8.3.2004

Kandidatoj por B-komitataneco:

Respondoj al la lakmusa demando

Ĉiuj intervjuoj de kandidatoj por B-komitataneco enhavis interalie ĉi tiun demandon: ”En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?” Jen la respondoj kiujn ni ĝis nun ricevis.

István Ertl
- Tio evidente estas problemo, kaj mi opinias ke eĉ ia pozitiva diskriminacio estus aplikebla por atingi ŝanĝon, precipe rilate ekster-eŭropanojn. Tamen, oni devas ĉe tio atenti almenaŭ du faktorojn: nome, ke la estraro ja devas iagrade speguli la konsiston de la membraro, pli vira kaj eŭropa ol male; kaj ĉefe tion ke, planante pri estraro, oni devas ne foroferi grupan funkcikapablon al priseksaj kaj prikontinentaj konsideroj. Sed feliĉe nia movado en 2004 ja estas sufiĉe bunta por liveri tiajn talentajn kaj junajn homojn kiel ekz. s-anoj Vergara (Ĉilio), Hounnake (Togolando) aŭ Yu Tao (Ĉinio), kiujn mi tre volonte vidus en la estraro de UEA.

Diccon Masterman
- Tion mi taksas bedaŭrinda – ĝi substrekas la fakton ke la UEA-membraro (1) ĉiam estis elitisma pro praktikaj politik-ekonomiaj kialoj kaŭzitaj de la geografia situo de la sidejo de la Asocio, (2) estas kiel la cetera monda homaro, en kiu viroj emas subpremi virinojn. Se estus sidejo(j) en triamonda(j) lando(j), la unua problemo teorie estus forte reduktita. Pri la dua problemo ni devas fidi pri la evoluo de la homaro.

Yves Bellefeuille
- Estas okulfrape, ke en la junulara movado estas multe pli granda ekvilibro inter la seksoj ol en la "plenkreska" movado. Mi ne scias, kial tiu seksa ekvilibro poste perdiĝas. Ĉu la nuna "plenkreska" movado ne logas virinojn, aŭ ĉu virinoj rezignas pri la movado pro ankoraŭ ekzistantaj sociaj premoj? Indas esplori tion.
- La movado estas pli forta en Eŭropo ol en iu ajn alia regiono de la mondo, kaj la konsisto de la gvidaj organoj de UEA simple spegulas tion. Certe ne ekzistas antaŭjuĝoj kontraŭ la partopreno de ekstereŭropanoj. Estus vane esperi ke amerikanoj aŭ afrikanoj estu same nombraj en la Estraro de UEA kiel eŭropanoj.

Chuck Smith
- Mi opinias ke tio estas grandega problemo. Laŭ mi, la problemo venas de la ĝenerala fermiteco de UEA. Multaj ekstereŭropanoj simple ne sentas sin parto de UEA. Tio devas ŝanĝiĝi. Ni bezonas pli bonan komunikadon kun la esperantistaro por ke ili vidu kiom bona estas UEA, por ke ili membriĝu.

Slavik Ivanov
- Ĝenerale min iom ĝenas, kiam esperantistoj tro arde ekzorgas pri flankaj por ni problemoj. Nia movado teorie povus solvi multajn problemojn, ligitajn kun lingva kaj etna diskriminacio. Do, min zorgigas, ke en UEA relative multas EU-civitanoj. La proporcio de virinoj (ĉe mia tuta ŝato al ili) ne sonas same grava problemo ĉi-kuntekste.
- Por ŝanĝi la situacion, necesus iom pli aktive informadi pri UEA kaj la bono, kiun ĝi donas al siaj membroj. Mi jam rakontis, kiel nefacile mi venis al Esperanto ĝenerale, estas same nefacile veni al UEA. Lokaj komencantoj en Peterburgo pasintan semajnon venis al mi kaj diris: "Slavik, faru por ni klaran prelegon pri E-organizoj, eblas freneziĝi - la sistemo estas komplika". Sed ja la sistemo ne estas tiom komplika, simple iom mankas informado pri ĝi. Kompreneble, por fari tian informadon efika necesus esti certa, ke la bono, kiun donas UEA al siaj membroj, estas reala kaj interesa por oni.
- Iom ŝerceme mi ankaŭ diru, ke min ne tiom zorgigas malgranda proporcio de virinoj, kiom la malgranda parto de homoj sub 40. Sed ne, mi ne estas el tiuj kandidatoj, kiuj uzas siajn naturajn kvazaŭmeritojn: aĝon, sekson kaj tiel plu. Mi sentis fortan abomenon, kiam dum elektoj de urbestro en Peterburgo unu el la kandidatoj (viro) uzis frap-frazon "Urbestro estas vir(ec)a laboro" por tiel malreklami la plej popularan kandidaton (virinon, kiu fine tutegale gajnis).

