj societoj en 1933/1934. Kiam oni ne reelektis tri gravajn kunbatalantojn de Stettler al la Komitato en 1934, prezidanto Stettler forlasis sian postenon. Poste, en 1936, la nova Estraro de Louis Bastien (1934-1947) volis transloki la Centran Oficejon al
Londono, pro financaj kialoj. Kelkaj svisoj protestis kontraŭ tio. Stettler ne elpaŝis publike, kaj oni kredis ke li povus peri inter la svisaj protestantoj kaj la nova Estraro. Sed principe li samopiniis kun la ĉefa protestanto, Hans Jakob. Tamen, ni volis ja paroli pri prezidantoj, ne pri movadaj kvereloj...
Ni ne kontraŭas. Kiel statas fakte pri la elektoj de prezidantoj, ĉu ili ĉiam okazis en harmonio?
Certe ne. Sed rimarkinde, ĝis nun la Komitatanoj havis nur unufoje veran elekton inter du kandidatoj. En 1971 Estrarano E. L. M. Wensing el Nederlando prezentis sin al la Komitato kiel konkurenca kandidato al la tiama prezidanto Ivo Lapenna (1964-1974). Lapenna venkis kun nur 26 voĉoj, kontraŭ 21 por la industriisto Wensing kaj 3 sintenoj. Kiam en 1974 pli da homoj trovis la konduton de Lapenna ne plu akceptebla, li evitis kandidatiĝi kontraŭ la juna Humphrey Tonkin ĉar li timis la malvenkon. Simile je aliaj okazoj oni tiel evitis rektan konfrontiĝon.
Do ĉu ekzistas indikoj pri la populareco de prezidanto, se oni ne povas vidi tion per la elektoj?
Tio vere malfacilas. Kaj kiel prezidanto povas populariĝi? Mark Fettes diris en la Folio, ke multaj membroj ne scias multe pri la politiko de UEA - kaj oni ne nepre povas riproĉi tion al ili. Prezidanto povas impresi al la kongresanoj aŭ legantoj de la revuo per paroladoj kaj artikoloj. Se oni volas scii pri la efiko, oni devas paroli kun la homoj. Ankaŭ kun tiuj, kiuj estis transprenintaj funkciojn kaj konas la prezidanton pro komuna laboro. Se oni ofte trovas en la fontoj opinion kiel ekzemple "mi ŝatas kun X iri vespere trinki bieron, sed ne eblas kunlabori kun li", tio ja estas alarma signo.
Konkrete, pri kiu temas?
Lasu min paroli pri unu prezidanto, kiun mi ĝis nun ne scias bone meti en skatolon: italo, Giorgio Canuto, kiu fariĝis prezidanto en 1956 kaj mortis dumofice en 1960. Ivo Lapenna faris lin prezidanto. Unue, ĉar Canuto jam malsanis kaj Lapenna eble antaŭvidis ke li kiel ĝenerala sekretario povos pli libere agi. Due, ĉar profesoro Canuto estis iom konata en Italio. Lapenna volis ke homo kun ekstermovadaj meritoj staru je la pinto de UEA, pro la impreso al nemovadaj instancoj. La antaŭulo, Ernfrid Malmgren (1947-1956), estis ja "nur" instruisto kaj tial ne taŭga, laŭ Lapenna.
Mi trovis leteron de Lapenna el 1956, iom post la Kopenhaga kongreso dum kiu Canuto elektiĝis. William Auld, redaktoro de la revuo, estis plendinta pri la seniluziiga kvalito de la Ferma parolado de Canuto. Lapenna defendis la novan prezidanton, kiu laboris la tutan antaŭan nokton en kunsido kaj devis iom improvizi. Kaj ke homoj forlasis la Fermon, kiel Auld skribis, tio ne rilatis al Canuto sed al la fakto ke ili devis kapti trajnojn. La fina komento de Lapenna bone ilustras lian komprenon pri prezidanteco: "Prof. Canuto estas tre klera persono kun elstara pozicio en la kultura vivo de Italio kaj UEA povas esti fiera, ke tia persono estas ĝia prezidanto."
Pri kio vi ne certas rilate al Canuto?
Nu, mi ŝatus aŭdi pli da opinioj pri Canuto, prefere ne publikaj, ekzemple artikoloj en la revuo Esperanto. Necesus pli bone koni lian agadon kiel prezidanto, ekzemple lerni el korespondado kia homo li estis kaj kiel serioze li laboris. Ke Lapenna laŭdadis Canuto kaj uzis lian nomon por la konata Fondaĵo Canuto, bone, eble eble li vere meritis tion, sed mi ŝatus scii pli profunde. Mi "tuŝis" Canuto rilate al la historio de la Biblioteko Hector Hodler, sed nur malmulte.
Vi aludis la revuon Esperanto, kaj antaŭe diris ke la membroj de UEA ne estas bone informataj. Ĉu la Estraro misinformas?
La esenca punkto ne estas la Estraro aŭ iuj personoj kiuj je iu tempo apartenas al ĝi. La problemo estas alia, pli struktura. Homoj kiuj kunlaboras ne povas aŭ volas paroli ĉiam tute publike. Oni ne povas riproĉi ke Estraraj kunsidoj estas nepublikaj; estas simile ĉe la naciaj registaroj. Kiam malsamaj opinioj alfrontas unu la alian, tiam la Estraranoj publikigas informon kiu provas esti justa al ambaŭ opinioj. Sekve la informo estas konciza, iom abstrakta, eble supraĵa.
La redaktoro de la revuo Esperanto havas malfacilan taskon; sed li ĝuas - aŭ malĝuas? - nuntempe multe pli grandan liberecon ol iam, kiam Lapenna provis diktatori ankaŭ la oficialan organon de UEA. Pro la menciita malfacileco gravas por la membroj ke ekzistas alternativaj informfontoj.
Kiel Libera Folio.
Jes, ankaŭ ĝi. Sed oni ne kredu ke la ĵurnalistoj, la "kvara potenco en la ŝtato", estas aŭtomate neŭtralaj kaj respondecaj nur al la vero. Ankaŭ ĵurnalistoj havas definitan taskon, nome amuzi la legantojn kaj igi ilin aboni, aĉeti, alsurfi. Oni konas la danĝerojn el sia nacia lingva komunumo: sensaciemo, troigo, kritiko por inciti, ne por korekti. Do, ankaŭ
pro tio gravas alternativoj.
Fine: ŝajnas ke oni povas iomete dedukti el viaj supraj vortoj kion vi deziras de prezidanto: seriozan laboron.
Unu el miaj herooj el la historio estas la germana ĉefministro Helmut Schmidt (1974-1982), kiu admonis al la kritikantoj en lia propra socialdemokrata partio: por la civitanoj kaj elektantoj gravas floranta ekonomio kaj sekureco interne kaj ekstere. Tio estas la baza tasko de politikisto. Nur se li kontentigas tiujn bazajn bezonojn, la politikisto rajtas veni kun kromaj ideoj.
|