Lasta ĝisdatigo: 26.4.2003

Ĉu tro da kritiko?

Jen la mesaĝo, pro kiu Nikola Rašić estis forbarita el la retgrupo uea-membroj. Laŭ la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, la mesaĝo enhavas "insultojn pli grandajn ol personajn". Laŭ pluraj aliaj prijuĝantoj, la mesaĝo ne enhavas insultojn, sed akran kritikon, adresitan al la estraro de UEA. Tiun kritikon la prezidanto evidente ne ŝatas aŭdi.

To: uea-membroj@yahoogroups.com
From: "Nikola Rašić"
Date: Tue, 8 Apr 2003 07:32:43 +0200
Subject: Re: [uea-membroj] Nikola Rašić demisiis

Roy pravas la prezidanto de UEA sendube estas informata pri la laboroj de la Of. Komisiono, kvankam la origina ideo estis ke li eskterkomisionu.

En la Oficeja Komisiono membras ankaŭ ne-estraranoj kaj ĝi havas pli-malpli regulajn eksterajn kunlaborantojn, se juĝi laŭ la "sekretaj" protokoloj. Se la aliaj estraranoj ne estas informitaj - kaj mi jam sincere komencas kredi ke Andreo G. fakte ne scias kio okazas en la Estraro pri kiu li mem devas informi - jen la kerna problemo. Li levu ĝin en la Estraro, ne en tiu ĉi listo.

Temas pri elementaj demokratiaj kondutnormoj en la gvidorganoj de UEA. La kaŝmetodo ankaŭ ruinigas la fidon je la Estraro kaj tio estas la plej granda misfaro de tiu metodo.

Estas nekompreneble ke iuj ekster la estraro kaj la oficistaro scias pri la plej gravaj aferoj de UEA pli ol scias la membroj de ties gvidaj kaj plenumaj organoj. Kiel kaj kial oni planas fundajn reformojn ekz. de la Libroservo sen ec ĉ paroli kun tiuj kiuj plej multe scias pri tio kiel ĝi funkcias kaj kio povus esti la konsekvencoj? ĉu ne estas aliaj prioritatoj kiam malfruegas la Jarlibroj, ne funkcias kongresaj mendoprogramoj k.s., kaj kiam ma membroj amase malaperas?

Cetere, la Libroservo estas eble la sola servo kiu JA funkcias bone, finance sane kaj sen ajnaj organizaj problemoj. Kial tiu obsedo ŝanĝi ion kio ja senriproĉe funkcias? Kial tiu ĝeniĝo paroli kun kompetentuloj?

De tie originis la malkontento en la Oficejo, kaj ĝi koncernas preskaŭ ĉiujn, min persone kaj mian fakon eble eĉ malpleje. Mi nur estas la unua kiu decidis rezigni pri plua senfrukta diskutado kun la reprezentantoj de la estraro.

Nikola Rašić


reen al la ĉefpaĝo