José Antonio Vergara
- Nu, mi tute ne kredas je ajna ontologia esenco de iu hazarda, ne memelektita fakto (esti virino, blankulo, ktp), ekzemple ke la fakto esti ekstereŭropano estas io nepre bona kaj necesa por la komitato de UEA. Sed verdire la strukturo de la diversaj instancoj de nia asocio devus esprimi ties tutmondajn karakteron kaj strebon. Mi (viro, edzo, patro, ktp) konfesas ke mi ne povus vivi sen la inteligento kaj organizkapablo de miaj patrino, edzino, filinoj, fratino, koleginoj, ktp.

Lee Chong-Yeong
- Nun, inter la ok estraranoj de UEA, du estas virinoj, kaj ili plenumas gravajn rolojn kun laŭta voĉo. Tio ne estas problemo. Se eblas, ni bezonas unu estraranon el Suk-Ameriko.

Jukka Pietiläinen
- Jes, tio estas problemo, speciale en la gvidaj organoj. Tamen la problemo jam komencis korektiĝi ĉar lastatempe la nombro da virinoj en la estraro kreskis kaj same la nombro de ekstereŭropanoj. Mi pretas subteni tiun evoluon. En la membraro la problemo estas malpli facile solvebla. Mi fakte ne certas kiom da virinoj membras en UEA (inter finnlandaj membroj ili estas plimulto) sed la nombro de ekstereŭropanoj estas tro malgranda. Necesus trovi solvojn kiel ebligi al nepagipovuloj fariĝi membroj kaj samtempe konservi la sekuran financadon de UEA. Tio estas malfacile solvebla.

Hokan Lundberg

Jes, estas bedaŭrinda afero... Mi ne scias kiel ŝanĝi tion. Kiam temas pri la kontinentaj problemoj ne temas nur pri fizikaj distancoj sed ankaŭ pri kulturaj certe. Mi provis plurfoje starigi kunlaboran kontakton kun ekstereŭropanoj, sed ĝis nun sukcesis nur kun nordamerikanoj, kiuj ja sufiĉe similas al eŭropanoj kulture.
- Al la venonta TEJO/E@I-seminario (okazonta marte en Sarajevo) ni invitis ĉinon, brazilanon kaj usonanon. Ni ankaŭ planas trejnseminarion por junuloj el Azio kaj Eŭropo dum la ILEI-konferenco en Ĉinio. Espereble tio povas helpi starigi novajn kunlaborajn kontaktojn interkontinentajn. Miasperte IJK-oj kaj UK-oj estas tro grandaj kaj ne sufiĉe kunlaborigaj por rezultigi pli proksimajn kontaktojn kun novaj homoj, sed por tio seminarioj estas perfektaj. Fakte estus bone se seminarioj povus fariĝi parto ankaŭ de la UEA-agado, en TEJO/E@I ili funkcias kiel motoro de la agado, por trovi novajn kunlaborantojn, plani projektojn kaj fari monpetojn al eksteraj fondaĵoj.


Reen al la ĉefpaĝo